Tiszaroff
El Vikipedio
Tiszaroff estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Tiszafüred. En la loknomo Roff estis nepruvita historia figuro.
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 47°23′49″N 20°26′20″O / 47.39694°N, 20.43889°OKoordinatoj: 47°23′49″N 20°26′20″O / 47.39694°N, 20.43889°O
- Poŝtkodo: 5234
- Telefonkodo: 56
- Areo: 52 km²
- Loĝantaro: 1900
Situo[redakti]
Tiszaroff situas en la maldekstra bordo de Tiso. La vilaĝo havas unusolan trairantan vojon. Proksimaj urboj estas Kunhegyes kaj Törökszentmiklós.
Historio[redakti]
Oni trovis tie riĉajn objektojn el la neolitiko kaj kuprepoko. En 1872 Tiszaroff ricevis la titolon grandvilaĝo, ekde 1871 distrikto-juĝejo, ekde 1879 eĉ distriktejo. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. La loĝantaro okupiĝas pri terkulturado kaj bestobredado.
