Tiszafüred

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiszafüred [tisafured] estas urbo en Hungario, havanta 15000 loĝantojn, situanta sur bordo de la Tiso, rande de Hortobágy.

Aerfoto pri urbocentro de Tiszafüred

La rivero Tiso ankaŭ ĉiam havis gravan rolon en la vivo de la urbo. Tiszafüred estas la plej granda loĝloko kaj turisma centro de la Tiso-laga regiono. La urbo kaj sia ĉirkuaĵo estas favorata ripozejo kaj ĝi garantias trankvilecon por la gastoj, kiuj sopiras la kvietan belnaturon. La vizitantoj tie ĉi havas eblecon por rajdi kaj partopreni rajdajn kaj biciklajn ekskursojn apude de la Tisza. Kiuj unufoje admiras ĉi tiun pitoreskan naturon, tiuj enamiĝinte de jaro ĝis jaro revenas ĉi tien. Apud la Tiso nia urbo havas alian grandan trezoron, la termoakvon, la turistojn atendas ankaŭ la termalbanejo, en kiu troveblas naĝbaseno, strandbaseno kaj kovrita termostrando, kies 39-grada alkala-hidrogena-karbonata akvo eminente taŭgas por regeneriĝi kaj kontraŭ diversaj movorganaj, reŭmatologiaj malsanoj. Pri la tranoktejoj por la gastoj zorgas unu belega riverborda hotelo, familecaj pensionoj, altnivelaj kampingoj kaj la privatsferaj loĝejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj konstruiĝis en la 19-a jarcento. La interesiĝantoj pri la popolkulturo povas ekkonatiĝi kun multe da jaroj fama potfaristeco de Tiszaüred, oni povas spekti la Muzeon "Kiss Pál" kaj la regiona dom-muzeon "Nyúzó Gáspár".

Famuloj[redakti | redakti fonton]