Teodoro Ŝvarc
Teodoro ŜVARC (aŭ SCHWARTZ aŭ SOROS Tivadar; 1894-1968). Hungara judo; doktoro, advokato. Pseŭdonime ankaŭ Teo Melas (Kaj melas helene kaj schwartz germane signifas nigra). Fondis "Literaturan Mondon" en 1922 kaj redaktis ĝin ĝis 1924. Verkis facilstilan romaneton Modernaj Robinzonoj, 1923 (reeldonita en 1999).
Lia vivo estis eksterordinare plena, parte danke al la lingvo de Zamenhof. Teodoro Ŝvarc verkis la memuaron Maskerado ĉirkaŭ la morto pri siaj travivaĵoj en Budapeŝto dum la nazia okupo (nova eldono sub la redakto de Humphrey R. Tonkin, kun abundaj notoj paralelaj iasence al la verko de Nina Langlet aperanta preskaŭ samtempe). Tiu ĉi verko estis lastatempe eldonita en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj estas nun aperinta ankaŭ en la rusa, germana (2003), turka kaj hungara (2002).
Soros trovis Esperanton frue - sur la orientaj batalkampoj dum la Unua mondmilito, kie lia instruisto estis soldata kamarado Pal Balkanyi.
Post jaroj da militkaptiteco en Siberio, Soros eskapis el sia kaptejo; survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondiĝo de la unua soveta Esperanto-asocio, kaj poste en Budapeŝto kun siaj amikoj Kalocsay kaj Baghy lanĉis la revuon Literatura Mondo. Lia filo, la financisto George Soros diris, ke la tuta aventuroplena vivo de lia patro ĝis tiu punkto, kiam venis la nazioj al Budapeŝto, estis nur prepariĝo por la plej granda defio de la vivo, la lukto kontraŭ la nazia invado. Tiu momento estis, laŭ la filo, "la plej granda tempo de mia patro", kiam la tuta spertaro, la tuta lertaro, akirita tra dekoj da jaroj, ricevis sian plej grandan elprovon, kaj triumfis.
Enhavo |
El Enciklopedio de Esperanto [redakti]
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Tivadar SCHWARTZ (ŝvarc) , ankaŭ nomata Teodoro SCHWARTZ, (ŝvarc), hungaro, d-ro, advokato. Fondis (1922) kaj eldonis la revuon „Literatura Mondo“. Verkis facilstilan romaneton „Modernaj Robinzonoj“, 1923. | ||||||||||||||
Verkoj [redakti]
- Modernaj Robinzonoj (membiografia rakonto 1924)
- Maskerado ĉirkaŭ la morto (membiografia rakonto 1965)
Vidu ankaŭ [redakti]
- Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 483.
- Marinko Ĝivoje: Panorama rigardo super la Esperanta literaturo, 1979.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Trovu « Tivadar Soros » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Teodoro Ŝvarc (el Retarkivo 2009) en Originala literaturo Esperanta (el Retarkivo 2005)
Prefaco por Kaoso en Budapeŝto (el Retarkivo 2007) de Humphrey R. Tonkin
Robinzonoj (recenzo dulingva esperante kaj angle de Don Harlow)
Verkoj de kaj pri Teodoro Ŝvarc en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

