Tivadar Huzella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Huzella
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1886 (1886-06-10)
en Oradea
Morto 11-an de julio 1950 (1950-07-11) (64-jaraĝa)
en Göd
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Elek Huzella
Okupo
Okupo kuracistobiologo
vdr

Tivadar Huzella, laŭ hungarlingve kutima nomordo Huzella Tivadar estis hungara kuracisto, biologo, histologo, anatomo, profesoro.

Tivadar Huzella [1] naskiĝis la 10-an de junio 1886 en Hungara reĝlando en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio). Li mortis la 11-an de julio 1950 en Göd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Huzella frekventis komence komercan akademion, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1911. Post siaj studoj li laboris en instituto, poste li estis kuracisto pri soldatoj dum la 1-a mondmilito. Inter 1921 kaj 1932 li estis direktoro de anatomia instituto de Universitato de Debrecen, krome li instruis en la universitato, poste li faris la samon jam en Budapeŝto. Li fondis biologian esplorejon en Göd, krome li aranĝis kongresojn. Li estis entombigita en la esplorejo, kie li ofte okupiĝis pri kancero.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Über Myocarditis rheumatica (1912)
  • Histomechanik der athrophischen Lebererkrankungen (1921)
  • Organizmus és mechanizmus (1928)
  • Általános biológia (Ĝenerala biologio), (1933)
  • Az élet tudománya (Scienco de la vivo), (1938)
  • A sejtközötti állományról (1943)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • la esplorejo prenis la nomon Ĝardeno Huzella
  • memormedalo Huzella ekde 1991

Fontoj[redakti | redakti fonton]