Tivadar Csontváry Kosztka
Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar, Esperante Teodoro Csontváry Kosztka estis indivudueca hungara pentristo. En hungara medio sufiĉas Csontváry.
Enhavo |
Vivo [redakti]
Li naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919.
Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Rafaello!”. Li ankaŭ poste ne komprenis la vorton suno-vojo, tamen li komencis vizitadi galeriojn. Li estis en Vatikano, kie li studis stilon de Raffaello Sanzio, kiu ne tute plaĉis al li. Hejmenveninta li funkciigis propran apotekon en Gács por havi monon. En 1894 li lernis pentradon en Munkeno, poste en Karlsruhe, Düsseldorf kaj en Parizo.
Baldaŭe li vojaĝis al Palestino, Egiptio, Italio, Dalmatio, kie li pentris pejzaĝojn, sed nature li pentris ankaŭ en Hungara reĝlando. En Libano li pentris 2 ĉefbildon: "Sola cedro" kaj "Migrado al la cedro". En 1905 li ekspoziciis en Budapeŝto. Ekde 1912 li verkis diversajn komunikaĵojn. Li neniam edziĝis. Post morto de la pentristo la pentraĵoj preskaŭ neniiĝis, ja la tiutempuloj ne komprenis tiun stilon. Fakte 122 bildoj restis.
Verkaro [redakti]
Li verkis precipe filozofiaĵojn.
- Energia és művészet (=Energio kaj arto)
- A lángész. Ki lehet és ki nem lehet zseni (=La genio. Kiu povas kaj kiu ne povas esti genio)
- Önéletrajz (=Biografio)
- A Pozitívum (=La pozitivo)
- A Tekintély (=La respekto)
Postvivo [redakti]
- En 1958 en Bruselo la ekspozicio estis tre sukcesa, oni taksis la pentraĵojn altvaloraj
- En 1963 en Budapeŝto kaj en Beogrado sukcesa ekspozicio okazis
- En 2011 en Pécs ekspozicio pri falsaj Csontváry-bildoj okazis
Figuro de Csontváry en artoj [redakti]
Filmoj [redakti]
- Csontváry (filmdramo) 1980
- Csontváry - aperoj el vivo de pentristo (televizia filmo) 1975
- Csontváry aŭ la huna mondokonkerinto (televizia filmo)
- Lenz (filmdramo)
- Liberecbatalo en Szeben (televizia filmo) 2007
- La sola cedro (filmo) 1966
Romano [redakti]
- Nácsa János: A Csontváry-kód, avagy nem esik messze a macska a fájától (=La Csontváry-kodo aŭ ne falas la kato de la arbo (la nekomprenebla titolo aludas hungaran proverbon))
Dramo [redakti]
- Kovásznai György: Csontváry 1975, el tio televizia filmo pretiĝis
Esperanto [redakti]
- En Hungara Vivo aperis de Gábor Rudnai en Esperanto tri poemoj pri Csontváry, el ili la poemon titolitan "Puto de Maria en Nazaret", tradukitan de Kálmán Kalocsay, oni tradukis plu al la ĉeĥa lingvo.
Muzeo en Pécs kolektas bildojn de Csontváry.