Tirĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bretona ĉevalo kun jungilaro.

Tirĉevalo, laborĉevalopeza ĉevalo, estas raso de grandaj ĉevaloj bredataj por esti tirbesto kiu faru fortajn taskojn kiaj plugado kaj aliaj farmolaboroj. Estas nombraj rasoj de ĉevaloj, kun variaj karakteroj, sed ĉiuj kunhavas komunajn trajtojn de forto, pacienco, kaj obeema karaktero kiu faras ilin nemalhaveblaj por generacioj de antaŭindustriaj farmistoj.

Tirĉevaloj kaj raskrucoj estas pluruzaj rasoj uzitaj nuntempe por multaj celoj, kiaj farmado, tirĉevala parado kaj konkurenco, lignoproduktado, distrado kaj aliaj uzoj, krom iama por minado (karbotirado). Ili estas ofte uzataj ankaŭ por raskruciĝo, ĉefe por malpezaj rajdorasoj kiaj pursanguloj, por la celo krei sportĉevaloj. Kvankam plej tirĉevaloj estas uzataj por tirado, ili povas esti rajdataj kaj kelkaj el plej malpèzaj tirrasoj estas kapablaj esti uzataj subsele. Ofte tiaj tirĉevaloj eĉ sportĉevaloj estas kastritaj (eksvirĉevaloj), pro la fakto ke tiame li estas pli facile malsovaĝigataj.

Rasoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]