Tobaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda klano de tobaoj ĉe la rivero Pilkomajo (en 1892).

La Tobaojkom ([kóm]), qom ([kóm], neniam [kuóm]) aŭ tobas (el pejorativa an-nomo gvarania, tová: ‘vizaĝo, frunto’) estas etno de la grupo de la pampanoj kiu loĝas en el Centra Ĉako. Ĉirkaŭ la 16a jarcento ili ekloĝis en granda parto de la norda Argentina ĉe la teritorioj de la aktualaj provincoj Salta, Ĉako, Santiago del Estero kaj Formosa kaj en la provinco Granda Ĉako en la sudoriento de la aktuala bolivia Tariŝio. Nuntempe multaj, persekutitaj de malriĉeco en siaj ruraj prazonoj, venas al ĉeurboj, ekzemple Orán, Salta, Tartagal, Resistencia, Ĉarata, Formosa, Rosario ktp.

En 2007, la ĉefaj grupoj de tiu popolo troviĝas en la orienta Tariŝio (en Bolivio), en la okcidento de la provinco Formosa, la centro kaj oriento de la provinco Ĉako kaj la nordo de la provinco Santa Fe (en Argentino) kaj en la Norda Ĉako (en Paragvajo). En Argentino ili estas ĉirkaŭ 69 462[1] (59 800  parolantoj de la lingvo), 146 en Bolivio kaj 700 en Paragvajo. En la okcidento de la provinco Formosa ili miksiĝis kun la pilagaoj, nome tobaoj-pilagaoj.

Notoj

  1. http://mapoteca.educ.ar/secuencia/pueblos-originarios-de-la-provincia-del-chaco/ Pueblos originarios de la provincia del Chaco, alirita la 3an de junio 2013.

Eksteraj ligiloj