Tiszacsege
Tiszacsege (tisaĉege) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Balmazújváros.
- Areo: 136 km²
- Loĝantaro: 4900
- Poŝtkodo: 4066
- Telefonprefikso: 52
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tiszafüred-Tiszalök, 50 km-ojn nordokcidente de Debrecen, sur maldekstra bordo de Tiso, ĉe okcidenta limo de la Nacia Parko Hortobágy.
La urbo fondiĝis en la Arpad-epoko kiel Csege, ĝi estis grava trapasejo trans Tiso. La unua mencio devenis el 1067, en 1248 ekhavis rajton de doganejo, titolon de kampurbo en la 15-a j.c. Dum Ribelo de Rákóczi la urbeto estis senhoma. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Tiszacsege iĝis urbo en 2000.