Tobolsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tobolsko
urbo 
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Rusio
Provinco Tjumena provinco
Distrikto Ĉefurbo de Tobolska distrikto
Fondita 1587
Poŝtkodo 626150 - 626159
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3456
Kodo laŭ OKATO 71410
Retpaĝaro http://www.admtobolsk.ru/
Politiko
Urbestro Maksim Afanasjev
Demografio
Loĝantaro 98 772  (2021)
Loĝdenso 445 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 12′ N, 68° 15′ O (mapo)58.19527777777868.258055555556Koordinatoj: 58° 12′ N, 68° 15′ O (mapo)
Alto 90 m [+]
Areo 222 km² (22 200 ha)
Horzono UTC +5 (+6 somere)
Tobolsko (Tjumena provinco)
Tobolsko (Tjumena provinco)
DEC
Tobolsko
Tobolsko
Situo de Tobolsko en Tjumena provinco
Tobolsko (Rusio)
Tobolsko (Rusio)
DEC
Tobolsko
Tobolsko
Situo de Tobolsko en Rusio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tobolsk [+]
vdr


Tobolsko (ruse Тобольск) estas urbo en la Tjumena provinco de Rusio.

La OKATO-kodo de la urbo (laŭ la stato de la jaro 2005) estas 71410.

La urbo estis fondita en la jaro 1587.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1590.

La interurba telefona kodo estas 34511, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 58° 12′ N, 68° 15′ O (mapo)58.19527777777868.258055555556.

La urbo situas ĉe rivero Irtiŝo (Иртыш), apud enenfluo en ĝin de rivero Tobol (Тобол). En distanco de 14 km situas fervoja stacio kun la sama nomo kiel la urbo. En la urbo estas flughaveno.

En la jaro 1959 la urbo havis 36,5 mil loĝantojn, ĝis la jaro 2002 tiu nombro kreskis al 92,9 mil loĝantoj.

La rigardo al urbo Tobolsko de sur Konsumpcia (Uspenskij) katedralo) de nordokcidento. 1912. Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tobolsko staras sur kvin montoj: la Triunua kabo (ruse Троицкий мыс), Ĉuvaŝa kabo (ruse Чувашский мыс), Ĉukmana kabo (ruse Чукманский мыс), Kiselenska monto (ruse Киселенская гора) kaj Panin-monteto (ruse Панин бугор). Apud la urbo situas ankaŭ Alemasova monteto (ruse Алемасовская сопка), Sauskana kabo (ruse Саусканский мыс) kaj Suzguna monteto (ruse Сузгунская сопка). Siberiaj tataroj nomis tiujn ĉi montojn aligafli (ruse алыгафлы), kio tradukeblas kiel kronaj, do posedataj de ĥano teroj (de la araba vorto alagafakrono). Sur ili loĝis ĥanoj kaj iliaj parencoj kaj proksimuloj[1].

Monto sur kiu staras la Tobolska kremlo, estis nomata Altir-aginak (ruse Алтыр-агинак), do monto elĵetanta orajn fajrerojn. Ankaŭ rusaj lokanoj poste plurfoje atestis vidi orajn kaj arĝentajn brilajn fajrerojn, fajrokolonon ĝis ĉielo altiĝantan ktp. Rusaj setlintoj nomis la monton Triunua kabo omaĝe al preĝejo starigita proksime[1]. Loka historiisto Evgenij Paniŝev asertas ke la Sofia katedralo estis konstruita surloke de pagana sanktejo. Kiel argumenton li prezentas interalie stelojn kiuj videblas sur krucoj de la nuna katedralo. Li diras ke tio estas referenco al Apokalipso, kie interalie aperas virino sidanta sur trono kun krono el 12 steloj sur la kapo. Tio ĉi, asertas la historiisto, simbolas la kristanan eklezion venkantan paganojn kaj islamanojn[2].

