Titulara episkopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Titularaj episkopoj[1], en la Katolika Eklezio, estas tiuj episkopoj kaj ĉefepiskopoj al kiuj ne estis konfidita la zorgado de diocezo. Tiuj al kiuj estas konfidita la animzorgado de diocezo nomiĝas “Titolaj episkopoj”. [2]

Kanona juro[redakti | redakti fonton]

Ilia nomumo koncernas la Apostolan Seĝon. Estas asignita la “Titolon” de iu diocezo ĉesinta ĉar nun ĝi kuŝas en in partibus infidelium (en zonoj de nekredantoj); ekzemple, la Ĉefdiocezoj de Kartago, de Antiokio de Pisidia, de Oderco (Italio) kies teritorio estis enprenita en en alia diocezo pli vasta.

Spite de manko de jurisdikcio sur titola eklezio, la episkopoj titularaj ĝuas ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn kaj honorojn de la diocezaj episkopoj: krome ili partoprenas kun decida voto en Koncilioj.[3] kaj apartenas plenjure al la Episkopara Konferenco de la teritorio en kiu ili plenumas sian oficon.[4].

Estas episkopoj titolaraj: la altaj funkciuloj de la Roma Kurio aŭ de la Episkoparaj Konferencoj kaj de al Nuncia ambadorejo...

La helpepiskopoj nune ricevas la titolon de la rezida diocezo aŭ ĉefdioczo en kiu estis destinitaj; sammaniere la emeritaj espiskopoj (kiuj jam okupis diocezan katedron aŭ estris elstaran oficon) daŭrigas konservi la tutolon de la jam regata diocezo ktp.

La nomumo al kardinalo kuntrenas la perdon de la titolarecon ĉar kompesite per la “Kardinala Titolo”.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la titularaj episkopoj datiĝas je la 4-a jarcento, kiam en la Unua koncilio de Niceo de 325 estis permesite al la episkopoj sekvuloj de la kontraŭpapa Novaciano, konvertiĝintaj la la ortodoksio, konservi la privilegiojn kaj la honorojn devenantajn de la episkopa ordo spite de la perdo de ĉiu jurisdikcio sur la antaŭa titola eklezio.

Ekde la 7-a jarcento, okaze de la islama okupo de la Proksima Oriento kaj de Nord-Afriko, diversaj episkopoj elpelitaj el tiuj zonoj trovis rifuĝon en Okcidento kaj estis gastigitaj ĉe lokaj episkopoj kiel helpepiskopoj: post ilia forpaso aliaj estis episkopigitaj kiel iliaj sekvuloj. Tia praktiko estis konfirmita kaj jure estabila en la Koncilioj de Vieno (Francio) kaj de Trento (Italio).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [PIV] 2005
  2. Kodo de kanoba juro (C.I.C.) 1983 kan. 376
  3. Kanono1983 443, § 1.
  4. 1983 kan. 450, § 1.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Index sedium titularium archiepiscopalium et episcopalium, Typis polyglottis vaticanis, 1933
  • Pontifika Jarlibro por la jaro 1998, Libreria editrice Vaticana, 1998, pp. 802-1028; 1818-1819

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]