Tindaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la helena mitologio,Tindaro, (greke: Τυνδάρεως : Tundáreôs) estas legenda reĝo de Sparto, filo de Ebalo (aŭ, laŭ aliaj rakontoj tiu, de Periereso) kaj Gorgofona.

Li estis senigita de la trono de sia patro far de sia frato Hipokoonto kaj fuĝis en Etolion. Tie, li edziĝis kun Leda. Dank'al la helpo de Heraklo, kiu mortigis Hipokoon, li reiĝis reĝo de Sparto.

Li estis patro (aŭ adopta patro[1]) de Helena, Klitemnestro, Kastoro, Polukso, Fojbo, Timandro, kaj Filonoo.

Li gastigis en Sparton du ekzilitajn princojn: Agamemno kaj Menelaso kiuj fuĝis el Mikeno, kie Tiesto ekprenis la potencon. Post kiam Helena edziniĝis kun Menelaso, li transdonis al li la reĝecon de Sparto.

Laŭ la tragedio "Oresto" de Eŭripido, Tindaro estis ankoraŭ viva kiam Menelaso revenis de la troja milito, kaj li petis mortpunon kontraŭ sia nepo Oresto por la murdo de Klitemnestro; sed laŭ aliaj fontoj, li jam estis mortinta antaŭ la troja milito.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mitologie, Helena kaj Polukso estas gefiloj de Zeŭso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]