Tiraspolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tiraspol)
Tiraspolo
municipality of Moldova • urbo • urbego • ĉefurbo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo MD-3300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133 807  (2014) [+]
Loĝdenso 2 676 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 51′ N, 29° 38′ O (mapo)46.8529.63333333Koordinatoj: 46° 51′ N, 29° 38′ O (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Tiraspolo (Ĉednestrio)
Tiraspolo (Ĉednestrio)
DEC
Tiraspolo
Tiraspolo
Situo de Tiraspolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tiraspol [+]
vdr


Tiraspolo[1] (de la grekaj vortoj Tiras "Dnestro" kaj polis "urbo") estas la ĉefurbo de la memproklamita neagnoskita ŝtato Ĉednestrio (Ĉednestria Moldava Respubliko). La internacia komunumo oficiale konsideras ĝin urbo en orienta Moldavio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la urbo loĝas 137.016 personoj (laŭ la datumoj de 2018 jaro). El ili:[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉe la rivero Dnestro. Ĝi estis fondita ĉe la fortikaĵo Sredinnaja, ekkonstruita laŭ speciala ordono de Aleksandr Suvorov en 1792 post akiro de la teritorio rezulte de rusa-turka milito.

Statuso de la urbo ekde 1795.

Arkitekturo en Tiraspolo
Ortodoksa preĝejo en Tiraspolo

En la jaroj 1929-1940 Tiraspolo estis la ĉefurbo de la Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko (en konsisto de sovetia Ukrainio). En la daŭro de la Dua mondmilito la urbo estis okupita de rumanaj trupoj (la 7-an de aŭgusto 1941), kaj tiam ĝi iĝis la ĉefurbo de la satelita rumana teritorio Transnistrio. Ĉirkaŭ 4 mil homoj estis mortigitaj en la urbo dum la okupado, inter ili 1,5 mil hebreoj. La 12-an de aprilo 1944 la urbon konkeris sovetia armeo, ekde tiam ĝi aparenas al la Moldava Soveta Socialisma Respubliko.

Post la milito la urbo multe industriiĝis kaj kreskis, iĝinte la dua plej granda urbo de Moldavio post Kiŝinevo.

La 2-an de septembro 1990, en la urbo estis proklamita Ĉednestria Moldava Respubliko, kiu restas ĝis nun neagnoskita de la internaciaj institucioj.

Urbaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jam la referenca esperantlingva "poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapo 17 esperantigas la urbon Tiraspolo.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-11. Alirita 2020-10-24.