Tintilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jen, iom da tintiloj

Tintilo estas malgranda globoforma metala objekto kun enmetita metalpeceto, kiu moviĝante estigas tintan sonon. Tia sono de tintado estas akuta, mallonga kaj relative mallaŭta, sed pro la multfoja ripetiĝo kaj la akuteco tamen bone rimarkiĝas. Ofte tintiloj estas uzataj kiel kola dekoro de malgrandaj bestoj aŭ de pluŝbestaj infanaj ludiloj, sed ili ankaŭ apartenas al la manikoj aŭ pantalonoj de iuj tradiciaj kostumoj de dancistoj, kies braka respektive krura moviĝo sekve sonigas ilin ritme de la danca muziko, kaj en iuj landoj ankaŭ estas kutimo meti tintilojn al sledoj, por pli bone aŭdi moviĝantan sledon ankaŭ en malbonvida vintra vetero, en kiu neĝo, nebulo, pluvo aŭ pro multaj nuboj manka sunlumo malhelpas la vidadon.

pluraj tintiloj ĉe bastoneto kiel muzikilo

Ekzistas muzikiloj el pluraj tintiloj fiksitaj je bastoneto aŭ je centra mantenilo, kiuj uzatas por indiki muzikan ritmon kaj klasifikiĝas inter la frapinstrumentoj. Tiaj frapinstrumentoj en Esperanto kutime simple nomatas tintilaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ReVo  tintilo en ReVo