Tinuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tinuso
Thunnus albacares
Thunnus albacares
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes
Familio: Skombredoj Scombridae
Genro: Tinuso Thunnus
South, 1845

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Tinuso estas genro (Thunnus) de grandaj maraj fiŝoj, el la ordo de la perkoformaj kaj familio de Skombredoj. La vorto "tinuso" estas uzata ankaŭ por la tre konata specio Ruĝa tinuso.

Pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata.

Specioj[redakti | redakti fonton]

  • Ruĝa tinuso, Thunnus thynnus, longas pli da 2 m, pezas el 300 kg ĝis 500 kg kaj vivas ĝis 15 jarojn. Loĝas ĉefe en Norda Atlantiko kaj en Suda Atlantiko ĉefe ĉe Suda Afriko. Kun ruĝa karno kaj de tie la nomo.
  • Flavnaĝila tinuso, Thunnus albacares, longas ĝis 2 m, pezas ĉirkaŭ 60 kg kaj vivas ĝis 9 jarojn. Tre disvastigita teritorio en ĉiuj intertropikaj maroj.
  • Blanka tinusoNorda tinuso, Thunnus alalunga, longas 1,4 m, pezas ĝis 60 kg kaj vivas ĝis 9 jarojn. Loĝas en Norda Atlantiko ĉenordamerika Pacifiko kaj Aŭstralio. Kun blanka karno kaj de tie la nomo.
  • Obeza tinuso, Thunnus obesus, ankaŭ de ruĝa karno.
  • Suda blunaĝila tinuso, Thunnus maccoyii

Fiŝkaptado de tinuso[redakti | redakti fonton]

Tranĉado de tinuso

La tropikaj tinusoj, kiel la Flavnaĝila tinuso, estas kaptataj en Pacifiko, en Hinda Oceano, ĉe la orientafrika marbordo, en Suda Atlantiko en la Gvinea Golfo kaj en centramerika Pacifiko. La Norda tinuso estas kaptata en Nordeŭropa Atlantiko, ĉirkaŭ Britio kaj la Ruĝa tinuso en la Mediteraneo ĉeiberia Atlantiko kaj Norda Atlantiko.

La EU distribuas al la landoj la kvanton de tinuso, kiun ili rajtas fiŝkapti. Laŭ tio, Hispanio rajtas fiŝkapti ĝis 5,568 tunojn, sekve de Francio (5,494) Italio (4,336) kaj multe pli sube Portugalio (524), Malto (356), Grekio (287) kaj Kipro (155). Laŭ tiuj ciferoj la eŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti 57 % de la atlantika tinuso. Aliaj neeŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti laŭ la Internacia Komisiono por Konservado de la Atlantika Tinuso: inter kvar arabaj landoj (Maroko, Tunizo, Alĝero kaj Libio) rajtas 27 %, Japanio 9 % kaj Ĉinio, Kroatio, Koreio kaj aliaj 7 %. Grandaj konsumantoj de tutmonda tinuso estas Japanio, kaj multe malantaŭe Tajvano, Francio kaj Hispanio.

La ruĝa tinuso draste kaj danĝere malpliiĝas en Norda Atlantiko pro la troa fiŝkaptado, kio povas iĝi ekologia katastrofo. La eŭropaj ŝiparoj krome translokiĝas al Hinda Oceano kaj al Pacifiko. Ekzemple en Hinda Oceano el Somalio suden multaj ŝipoj kontraŭleĝe malplenigas la maron el tinusoj kunagante kun malstabilaj reĝimoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El País, 8a majo 2008, “El último atún está bajo los piratas”.