Apud Ĉuvaŝa kabo okazis decida batalo inter la taĉmento de Jermak kaj armeo de ĥano Kuĉumo, kiun tiu lasta malgajnis. Iuj serĉis en ĝia nomo referencon al ĉuvaŝoj, kvazaŭ loĝintaj tie. Tamen jam siberia historiisto Pjotr Slovcov en la 18-a jarcento skribis ke "mankas ĉuvaŝoj en la siberia historio" kaj la toponimo tradukeblas kiel "ĉeborda setlejo" (de la ugra "poĉe voĵ" aŭ "potĉevaŝ"). Loka pentristo kaj historiisto Miĥail Znamenskij diris ke la toponimo tradukeblas kiel "boaca urbeto" kaj referencis al pluraj boacaj kornoj, trovitaj dum liaj arkeologiaj fosadoj en tiu ĉi loko[2]. Dum siaj foslaboroj en 1878–1879 li trovis plurajn metalaĵojn kaj sagopintojn, similajn al tiuj ugraj. En 1970 kaj 1994 okazis jam sciencaj arkeologiaj foslaboroj, kiuj konfirmis iaman ekziston de ugra setlejo tiuloke, kiu tamen estis forlasita longe antaŭ la batalo okazinta en 1582. En la kabo troviĝas 15 kurganoj, rabitaj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En la dua duono de la 19-a jarcento apud ĝia piedo okazis ekzekutoj. Ekzemple la 17-an de marto 1866 tie estis mortpafita tobolska burĝo Aleksej Smetanin, murdinta tri virinojn[3].

Etimologio de la nomo de Panin-monteto estas diskutata. Laŭ unu versio ĝi devenas de polaj partoprenintoj de la Napoleona invado en 1812 (pole pan), ekzilitaj al Tobolsko kaj setligitaj tie. Historiisto Sergej Maksimov en sia libro "Siberio kaj punlaboro" (1891) skribas ke en 1814 tiuj poloj ribelis kaj la tobolska guberniestro ordonis ekzekuti ilin ĵetante de sur la monto. En sovetia tempo aperis legendo, ke sur tiu ĉi kabo blankarmeanoj murdis belulinon kiu nomiĝis Pana (de ruse Прасковья). Ekzistas ankaŭ versio laŭ kiu sur tiu ĉi kabo pereis jesaulo Nikita Pan el la Jermak-taĉmento. La monto estas tiel markita jam en la mapo de Semjon Remezov, farita komence de la 18-a jarcento, do la du unuaj versioj estas klare apokrifaj[4].

Iuj asertas ke sur Panin-monto en la 16-a jarcento troviĝis tatara urbeto Bicik-tura (Fraŭlina urbeto), en kiu loĝis la dua edzino de Kuĉumo, filino de Devlet-bejo. En 1861 urbaj aŭtoritatoj decidis transloki parton de loĝantaro el malsekaj areoj al Panin-monteto, sed tiuj urbanoj protestis kaj la projekto fiaskis; en 1864 oni decidis konstrui reton da tuboj por forkonduki la akvon kaj malsekigi la problemajn areojn. Ekzistas legendo, ke se rigardi la urbon de sur Panin-monto, ĝiaj stratoj formas la vorton Stalin[4].

Ĉukmana kabo ricevis la nomon de la kripligita ugra vorto "ĉukman", kiu signifas interne. Oni supozas ke en mezepoko tie ekzistis ugra urbeto. En 1839 sur Ĉukmana kabo estis starigita monumento al Jermak. Origine oni planis instali ĝin sur Panin-monteto, sed poste decidis ke ĉi tie ĝi videbliĝos pli bone[4].

Kiselevska monto situas inter Ĉuvaŝa kabo kaj Panin-monto. En la 17-a jarcento tie staris korto de ŝtata servanto Tirkovskij (ruse Тырковский), pro kio la tuta areo nomiĝis Tirkovka (ruse Тырковка). En 1894 dum fosi kavon por rubujo oni trovis tie bronzan kaldronon de la frua ferepoko[5].

Suzguna monteto estis kromnomita Kalva monto (ruse Лысая гора). Laŭ legendo tie troviĝis urbeto de Suzge, plej juna edzino de ĥano Kuĉumo. Tie oni trovis restaĵojn de tatara urbeto Suzge-Tura[5]. En 1876 Ivan Polakov faris tie arkeologiajn fosadojn dum kiuj li trovis la setlejon kaj nomis ĝin Suzgun 2[6].

Sauskana kabo situas 12 km for de Tobolsko. Tie troviĝis ĥana tombejo, kie interalie estis sepultitaj membroj de dinastio Tajbutinoj, murditaj de Kuĉumo en 1563. En la Tobolska muzeo troviĝas memorŝtono de tiu ĉi tombejo[6].

