Tivadar Pauler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tivadar Pauler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauler Tivadar estis hungara juristo, juĝisto, profesoro, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en1845, ordinara en 1858, direktora en 1876, honora en 1885). Lia filo estis Gyula Pauler, lia nepo estis Ákos Pauler.

Tivadar Pauler

Tivadar Pauler [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1816 en Buda. Li mortis la 30-an de aprilo 1886 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Pauler studis en Reĝa Universitato de Pest. Li ekinstruis en 1838 komence en akademio de Zagrebo, poste en akademio de Győr, fine inter 1848-1878 en universitato de urbo Pest. En 1869 li iĝis ankaŭ juĝisto, post 2 jaroj ministro. Li estis parlamenta deputito inter 18711886.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jog- és államtudományok encylopaediája (1871)
  • Adalékok a hazai jogtudomány történetéhez (Aldonaĵoj al historio de la enlanda jurscienco), (1878)
  • A Budapesti Magyar Királyi Tudományegyetem története (1880)

Fontoj[redakti | redakti fonton]