Titano (luno)
El Vikipedio
|
|||
| Natura satelito de Saturno (VI) | |||
| Historio | |||
| Malkovrinto | Christiaan Huygens[1] | ||
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
25-a de majo 1655[1] Hago[1] |
||
| Aliaj nomoj | Saturno VI[1] | ||
| Unua superflugo | Sondilo Voyager 1 (12-an de novembro 1980) |
||
| Unua surteriĝo | Sondilo Huygens (14-an de januaro 2005) |
||
| Orbitaj ecoj | |||
| Granda duonakso | 1 221 870 km | ||
| Discentreco | 0,0288 | ||
| Orbita inklinacio | 0,34854° (rilate al la ekvatoro de Saturno) | ||
| Periodo | 15,945 tagoj | ||
| Fizikaj ecoj | |||
| Diametro | (5 152 ± 4) km (averaĝe) | ||
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,3452 ± 0,0002) × 1023 kg (1,8798 ± 0,0044) × 103 kg/m3 1,352 m/s2 2 639 m/s |
||
| Rotacia periodo - Aksa kliniteco |
Kaptita rotacio 0° |
||
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |||
| Surfaca premo | 146 700 Pa (1467 mbar) | ||
| Surfaca temperaturo | 93,7 K (averaĝe) | ||
| Albedo | 0,22 | ||
| Observaj ecoj | |||
| Videbla magnitudo | 8,28[2] | ||
Titano estas la ĉefa natura satelito de la planedo Saturno; ĝi estas entute unu el la plej grandaj lunoj en la sunsistemo, pli granda, ekzemple, ol Merkuro. Ĝi estis malkovrita la 25-an de marto 1655 de la nederlanda astronomo Christiaan Huygens, kaj estis la unua satelito malkovrita en nia sunsistemo post la galilejaj lunoj de Jupitero. Ĝi nuntempe ankaŭ estas la sola konata luno, kiu havas plenan atmosferon.
Dum januaro 2007, scientistoj anoncis, ke estas klaraj indikoj por lagoj de likva metano sur la surfaco de Titano. Estas neniu alia mondo, krom la Tero, kie oni jam malkovris stabilajn korpojn de likvo.
La atmosfero (ĉirkaŭe 98.4 % nitrogeno, 1.6 % metano) enhavas organikajn kombinaĵojn kaj, laŭ la astrosciencistoj, similas la primitivan kemian kondiĉon de la Tero. Sed ol la Tero, la surfaca temperaturo estas multe pli malalta (−179 °C). Atmofera premo ĉe la surfaco estas 146.7 kPa -- pli ol ĉe la Tero.
La 14-an de januaro 2005 la sondilo "Huygens" [Hojĥens] (de Eŭropa Spaca Agentejo, ESA) atingis la grundon de Titano, post 7 jarojn longa vojaĝo sur la NASA-a (Usona Spaca Agentejo) kosmoŝipo "Cassini" [Kasini]. La misio "Cassini-Huygens" startis en 1997. Dum Cassini orbitis ĉirkaŭ Titano kaj analizis la saturnan lunon el spaco, la robota laboratorio Huygens studis la konsiston de la atmosfero de Titano, registris fizikajn datenojn kaj sonojn, kaj fotis la titanan surfacon. Huygens estas la unua homara kosmoveturilo, kiu atingis la surfacon de luno aŭ planedo en la ekstera parto de la sunsistemo, transe de Marso.
La unuaj bildoj ŝajne montris mallongajn, stumpajn drenadajn kanalojn direktiĝantajn al "marbordo", kaj glaciajn blokojn disŝutitajn ĉirkaŭ la alteriĝo-punkto.
La astrosciencistoj esperas, ke la misio de Huygens povos plibonigi niajn sciojn pri la primitiva Tero, kie la vivo ekis.
[redakti] Bildgalerio
[redakti] Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens ĉe la retejo de ESA (angle)
- Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens ĉe la retejo de NASA (angle)
- Bonaj bildoj de la misio (angle)
|
||||||||||||||||||