Tirano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Albanio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Tirano (apartigilo).
Tirano
albane: Tiranë
urbo
Tirano
Oficiala nomo: Tiranë
Ŝtato Albanio Albanio
Provinco Provinco Tirano
Distrikto Distrikto Tirano
Historia regiono Otomana imperio
Montaro Montaro Dajti
Riveroj Tirano, Ishëm
Situo Tirano
 - alteco 110 m s. m.
 - koordinatoj 41° 19′ 48″ N 19° 49′ 12″ O / 41.33000 °N, 19.82000 °O / 41.33000; 19.82000 (mapo)
Areo 41,8 km² (4 180 ha)
Loĝantaro 618 431 (2008)
Denseco 14 795 loĝ./km²
Fondita 1614
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1001–1028
Telefona antaŭkodo +355 4
Nacia heroo Gjergj Kastrioti Skanderbeg
Situo enkadre de Albanio
Situo enkadre de Albanio
Situo enkadre de Albanio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Tirana
Retpaĝo: www.tirana.gov.al
Tajvana centro en Parko Rinia en Tirano
Maŭzoleo de Enver HOĜA

Tirano (albane Tiranë ofte latinskribite en naciaj lingvoj kiel Tirana) estas ĉefurbo de Albanio, situante ĉe la rivero Ishm kaj havante 700.000 loĝantojn (stato 2002). Tirano havas universitaton, muteojn, flughavenon kaj kulturejojn. Ĝi estas ĉefejo de prefektujo Tirano kaj la samnoma distrikto.

La urbo kuŝas ĉe la piedoj de la Dajti-montoj (1613 m super m.n.) kaj ĉ. 30 km de la marbordo. Sude kaj okcidente fermas la urbon montetoj. La sola vojo en nordokcidento malfermiĝas al ebenaĵo. Ĉe la norda urborando fluas la rivero Tirano. Kelkajn kilometrojn sude fluas la Erco preter Tirano. La urban centron trafluas la rivereto Lana.

En Tirano regas mediteranea klimato kun jara averaĝa temperaturo de 16° C kaj jara precipitaĵo de 1200 mm.

Ekonomio

Tirano evoluis dum la komunismo grava industria urbo en Albanio. Tie funkciis cementuzinoj, maŝinindustrio, ŝuo- kaj teksaĵindustrio, vitroprilaboro kaj nutraĵindustrio. Tiuj fabrikoj nun parte ne laboras, la laboristoj nun laboras en la tria (serva) sektoro (komerco, konstruoj).

Trafiko

Tirano situas 40 km de la plej grava albana haveno Durrës. Ekde la jaro 2000, la du urbojn interligas aŭtoŝoseo. Fervojo iras tra Durrës al Vlora kaj Pogradec, Shkodra.

Ĉ. 25 km nordokcidente troveblas la internacia flughaveno Tirana-Rinas "Mother Teresa Airport".

La enurba trafiko okazas per busoj.

Urbopejzaĝo

La bildon de la urbo regas la stalinismaj slabokonstruaĵoj.

La simbolo de la urbo estas la Skanderbeg-monumento sur la samnoma placo. Fama estas ankaŭ la Sulejman-Paŝa-Moskeo apud tio.

Panorama vido de Tirano el monto Dajti en 2004.
Panorama vido de Tirano el monto Dajti en 2004.