Tjøme
Tjøme | |
---|---|
Blazono | |
eksa komunumo de Norvegio [+] | |
Akvejo | Norda maro |
Koordinatoj | 59° 7′ N, 10° 24′ O (mapo)59.12111111111110.399166666667Koordinatoj: 59° 7′ N, 10° 24′ O (mapo) |
Areo | 39 km² (3 900 ha) [+] |
Loĝantaro | 4 971 [+] (1-a de januaro 2016) |
Horzono | UTC+01:00 [+] |
Tjøme | |
Vikimedia Komunejo: Tjøme (former municipality) [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
Tjøme estas insulo kaj ankaŭ samnoma insulara komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio. Ĝi kovras areon de 39 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2016 havis 4 971 loĝantojn. La komumuma teritorio limas okcidente al Sandefjord, norde al Nøtterøy kaj oriente kaj sude bordas al la Oslo-fjordo.
La komunumo konsistas el la 12 kilometrojn longa kaj kompare mallarĝa insulo Tjøme (areo de 24,5 kvadrataj kilometroj) norde, Brøtsø (aŭ Brøtsøy) (1,9 kvadrataj kilometroj) kaj Hvasser (3,6 kvadrataj kilometroj) sudoriente. La insuloj estas interligataj per pontoj. Krome al la komunumo apartenas 475 diversgrandaj insuletoj sen tutjaraj loĝantoj, ekzemple la insuloj Sandø (aŭ Sandøy) (1,1 kvadrataj kilometroj) aŭ la "feria kolonio" Hudø (aŭ Hui). Tute sude situas la Tristein-insuloj (Tristein-øyene) kun la lumturo Færder fyr, kaj tiu punkto konsideratas la suda finaĵo de la Oslo-fjordo.
La suda punkto de la insulo Tjøme, ŝatata ekskursa celo, nomatas Verdens Ende, do "fino de la mondo".