Titikaka grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Titikaka grebo
Titikaka grebo en Puerto de Puno, Lago Titicaca, Peruo
Titikaka grebo en Puerto de Puno, Lago Titicaca, Peruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Rollandia
Rollandia microptera
(Gould, 1868)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Titikaka greboTitikaka nefluga grebo (Rollandia microptera) estas grebo troviĝanta en altiplano de Peruo kaj Bolivio. Kiel ties nomo sugestas, ties ĉefa populacio loĝas en la Lago Titikaka. Utilas kiel etendaj teritorioj ankaŭ la lagoj Uru Uru kaj Poopoo, la rivero Desaguadero, kaj malgrandaj lagoj kiuj konektas kun la lago Titikaka dum malsekaj jaroj. Iam, la populacio estis pli granda kaj kelkaj el tiuj lagoj – kiaj la lagoj Umajo kaj Arapa – ŝajne havis kaj povus ankoraŭ havi konstantajn grandajn koloniojn (BirdLife International 2006). Ĝi esras foje lokita en la genro Podiceps aŭ en la monotipa genro Centropelma. Ties loka nomo estas zampullín de Titicaca.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas mezgranda grebo, varia el 28–45 cm laŭ ĝenerala longo. Ĝi pezas ĝis 600 g. Ties koloraro estas nekonfuzebla. La ununura grebospecio al kiu ĝi iome similas estas la nerilata Grizvanga grebo kiu ne troviĝantas en Sudameriko. La unura samgenrano, nome la Blankatufa grebo, ne aspektas simile. La kolorbildo de la Titikaka grebo estas simila al tiu de la Grizvanga grebo, sed ĝi havas pli malhelan ventron, kaj blankan (ne helgrizan) gorĝomakulon etendan suben tra la kolo preskaŭ al la brusto. Pro ties mallongaj flugiloj (la latina scienca nomo de la specio microptera estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka mikro kaj ptera kiuj signifas respektive malgrandaj kaj flugiloj), la ruĝecbrunaj flankoj povas kutime esti vidataj. La ruĝecbrunaj ornamaj plumoj surkapaj estas restinta versio de tiuj de la Blankatufa grebo, sed malhelaj anstataŭ blankaj. La irisoj kaj la suba bekomakzelo estas flavaj. Junuloj kaj nereproduktuloj estas pli senkoloraj, ne havas la ornamajn plumojn, kaj ĉiukaze havas ruĝecbrunajn striojn ĉe la kapoflankoj kaj pli da blanko surkole, tiele ke la ruĝecbruna brusto ne montriĝas en naĝantaj birdoj.

Ĝi estas tute nefluga, sed uzas flugilhelpon al kurado dum konsiderindaj distancoj. Ĝi estas elstara plonĝanto, kaj atingas akcelan rapidon de 3.5 km/h.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Titikaka grebo loĝas en disa habitato en relative neprofundaj akvoj (ĝis ĉirkaŭ 10 m/35 ft profunde). La kareksejo troviĝantas ĉe akvo de ĝis 4 m profunda kaj konstituas la reproduktejan habitaton. Ĝi fromiĝas ĉefe el totoro (Schoenoplectus californicus ssp. tatora). Aliaj uzataj plantoj estas la subakva Myriophyllum elatinoides kaj algoj de la Hidroĥaritacoj, la flosantaj lemnoj kaj la genro Azolla. La genro Potamogeton konstituas la hegemonian subakvan vegetalon en la plej profundaj partoj, suben ĝis 14 m.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio, kiel ĉiuj greboj, manĝas ĉefe fiŝojn. Preskaŭ 95% el la predomaso estas formata de ciprinodontoj de la genro Orestias de la Titikaka baseno. Tamen la enmetitaj Aterinopsedoj Odontesthes bonariensis (pejerrey) ne estas kutime manĝitaj. Ĉar tiu grebo manĝas nur predojn pli malgrandaj ol ĉirkaŭ 15 cm, la plenkreskulo de la pejerrey kiu estas de komerca intereso ne estas parto de ties dieto ĉat ili estas tro multe grandaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ŝajne ĉiu paro kiu tenas teritorion klopodas reproduktiĝi unufoje jare. La periodo dum kiu la gepatroj idozorgadas estas probable tre longa, kaj eble ne estas fiksita reprodukta sezono. La junuloj iĝas sendependaj probable antaŭ unu 1 jaro de aĝo, kaj estas kutime 2 junuloj por ovodemetado, sed povas esti ĝis 4. Ĝenerale troviĝas pli da birdoj kovantaj ĉirkaŭ decembre ol dum aliaj jarepokoj, ŝajne ĉirkaŭ la duono de la populacio de plenkreskuloj reproduktiĝas aŭ idozorgadas je tiu jarepoko.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis klasita de la IUCN kiel Endanĝerita,[1] kun populacio de malpli ol 750 plenkreskuloj (BirdLife International 2006). Censoj de la plej lasta parto de la 20a jarcento montris, ke la populacio estis malpliiĝanta el kelkaj miloj koincide kun la enmeto de la unufadenaj trenretoj en la 1990-aj jaroj. Oni konfirmis (Martinez et al. 2006) ke mortindico de greboj drone en tiaj retoj estas konsiderinda, mortigante eventuale milojn da individuoj ĉiujare ekzemple en 2003. Evidente, la kalkulo de 2001 kiu detektis tre malaltajn nombrojn estis iom fuŝa pro ia tialo kaj la specio povus esti pli komuna simple pluhavante tiajn perdojn. En 2003, la nombro de individuoj estis ĉirkaŭkalkulata je 2,500, kun 'pli' ol 750 maturaj birdoj, eble tiom multaj kiom ĝis 1,500. Tio ankoraŭ estas markita malpliiĝo el la nombroj de antaŭ la 1990-aj jaroj.