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Tobolsko.

16-a — 17-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en 1587, do iĝis la dua rusa urbo en Siberio (post Tjumeno fondita unu jaron pli frue). Printempe 1587 el Tjumeno al la malnova ĉefurbo de Siberia ĥanujo Iskero, detruita de la taĉmento de Jermak en oktobro 1582, direktiĝis taĉmento de kozakoj kaj strelecoj subestre de skribestro Danil Ĉulkov. La taĉmento libere transiris al la dekstra bordo de la rivero Irtiŝo kaj sur Alafeja monto (ruse Алафейская гора), 3 verstojn malsupre de Ĉuvaŝa kabo, ĝi komencis rapide konstrui fortikaĵon. La 4-an de junio 1587 en ĝi estis sanktigita la Triunua preĝejo. La ekspedicion partoprenis kozakoj, kiuj jam batalis ĉi tie antaŭe subestre de atamano Matvej Meŝĉerjak (ruse Матвей Мещеряк)[7]. La fortikaĵo estis konstruita el malmuntitaj lignaj ŝipoj (ruse ладья), sur kiuj venis la taĉmento, do oni nomis ĝin la Ŝipa (ruse Ладейный). Ĝi situis inter raveno transformita je suprenvojo kaj raveno de rivero Kurdjumka. Evidente samtempe sur la maldekstra bordo de Irtiŝo estis fondita vira monaĥejo[8].

Tiutempe en Iskero, situinta 15 verstojn for, regis Seid-Aĥmat, filo de Bekbulat (kunreganto de Jediger), forpelinta Alej. Danila Ĉulkov invitis lin al Tobolsko, kie kaptis lin kaj sendis al Moskvo. Post tio la tataroj forlasis Iskeron kaj migris al stepoj. "Kaj de tiu tempo nek tataroj, nek rusoj plu loĝis en la urbo Sibir [alia nomo de Iskero]" konstatis rusa kroniko. La urbo poiomete detruiĝis kaj fine Irtiŝo preskaŭ komplete detruis kabon, sur kiu ĝi staris[7]. Somere 1591 tobolska vojevodo, princo Vladimir Kolcov-Mosalskij aranĝis grandan militiron kontraŭ ĥano Kuĉum kaj la 22-an de julio[jul.]/ 1-an de aŭgusto 1591[greg.] venkis lin post mallonga batalo ĉe riverbuŝo de Iŝimo — filo kaj du filinoj de la ĥano estis kaptitaj, sed li mem fuĝis. La 10-an de aŭgusto[jul.]/ 20-an de aŭgusto 1598[greg.] apud loko kie la rivero Irmen enfluas Obon okazis plia batalo dum kiu Kuĉum denove estis venkita, pluraj liaj familianoj kaptitaj, sed li mem fuĝis al stepo kie estis murdita de nomadoj[9].

Danil Ĉulkov iĝis la unua vojevodo de Tobolsko, kiu tiutempe subiĝis al Tjumeno. En 1590 vojevodo de la urbo estis princo Vladimir Kolcov-Mosalskij kaj tiam la urbo iĝis memstara kaj la ĉefa en Siberio. Ĝia vojevodo akceptis raportojn de la aliaj siberiaj vojevodoj kaj komandis ĉiujn trupojn en la regiono[7]. En la 16-a jarcento oni sendis al Tobolsko po du vojevodoj, djakoj kaj skribestroj. La ĉefa vojevodo kutime estis parenco de la cara familio. En 1620 la urbo iĝis centro de la Siberia eparĥio, kio altigis ĝian statuson[10].

En 1594 la urbo estis alikonstruita kaj vastigita. Vojevodoj Merkurij Ŝĉerbakov kaj Miĥail Volkonskij prikonstruigis ĉirkaŭ la Ŝipa fortikaĵo pli grandan areon. En 1600 ĝi estis translokita pli proksime al Irtiŝo, sur alian flankon de la suprenvojo, same kiel la Triunua preĝejo. En 1606–1609 vojevodo Ivan Kafirov-Rostovskij konstruigis pli seriozan fortikaĵon. En 1610 la vira monaĥejo estis translokita al la prikonstruita areo (ruse посад), ĉar Irtiŝo minacis detrui ĝin. Samtempe oni konstruis en la monaĥejo preĝejon de Forpaso de Dipatrino kaj loĝejojn por la monaĥoj[8].

