Tiszakécske

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiszakécske kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario
Red Dot.gif

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Tiszakécske (tisakEĉke) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét.

Panoramo de Tiszakécske

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kontraŭe situas Nagyrév), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Szolnok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1332. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Alvenis slovakoj kaj hungaroj, kiuj fondis apudan komunumon Új-Kécske (=nova Kécske), la malnova vilaĝo iĝis Ó-Kécske (=malnova Kécske). En 1867 la fervojo ekfunkciis. Ambaŭ vilaĝoj unuiĝis en 1950 havanta novan nomon Tiszakécske. Ĝi urbiĝis en 1986.

Salvo[redakti | redakti fonton]

Dum la revolucio amaso ariĝis en la ĉefplaco. Ankaŭ nun nekonatulo sendis mesaĝon al flughaveno de Kecskemét. Sekve batalaviadilo mitralis la senarmilan amason. Multaj mortis kaj grave vundiĝis. Post la tuja helpo en la preĝejo oni uzis eĉ ĉiujn tukojn preĝejajn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo
  • kalvinana preĝejo
  • termala kuracakva banejo.
  • oni profitas mineralakvon nomatan Aqua viva

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]