Tiny Kahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiny Kahn (fakte Norman Kahn, * 1924 en Novjorko; † 19-an de aŭgusto 1953 samloke) estis usona frapinstrumentisto, komponisto kaj aranĝisto de svingo kaj moderna ĵazo.

Serge Chaloff, Georgie Auld, Red Rodney, Tiny Kahn inter alie, proks. aŭguston de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Kahn ludis ses jarojn aĝa harmonikon, dekkvinjara frapinstrumentaron kaj kunlaboris je la komenco de sia kariero kun Lester Young fine de 1947 (The Complete Aladdin Recordings of Lester Young), krome ĉe Georgie Auld, Boyd Raeburn kaj Chubby Jackson (en 1949), ĉe Stan Getz (en 1951), ĉe Elliot Lawrence ankaŭ kiel vibrafonisto (en 1953). Krome li aktivis kiel aranĝisto (Over the Rainbow por Charlie Barnet), Tiny's Blues kaj Father Knickerbopper por Chubby Jackson (1949) samkiel Leo the Lion por Woody Herman (1951). Por la ĵazbandego de Chubby Jackson kun Gerry Mulligan li respondecis ankaŭ kiel komponisto de la titloj Sax Appeal, Flying the Coop kaj Why Not. Kahn partoprenis dumpase de sia mallonga kariero ankaŭ sonregistradojn de Serge Chaloff, Al Cohn, Red Rodney, Lester Young, la ĉiustelularo Kai Winding kaj Wardell Gray. Li mortis pro korinfarkto.

Selekta diskografio

Lester Young: „East of the Sun (and West of the Moon)“, ŝelakdisko de la kunsido por Aladdin Records kun Gene DiNovi, Chuck Wayne, Curly Russell kaj Tiny Kahn de la 29-a de decembro 1947
  • Al Cohn: The Progressive Al Cohn (Savoy, 1950/53)
  • Woody Herman's Second Herd: Live '48 - Vol. 1 & 2 (Raretone, 1948) Kahn kiel aranĝisto
  • Stan Getz: The Complete Roost Recordings (Roost, 1950-54)
  • Wardell Gray Quartet: Light Gray (Cool & Blue, 1948-50)
  • Chubby Jacksons All Stars featuring Gerry Mulligan (1949)
  • Boyd Raeburn: March of ther Boyds (Hep, 1945-46)
  • Red Rodney Sextet: Serge Chaloff Memorial (Cool & Blue)
  • Kay Winding All Stars (Savoy Records, 1952)
  • Lester Young: The Complete 1936-1951 Small Group Sessions, Vol. 4 (Blue Moon); The Complete Aladdin Sessions (Blue Note, 1942-1947)

Fontoj

  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Rowohlt, Reinbek 1988.
  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz On CD, 2nd Edition. Penguin, London 1994 & 6th Edition, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Bielefelder Katalog 1988 & 2002

Eksteraj ligiloj