En 1607 Tobolsko ricevis blazonon, sur kiu estis du zibeloj starantaj sur malantaŭaj kruroj kaj sago inter ili[11].

En 1621 Tobolsko iĝis centro de la establita Siberia ĉefepiskopejo (ruse Сибирское архиепископство). Ĝian sidejon oni konstruis surloke de la unua fortikaĵo, kie aperis la Sofia katedralo konstruigita de ĉefepiskopo Kipriano. En 1623 la vira monaĥejo estis translokita submonten, sur la bordon de Irtiŝo ĉe enfluejo de rivero Monastirka kaj eknomiĝis Oranta (ruse Знаменский). En ĝiaj ejoj kiuj restis en la surmonta urboparto, estis establita ina monaĥejo. La Triunua preĝejo staris sur bazarplaco. Proksime al ĝi situis la Ĉielira preĝejo, laŭ kiu estis nomita la ĉefstrato de la antaŭurbo. En la okcidenta parto de la antaŭurbo troviĝis la Kristnaska kaj Nikola preĝejoj. En la malsupra, submonta urboparto formiĝis alia antaŭurbo. De la monto ĝis rivero Kurdjumka etendiĝis Rusa kvartalo (ruse Русская слобода) el 34 kortoj, ambasadora aŭ kalmuka korto, forĝejoj, ŝtata banejo kaj la Epifania preĝejo, konstruita ĉirkaŭ 1624. Trans riveron Kurdjumka al albordiĝejo laŭ marĉo iris longa ligna viadukto. Ĉe la bordo de Irtiŝo kreiĝis kvartalo, kie loĝis tataroj kaj buĥaranoj. En 1624 Tobolsko havis 324 kortojn, sen kalkuli tatarajn jurtojn. En 1634 en la urbo loĝis ĉirkaŭ 3 800 homoj[12].

Inter 1624 kaj 1647 la malsupra urboparto estis loza aro da unudomaj vilaĝetoj, legomejoj kaj plantejoj, koncentritaj precipe inter riveroj Kurdjumka kaj Mostovka. La areo estis posedaĵo de la Sofia Domo, do ĉiu setlinto devis pagi al ĝi, kvankam foje okazis arbitraj okupadoj de terenoj. Fine de la 17-a jarcento en la malsupra urboparto formiĝis tri loĝataj areoj. Unu etendiĝis laŭ dekstra bordo de Kurdjumka de la Kozaka suprenvojo ĝis enfluejo de Kurdjumka al Irtiŝo. Tie loĝis pastroj, superaj klerikoj, ŝtataj servistoj kaj burĝoj (ruse посадские). La dua areo situis sub la Panin-monto, tie loĝis bojaridoj kaj iliaj laboristoj. La tria areo, plej granda, okupis spacon laŭlonge de rivero Mostovka. Tie loĝis monaĥejaj kamparanoj kaj troviĝis la Oranta monaĥejo[13]. Tiuj ĉi areoj estis konektitaj per travetureblaj stratoj (ruse проезжие улицы) inter si kaj kun la supra urboparto[14].

En 1643 okazis la unua granda incendio, post kiu komenciĝis konstruado de jam kvina fortikaĵo, kun naŭ turoj kaj muroj sume longaj je 470 metroj. Dum la incendio oni sukcesis savi monrezervojn, do en 1646–1648 oni konstruis la novan Sofian katedralon kun 13 kupoloj, ĉefepiskopan sidejon kaj pluajn ejojn en la Sofia korto[15]. En 1671 ĉefaj stratoj de la urbo ekhavis lignajn pavimojn, aperis ŝtuparo sur Bazara suprenvojo, unuiginta la Supran kaj Malsupran antaŭurbojn. En 1672 plia incendio detruis la Ĉieliran preĝejon kaj orientan urbomuron kun du turoj. Poste surloke de angula turo oni konstruis novan preĝejon, kiu iĝis parto de la urbomuro kaj havis fasadon turnitan al la Malsupra antaŭurbo. Komence de la 1670-aj jaroj aperis la unua skemo de Tobolsko, publikigita en la Siberia kroniko de Ivan Ĉerepanov[16].

