Titanio (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titanjo
Natura satelito  de Urano (III)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Titanjo, fotita de la kosmoesplorilo Voyager 2 la 24-an de januaro 1986
Titanjo, fotita de la kosmoesplorilo Voyager 2 la 24-an de januaro 1986
Titanjo, fotita de la kosmoesplorilo Voyager 2 la 24-an de januaro 1986
natura satelito de Uranoregula satelito
Oficiala nomo Urano III[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Titania vd
Malkovro
Malkovrinto William Herschel[1]
Dato de malkovro 11-a de januaro 1787[1]
Loko de malkovro Slough[1]
Unua superflugo Voyager 2
(24-an de januaro 1986)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 435 910 km
Discentreco 0,0011
Klinangulo 0,340°
Periodo 8,706234 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro
- Areo
- Volumeno
1576,8 ± 1,2 km
7,82 × 106 km2
2,065 × 109 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(3,527 ± 0,09) × 1021 kg
(1,711 ± 0,005) × 103 kg/m3
0,38 m/s2
773 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

?
70±7 K (solstice)
89 K (solstice)
Albedo
Geometria albedo
0,35
0,28 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 13,73[2]
vdr

Titanjo estas la plej granda natura satelito de la planedo Urano, kaj la oka de la tuta sunsistemo laŭ grandeco. Ĝi estis malkovrita la 11-an de januaro 1787 de la germana-angla astronomo William Herschel.

Ĝia nomo devenas el tiu de rolulino el la komedio Somermeznokta sonĝo, de William Shakespeare.

Titanjo enhavas egalparte glacion kaj rokon; ĝin verŝajne konsistigas roka kerno kaj glacia mantelo, apartigitaj de tavolo da likva akvo.

La titanja surfaco, sufiĉe malhela kaj ruĝeta, ŝajnas esti travivinta kaj meteorfalojn kaj enan geologian aktivon. Ĝin trakovras krateroj maksimume 326-kilometrojn grandaj, sed la kraterdenso malplias tiun de la plej ekstera urana luno, Oberono. Titanjo verŝajne spertis rekreadon de sia surfaco pro geologiaj fenomenoj, kio malaperigis la plej antikvajn kraterojn.

La titanjan surfacon traboras aro da grandegaj kanjonoj, estigitaj de la pligrandiĝo de ĝia kerno dum la lasta parto de la evoluo de la luno.

Spektroskopiaj esploroj per infraruĝa radiado malkovrigis la ekziston de karbona dioksido sur la surfaco de Titanjo, kio opiniigas, ke la luno povus posedi maldensan karbondioksidan atmosferon. Mezuroj kondukitaj dum la kaŝado de stelo fare de Titanjo kalkulebligis, ke la eventuala atmosfera premo devas esti malpli alta ol 10-20 nanobaroj.

La sistemo de Urano estis ĝis nun vizitita nur de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, dum januaro 1986; Titanjo estis multfoje fotita, kaj ni hodiaŭ posedas mapon de 40% el ĝia surfaco.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)