TjumenNIIgiprogazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
TjumenNIIgiprogazo

TNGG-logo.jpg
Jura formo societo kun limigita respondeco
Dato de fondo la 3-a de februaro 1966
Sidejo Tjumeno, Rusio
Estr(ar)o Sergej Skrilov
Dungitoj 1700
Agokampo esploraj kaj projektaj laboroj precipe por gasa industrio, fabrikado de aparatoj por gasa industrio
ISIN-kodo ISIN-kodo
TTT http://www.tngg.ru/ ruse, angle
v  d  r
Information icon.svg

TjumenNIIgiprogazo (esperante plene: Tjumena Scienc-Esplora Instituto pri Naturaj Gasoj; ruse ТюменНИИгипрогаз) estas tiel nomata «filina» firmao[1] de la rusia konzerno Gazpromo. Ĝi baziĝas en Tjumeno kaj plenumas scienc-esplorajn, projektajn kaj industriajn laborojn, precipe por gasfirmaoj. Ĝi estis fondita en 1966 kaj en 2002 oficiale estis proklamita ĉefa sciencesplora firmao de Gazpromo en Okcidenta Siberio. La ĝenerala direktoro estas Sergej Aleksandroviĉ Skrilov.

Strukturo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Tio estas sola gasfirmao en Rusio, kiu kunigas ĉiujn sciencajn, projektajn kaj industriajn branĉojn por fari ĉiujn laborojn dum serĉado, esplorado, projektado, konstruado kaj ekspluatado de gasaj, gaskondensataj kaj naftogaskondensataj minejoj. En apudurba vilaĝo Antipino troviĝas la Eksperimenta Uzino, kiu estas parto de la firmao kaj produktas instalaĵojn kaj aparatojn, projektitajn de ĝiaj inĝenieroj. Entute en la firmao laboras ĉirkaŭ 1700 kunlaborantoj. Funkcias sekcioj en Nov-Urengojo kaj Krasnojarsko. Ĉiuj laboroj estas atestitaj je la internacia standarto ISO 9001:2008 kaj la korporacia standarto STO Gazprom 9001-2006.

Laŭ la projektoj de TjumenNIIgiprogazo estis konstruitaj kaj ekspluatataj plej grandaj gasminejoj de Okcidenta Siberio.

La akvopurigaj stacioj «Akvofalo»[redakti | redakti fonton]

En la Eksperimenta Uzino estas produktataj la akvopurigaj stacioj «Vodopad» (ruse Водопад, esperante Akvofalo), kiuj tre efike purigas plej grave poluigitajn akvojn, uzante elektrokoagulacian teknologion. Pli ol 100 tiaj stacioj jam funkcias tra tuta Rusio, plejparte en Siberio. Plej ofte mendas ilin firmaoj de la konzerno Gazpromo.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

PR-sekcion de la firmao estras esperantisto Stanislavo Belov, kiu strebas uzi Esperanton por internacia komerco.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio estas 100 % da ĝiaj akcioj apartenas al la kompanio-fondinto.
  2. Blogo de Stanislav Belov esperante

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]