La 29-an de majo 1677 fulmoj ekbruligis kupolojn de preĝejoj de la Oranta monaĥejo kaj ankaŭ de la Triunua, Ĉielira kaj Nikola preĝejoj; la fajro transiris al la kremlo, detruinte la katedralon kaj ŝtatajn sidejojn, fortikaĵon kaj tri stratojn de la Supra antaŭurbo. Printempe 1678 vojevodo Pjotr Ŝeremetev unuafoje ricevis ordonon konstrui novan kremlon el ŝtono, sed malsukcesis plenumi ĝin. En 1678 estis konstruita jam la sesa fortikaĵo, kiu staris sur la kabo ĉe alfluejo de la rivero Kurdjumka al Irtiŝo. Tio estis ligna fortikaĵo kun 9 turoj. La muro sekvis la bordon. La ĉefa turo estis alta je 23 saĵenoj (49,07 metroj), al kiuj aldoniĝis figuro de aglo supre alta je 2 saĵenoj (4,27 metroj). La muro estis alta je 3 saĵenoj kaj 1 arŝino (7,11 metroj) kaj konsistis el dikaj traboj kun diametro 6 verŝokoj (26,67 cm). Sume en 10 interturaĵoj (ruse прясло) troviĝis 158 trabaĵoj (ruse городня), ĉiu el kiuj havis po 2 paftruoj en la supra kaj malsupra niveloj. Sed la ĵus finita konstruaĵo forbrulis dum la incendio okazinta la 7-an de aŭgusto 1680. Ekde tiam komenciĝis ŝtona konstruado en Tobolsko[17]. En 1681–1684 estis konstruita el brikoj la katedralo de Forpaso de Dipatrino ankaŭ konata kiel la Sofia; komenciĝis konstruado de ŝtonaj muroj de la Sofia korto[18].

En 1688 oni konstruis teran muron kaj fosaĵon kiuj iris je 300 metroj norde de la malnova fortikaĵa muro, de la bordo de Irtiŝo ĝis la raveno de Kurdjumka. La tera muro estis larĝa je 10 metroj, alta (kun krenoj) je 8 metroj. La fosaĵo estis profunda je 5 metroj kaj larĝa je ĉirkaŭ 4 metroj. La muro estis longa je 711 saĵenoj 1 arŝino kaj 8,5 verŝokoj (1 518,08 metroj). La muro havis turojn: la unua staris apud la bordo de Irtiŝo, sekvis la Triunua (ruse Троицкая), Ĉielira (ruse Вознесенская; sur la ĉefa vojo), kaj Petro kaj Paŭlo (ruse Петропавловская; ĉe angulo), post kio la muro sin turnis suden kaj iris laŭlonge de Kurdjumka, kies bordon oni fortikigis per subakvigitaj trabaĵoj (ruse ряж); sekvis turo konstruita surloke de la Kozaka (ruse Казачья) sur la samnoma suprenvojo, poste la Permja (ruse Пермская), ankaŭ aperinta surloke de la malnova turo, post kio la muro venis al la konstruata tiutempe brika barilo ĉirkaŭ la Sofia-korto apud la Tobolska kremlo. Samjare estis barita per ligna muro la Bazara suprenvojo (ruse Базарный взвоз), kie aperis turo. Poste iris fortikaĵaj muroj de la Malgranda urbo (ruse Малый город). En 1688 krom la tera muro sur subakvigitaj trabaĵoj de Kurdjumka estis konstruita plia muro longa je 580 saĵenoj 1 arŝino kaj 3 verŝokoj (1 236 metroj). Sume la fortikaĵaj linioj etendiĝis je 1 307 saĵenoj 2 arŝinoj kaj 11,5 verŝokoj (2 784 metroj). La kruta bordo de Irtiŝo estis ne barita, sed fortigita por preventi terglitojn per ĉarpentaĵoj (ruse отруб) longaj je 1 278 metroj. La konstruadon plenumis lokanoj subestre de vojevodo A. P. Golovin. La tera muro estas detale desegnita je la mapo de Tobolsko fare de Semjon Remezov[19].

