Tirana-pakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registara konstruaĵo en centro de Tirano,
konstruita en 1930 el itala mono, laŭ la 2-a Tirana-pakto.

Tirana-paktoPakto de Tirano estas du traktatoj inter Italio kaj Albanio, kiuj estis subskribitaj en 1926 kaj 1927 en la albana ĉefurbo Tirano. Per tiuj traktatoj Albanio pli dependiĝis de Italio en la ekstera kaj financa politikoj kaj fakte por ĉiu grava decido necesis kapjeso de Benito Mussolini.

Antaŭeventoj[redakti | redakti fonton]

Ahmet Zogu enpotenciĝis en januaro de 1925 per jugoslava helpo kaj poste volis limigi la influon de Beogrado. Li samtempe urĝe bezonis kreditorojn, por stabiligi lian regadon. Kiel sola partnero ofertis sin Italio – aliaj grandŝtatoj ne interesiĝis kaj ne volis ĉagreni la italojn. Mussolini sekvis ekspansajn interesojn sur la Balkano kaj Albanio nun montris la eblecon, konstrui direktan influon.

Ekde majo de 1925, la du landoj subskribis traktatojn, kiuj forte kunligis Romon kaj Tiranon. Italaj entreprenoj ricevis ekskluzivajn rajtojn por minadi en Albanio, poste la albana parlamento voĉdonis por fondo de albana banko kun itala kapitalo. Ĉefsidejo de la institucio estis en Romo; tie decidis nun italaj bankistoj pri la albana monpolitiko. Italaj ŝipaj entreprenoj ricevis monopolon pri pasaĝera transporto el kaj en Albanio(n).

Fine de 1925, oni fondis Asocion por ekonomia evoluo de Albanio, kie dominis italoj. Tiu entrepreno pruntis monon por projektoj en vojkonstruo, agrikulturo kaj diversaj publiakj laboroj kiel ekz. establo de nova registara konstruaĵo en Tirano. Eĉ la palacon de Zogu konstruis la asocio, kiam li iĝis reĝo en 1928. La rentumo pri la prunto estis ekstreme granda.

Ĉar la registaro apenaŭ havis enspezojn, ĝi ne povis la ŝuldojn repagi, pli kaj pli dependiĝis je Italio. Zogu devis ĉedi eĉ pri enlaso de militistaj konsilistoj.

1-a Tirana-pakto[redakti | redakti fonton]

La traktato estis subskribita la 27-an de novembro 1926. La du landoj interkonsentis, ke ili kontraktas kun tria lando, se tio estas kontraŭ interesoj de la alia lando. Krom tio Albanio ricevis novajn italajn kreditojn kaj helpon pri armilizado kaj trejnado de la polico. Zogu provizore fortiĝis en la interna politiko, ĉar li povis subpremi per la pli forta polico la opozicion.

2-a Tiranapakto[redakti | redakti fonton]

Post kiam en somero de 1927 estiĝis novaj streĉoj en la jugoslava-albana rilato, traktatis éla albana registaro duafoje kun Italio, la 22-an de novembro 1927. La traktato estis defensiva alianco kaj antaŭvidis daŭron de 20 jaroj.

La traktato entenis pruntojn por Albanio kaj transdonis rajtojn je naftolivero al la italoj. La itala mararmeo havis uzrajton je haveno de Vlora. Oni interkonsentis pri konstruo de strategie gravaj vojoj. Italio akiris eĉ influon je la albana instruado.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Rezulte de la du paktoj, Albanio iĝis fakte itala protektorato. Zogu provis en 1934 reakiri iom da sendependeco, sed sensukcese. Italio ricevis kontrolon pri telegrafaj linioj kaj monopolon en la elektroenergia sektoro. Finfine eĉ povis alveni italaj koloniistoj en la landon.

La tuta aneksado de Albanio okazis en aprilo de 1939.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Zamboni: Mussolinis Expansionspolitik auf dem Balkan. Italiens Albanienpolitik vom I. bis zum II. Tiranapakt im Rahmen des italienisch-jugoslawischen Interessenkonflikts und der italienischen "imperialen" Bestrebungen in Südosteuropa. Hamburg 1970.