Titulara sidejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Titola sidejo)
Saltu al: navigado, serĉo

La titulara sidejo estas diocezo de la Katolika Eklezio al kiu ne korespondas rezida sidejo de titularo, nome la episkopo titulara ne okupiĝas pri la paŝtista prizorgado de la teritorio.

La titularaj sidejoj estas prefere sidejoj kiuj antaŭe estis rezidaj sidejoj, sed kiuj pro diversaj kialoj ne tiel funkcias aŭ ekzistas.

Tio ŝuldeblas al du precipaj kaŭzoj:

  • variacio laŭtempe de la teritoria organizo;
  • la teritoria dioceza loĝantaro deiĝis el la Roma Eklezio aŭ konvertiĝis al alia religio (Ĉi-kaze, oni diras in partibus infidelium = en zonoj de nefideluloj).

Kiam tio okazas, la rezida diocezo estas aboliciita, sed povas okazi ke la titularo estas registrita en la Pontifika Jarlibro pro la fakto ke tiuj prelatoj havas rolon postulantan la episkopan ordinadon ĉar paŝtiste regantaj rezidan diocezon, aŭ ŝarĝitaj de la Apostola seĝo al administraj aŭ diplomataj oficoj: tiuj prelatoj ĝenerale konservas la titularon de la aboliciita diocezo ankaŭ pro la motivo ke laŭ la kanona juro neniu povas esti ordinita episkopo sen la titulara diocezo, reala aŭ historia.

Alikaze, tamen, povas okazi ke la titulara sidejo neniam pasinte ekzistis, sed la titulareco estis kreita nur lastatempe.

Papo Leono la 13-a, per la Apostola letero In suprema de la 10-a de junio 1882, modifis la titularan “episkopojn in partibus infidelium” al “titularaj episkopoj”.

La listo de la titularaj sidejoj de la Katolika Eklezio estis (decembro 2010) entute 2085. [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pontifika Jarlibro 2011, p. 1149.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Listo de la titularaj sidejoj en la mondo.