En 1701 okazis incendio, post kiu imperiestro Petro la 1-a ordonis "stratojn fari kaj desegni rektaj por ke du ĉaroj povus samtempe veturi libere". Oni ordonis transloki el la urbocentro la tataran kvartalon, konsideratan fonto de pluraj incendioj, sed tio ne okazis[18]. En 1709 oni ordonis al Semjon Remezov mezuri la malsupran antaŭurbon por konstruado de tera muro kun turoj kaj fosaĵo, pro kreskinta militdanĝero, sed la projekto ne estis realigita. En 1740 oni dezajnis grandan teran fortikaĵon anstataŭ la Tobolska kremlo, sed ankaŭ tio ne okazis. En 1743 oni nur rekonstruis kadukajn lignajn turojn de la ekstera tera muro. Ekde la mezo de la 18-a jarcento ĉiuj novaj fortikaĵoj en Siberio estis konstruataj nur el tero[20].

Meze de la 18-a jarcento en la supra antaŭurbo estis pluraj stratoj. De nordo al sudo etendiĝis: Voznesenskaja, Troickaja, Bureninskaja, Petropavlovskaja (transformiĝanta je Nikolskaja), Jarovaja (ĝi iris laŭ bordo de Irtiŝo). Transverse al ili iris: Sofijskaja, Zubĉaninova, Smetanina, Slobodinnaja, Jurova, Tutolmina, Barabirŝĉikova, Ŝĉemelina, Poduvalnaja, Ostroĵnaja, Pimenova, Kolomilceva, Uljana Remezova, Kobilanskaja, Zakorjukina, Daŝkova kaj aliaj. Malantaŭ la virina monaĥejo staris malliberejo, translokita de la bazarplaco. Laŭ bordo de Irtiŝo la supra antaŭurbo jam komence de la 18-a jarcento ne havis fortikaĵan muron. Ĝi restis ĉe orienta urbolimo, kie ĝi komenciĝis de la Ruĝa turo de la Sofia korto, iris malsupren laŭ bordo de raveno de Prjamskoj suprenvojo al la samnoma turo kaj poste denove iris supren, sekvis laŭ rando de la kabo sur kiu nun staras monumento al Jermak kaj serpentante inter domoj venis al la traveturebla Kozaka turo. Proksime situis pordego de la Malgrandkozaka suprenvojo (ruse Малоказачий взвоз) kaj enirejo al malgranda kvartalo malantaŭ la fortikaĵa muro. La muro finiĝis per turo rande de granda raveno, poste sekvis tera muro kun turoj[21].

La malsupra urboparto ne havis fortikaĵojn. Ĝia antaŭurbo, estiĝinta apud la monto, transiris riveron Kurdjumka kaj impetis suden, ĉar okcidente ĝin limigis Irtiŝo kaj oriente — Panin-monto. Ĝi etendiĝis je 1 214 metroj de ĝis Kaprina marĉo (ruse Козье болото). Stratoj etendiĝis laŭ bordoj de pluraj riveretoj. La ĉefaj stratoj estis: laŭ rivero Lugovaja — Zaĥrebetnaja (Transvertebra), Nemĉinova, Koĵevnikova, Arĥangelskaja; laŭ rivero Ĵelizinka — Tolbuzina, Berjozovskaja, Blagoveŝĉenskaja (Anunciacia), Panova, Beregovaja (Borda), Jurtovskaja (Jurta), Remezova, Bolŝaja Znamenskaja (Granda Oranta) (iris paralele al Irtiŝo kaj rivero Monastirka ĝis ponto trans Kurdjumka, post kiu ĝis la Bazara suprenvojo iris strato Moskovskaja (Moskva). Inter Irtiŝo kaj strato Znamenskaja ĉe enfluejo de Kurdjumka situis tatara-buĥara kvartalo, inter ĝi kaj la monaĥejo estis rusa kvartalo, ĉe Panin-monto estis teroj de la Sofia korto, kie Semjon Remezov aranĝis fabrikadon de brikoj, En la malsupra urboparto troviĝis ankaŭ Pulvora fabriko (ruse Зелейный двор) kaj Forĝista korto (ruse Кузнечный двор). Ĉe la monto, apud ponto trans Kurdjumka formiĝis komerca centro: ĉe la monto mem staris drinkejo, bierfarejo, manĝejo, negocistaj stokejoj, kontraŭ Dipatrina preĝejo (ruse Богородицкая церковь) situis merkato. Sur bordo de Irtiŝo staris salaj, grenaj, alkoholaj stokejoj. Norde de la ponto, ĉe enfluejo de Kurdjumka situis komerca banejo. Krom la Dipatrina preĝejo funkciis ankaŭ la Anunciacia kaj Ĉefanĝela[22].

