Tivadar Törös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TÖRÖS Tivadar [Toeroeŝ], Marusán estis hungara ĵurnalisto, esploristo pri armenaro naskita en 1859 en Szamosújvár kaj mortinta la 19-an de novembro 1895 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tivadar Törös komencis pristudi medicinon en Universitato de Koloĵvaro, sed li ĉesis ĝin kaj li iĝis ĵurnalisto en 1882 de la gazeto Ellenzék kaj sub nomo Afganisztán Vártán li eldonis sian humurecan verkon pri la vivo de hungaraj armenoj (Ürminy – magyar Kalendárium). En 1884 li iĝis kunlaboranto de gazeto Budapest. Oni prezentis en 1890 – 92 plurfoje lian muzikan teatraĵon titolitan Örmény. Li publikis ankaŭ rakontojn en diversaj revuoj. En 1892 li iĝis ĉefarkivisto de departemento Torontál.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi lexikon