La nunaj listoj de IUCN markas la minacostatuson kiel EN A2cde+3cde; D. La indico "D" ne taŭgas la plej lastaj rezultoj.[1] Ties aldono estas bazita sur pesimisma scenejo baze sur kampinformoj de 2001 (ke la birdo estis preskaŭ-formortinta en la Lago Titikaka, el kio ne estis sufiĉaj informoj poste). Anstataŭe, la klasigo devus esti EN A3cde; C2a(i)EN C1+2a(i), depende el kiel la populacinombroj disvolviĝis ekde tiam. Ĉiukaze, la kalkulo de 2003 indikis, ke la subpopulacioj estas fragmentataj, kun probable ne pli ol ĉirkaŭ 100 paroj loĝantaj en ĉiu ajn areo. Oni ne konas kiom multe greboj moviĝas ĝis setligi reproduktajn teritoriojn, sed supozeble, la specio estas preskaŭ sedenta pro sia neflugeco.

Minaco[redakti | redakti fonton]

Krom dronado in trenretoj, aliaj minacoj estas probable gravaj nur en mallonga surloka medio kaj kelkaj povas okazi samtempe. Eble lokanoj kolektas ovojn en malgranda skalo, kaj tio estas probable eltenebla. Plenkreskuloj ne estas kutime ĉasataj ĉar ili elsendas guston de fiodora fiŝo kiel ĉiuj greboj. Loke (ekz. ĉe Punjo), ĝi povas abandoni habitaton pro poluado kaj boata trafiko; aliflanke ĉe la delto de la rivero Coata ĉe la norda fino de la Golfeto Punjo ŝajnas taŭga habitato almenaŭ laŭsezone (Martinez et al. 2006). Ankaŭ troekspluatado de kareksoj kaj kanejoj drivigas la birdojn el ties areoj, sed ĝenerale la minaco de neeltenebla uzado de totora estas ne multe grava, almenaŭ je malgranda skalo. Rimarkindas ke la specio evoluis en la lago kaj suferis elteneblajn periodojn de tre markata klimata ŝanĝo krom la normala fluktuo okazigita de El Ninjo. Ŝajne la birdospecio posedas tre bonan kapablon rekuperiĝi el populaciaj malpliiĝoj, kio ŝajnas adapto al la fluktua habitata disponeblo eĉ dum periodoj de stabila klimato, ĉar la lago rutine inundas kaj retiriĝas el konsiderinde etendaj areoj. Ŝajne la populacinombroj atingis malaltan punkton en 1999 pro drasta sekeco sekve de la "mega-ENSO" (El Ninjo Suda Oscilo) de 1997/1998, kaj iome rekuperixgis ekde tiam.

Interesas noti, ke la fiŝkaptado de pejerrey okazas ĉefe en akvoj tro profundaj por esti uzataj de la greboj. Dum la plej aspraj retoj uzataj por fiŝkapti pejerrey estas teknike pli klara minaco por pli grandaj greboj ol la pli fajnaj retoj preferitaj por la fiŝoj Orestias, tiuj lastaj ankoraŭ kaptas kaj dronigas ĉefe junulojn kaj neespertajn birdojn, kaj probable eĉ allogas tiuj ĉar ili enhavas sian preferatan manĝon. O. bonariensis estas ne nur unu el la du ĉefaj kaptaĵoj por la loka fiŝkaptada industrio, sed ankaŭ malpliigas la kvanton de Orestias. Ŝanĝo fare de fiŝkaptistoj el Orestias al la Aterinopsedoj Odontesthes bonariensis (pejerrey) estus profito por la greboj, kaj por la tuta laga ekosistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Llimona, Francesc & del Hoyo, Josep (1992): 9. Titicaca Flightless Grebe. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks: 191, plate 11. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Martinez, Ari E.; Aranibar, David F. & Gutierrez, Edwin R. (2006): An assessment of the abundance and distribution of the Titicaca Flightless Grebe Rollandia microptera on Lake Titicaca and evaluation of its conservation status. Bird Conservation International 16(3): 237–251. COI:10.1017/S0959270906000384

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]