Komence Tobolsko grave dependis de alportado de ĉiuj varoj fare de rusaj kaj aziaj negocistoj. El Azio venadis buĥaranoj, kiuj alportadis sklavojn, brutojn, ŝtofojn. Rusaj negocistoj alportadis vestojn kaj ŝuojn, ŝtalaĵojn, ujojn, ŝtofojn, laborilojn. Poiomete en la urbo aperis lokaj metiejoj, produktantaj ĉefe ledon, sed ankaŭ sapon, vestojn, metalaĵojn, lignaĵojn, kandelojn, argilaĵojn, juvelojn. Ekde la 1640-aj jaroj lokaj negocistoj komencis memstare alporti varojn el Rusio[23].

18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1708 laŭ ordono de imperiestro Petro la Granda estis establitaj 8 gubernioj, inkluzive de Siberia gubernio kies centro iĝis Tobolsko. La 8-an de oktobro 1712 al la urbo venis unua guberniestro Matvej Gagarin. Laŭ lia iniciato ĉirkaŭ 1716 estis ŝanĝita riverbuŝo de Tobolo per konstruado de kanalo, kiu venigis ĝian akvon al Irtiŝo 3 verstojn suden[24]. Tiutempe al Siberio venis ĉirkaŭ 9000 svedaj militkaptitoj, malliberigitaj dum la Granda Nordia Milito. Kapitano Curt Friedrich von Wreech malfermis en la urbo lernejon por svedaj kaj germanaj infanoj, kiuj multis ĉar ŝtatoficistoj kaj oficiroj kaptitaj en Baltio estis ekzilataj kun siaj familioj. Nombro de ĝiaj lernantoj kreskis de 10–15 ĝis 139 en 1721. Instruis senpage militkaptitaj oficiroj, kies nombro en Tobolsko superis mil, servistoj laboris kontraŭ manĝoj. Oni instruis legi, skribi, kalkuli, la germanan kaj latinan lingvojn, geografion, pentradon kaj la Biblion. La instruado okazis en la germana. Plejparto de la lernintoj loĝis ĉe la lernejo, kiun financis pagoj de bonhavaj gepatroj kaj monoferintoj el Moskvo kaj eksterlando. En la lernejo estis ankaŭ infanoj rusaj, ukrainaj kaj eĉ po unu mongolo kaj evenko. En 1721 estis subskribita la Traktato de Nystad, post kio svedaj militkaptitoj revenis hejmen kaj la lernejo estis fermita. Tamen revenis nur 600 militkaptitoj el 1000, ĉar multaj jam akiris tie familiojn kaj domojn. Samjare la Sankta Sinodo eldonis ordonon, kiu aprobis geedziĝojn inter la rusoj kaj svedoj[25].

