Tivadar Puskás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Puskás
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1844 (1844-09-17)
en Peŝto
Morto 16-an de marto 1893 (1893-03-16) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korinfarkto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Theresianum
Familio
Edz(in)o Zsófia Vetter von der Lilie
Infano Marianna Török (artisto)
Parencoj May Mayus Tivadar
Okupo
Okupo inĝenierofizikistoinventisto
vdr

PUSKÁS Tivadar [puŝka'ŝ] estis hungara inĝeniero, inventisto naskita la 17-an de septembro 1844 en Pest (urbo) kaj mortinta la 16-an de marto 1893 en Budapeŝto. Lia filino estis Marianna Török (artisto).

Tivadar Puskás studis en Vieno, poste en la hungara Joseph Politechnicum. En 1866 li elmigris al Londono, ekde 1873 li laboris en Usono, kie li estis kunlaboranto de Edisono. En 1879 li revenis Hungarion kaj kunlaborante kun sia frato (Ferenc) ekkonstruis telefoncentralojn en la teritorio de la monarĥio, kiel posedanto de licenco de Edison. En 1886, la hungara ministro Gábor Baross ŝtatposedigis la telefonreton kaj tiun luis por Puskás. Tivadar Puskás en 1892 patentis la telefonheroldon, lian plej gravan inventaĵon, kiu estis komparebla al la nuna radio. Tiu aparato sciigis informojn laŭregule tra la telefondrato; ĝi unue eksonis la 15-an de februaro en 1893. [1]

Li mortis pro koratako en 1893.

Laŭdire:
La internacie en telefonaparato uzata vokvorto "allo!" (aŭ "ha-lo!") devenas el la hungara, ĉar la telefonpioniro Puskás Tivadar, kiam li faris sian unuan provon, respondis: "Mi aŭdas vin", kio sonas hungare: hallom, kaj la nehungaraj ĉeestantoj reprenis la vorton kiel onomatopeo, kiu fariĝis internacia! Krom italoj, kiuj diras 'pronto!

Memoro pri li[redakti | redakti fonton]

  • Honore je li, la hungara Híradástechnikai Tudományos Egyesület fondis en 1957 la Puskás Tivadar-premion, kiun oni transdonas ĉiujare.
  • Oni trovas lian memortabulon sur la muro de József Távbeszélő Üzem (Budapeŝto, VIII. (8-a distrikto) József u. 13.).
  • En la 11-a distrikto de Budapeŝto, strato portas lian nomon.