Komence de la 18-a jarcento aperas la unuaj fabrikoj. En 1700 laŭ ordono de Petro la 1-a estis establita armilfabriko[26]. Laŭ ukazo de la Siberia prikazo de la 19-a de januaro 1700 en la urboj Tulo kaj Suzdalo, famaj pro siaj armilfabrikoj, estis dungitaj armilfaristoj, kiuj akompane de siberiaj forĝistoj setlis en la malsupra parto de Tobolsko kaj starigis apude siajn metiejojn kaj forĝejojn. Metiistoj el la du urboj setlis aparte, forĝistoj el Tulo formis kvartalon apud la Panin monteto (ruse Панин бугор), malantaŭ rivero Monastirka, kie poste formiĝis strato Kuzneĉnaja (ruse Кузнечная, do Forĝista). Post kelkaj jardekoj ili jam situis centre de la kreskinta malsupra urboparto. La armilfabriko ekfunkciis ne pli frue ol en decembro 1701, kiam la Kamenska fera fabriko, kiu devis provizi ĝin per fero, produktis la unuan metalon. En marto 1702 al Moskvo estis alportitaj la unuaj 6 fusiloj faritaj en Tobolsko. Sekvan jaron venis 208 fusiloj. La fabriko regule liveris fusilojn al siberiaj garnizonoj kaj la armeo, batalinta tiutempe en la Nordia milito. Ekde 1702 ĝi produktis ankaŭ spadojn, hakilojn kaj aliajn blankarmilojn[27]. Somere 1703 komenciĝis produktado de salpetro, kies kuŝejoj estis trovitaj de ukrainaj salpetristoj, laborintaj en Tobolsko ĝis 1706. Pri tio okupiĝis ankaŭ Semjon Remezov[28]. En 1762 la armilfabriko estis transdonita de artileria administracio al militadministracio kaj baldaŭ estis malfondita. Tamen la produktado de armiloj daŭris forme de ĉasfusiloj[29]. Origine oni planis ĉirkaŭigi la armilfabrikon per fosaĵo kaj termuro kun turoj "por ke fabrikaĵoj ne estis transirantaj al privataj manoj, speciale tiuj indiĝenaj". Sed lokaj aŭtoritatoj ŝovis ĝin iom pli al la urbocentro, detruinte tiucele parton de la tataro-buĥara kvartalo[22].

En 1736 en Tobolsko estis 3 105 kortoj, inkluzive de 928 tataraj. La urbo havis 30 stratojn kaj stratetojn kaj 23 000 loĝantojn[22]. En 1757 okazis granda incendio, detruinta 817 domojn. Surloke de brulintaj vendejoj kaj 24 jurtoj de la tatara kvartalo oni konstruis grandan lignan gastokorton, kiu ĉirkaŭis bazarplacon[30].

La 17-an de junio 1744 la Manufaktura kolegio permesis al tobolskaj negocistoj Jevsej, Anton kaj Ivan Medvedevoj establi paperfabrikon. Ili konstruigis ĝin ĉe la rivero Suklemo (ruse Суклема), alfluanto de Tobolo, 15 verstojn for de la urbo. Ĝi estis la unua kaj dum 15 jaroj la sola paperfabriko en Uralo kaj Siberio. Tiu ĉi negocistoj estis filoj de metiisto Varfolomej Medvedev, alsendita el Tulo en 1703 por labori en la kreota armilfabriko. Ili gajnis monon danke al komerco kun Ĉinio kaj plenumado de ŝtataj kontraktoj kaj ekde la 1740-aj profitis bonajn rilatojn kun guberniestro Aleksej Suĥarev, kiu aŭspiciis ilian komercon. La fabriko produktis 4 specojn de papero el 22 tiam fabrikataj en Rusio. Inter 19 rusiaj paperfabrikoj tiu tobolska okupis la 11-a lokon, produktante ĉirkaŭ 2% de la skriba papero en la lando[31]. En la fabriko laboris plejparte liberaj dungitoj; ĝi estis profita entrepreno. Post la morto de ĉiuj fratoj la fabriko transiris al heredantoj de Ivan kaj Jevsej (Anton ne havis idojn) kaj en 1778 heredantoj de Jevsej Medvedev vendis sian duonon de la entrepreno al tobolska negocisto de la 1-a rango Vasilij Korniljev (ruse Василий Корнильев). La 10-an de januaro 1763 li elaĉetis ankaŭ la duan duonon, paginte ŝuldojn de ĝiaj posedantoj. Laŭ informoj de loka historiisto Stepan Mamejev, fondinto de tiu ĉi negocista familio Jakov Grigorjeviĉ Korniljev devenis de teleutoj (rusoj nomis ilin "blankaj kalmukoj") kaj estis alportita al Tobolsko en la 16-a jarcento de rusa negocisto kiel sklavo. Fine de la 16-a jarcento li ricevis liberon kaj ekkomercis. Li starigis bonajn rilatojn kun la unua guberniestro Matvej Gagarin kaj administris liajn aferojn dum ties forestoj[32]. Jakov Korniljev mortis en 1739, lasinte al siaj idoj grandan heredaĵon, inkluzive kalmukajn sklavojn. En 1749 lia vidvino Anna ricevis permeson por sia filo Aleksej establi vitrofabrikon, kiu aperis en 1751 ĉe la rivero Aremzjanko (ruse Аремзянка), 24 verstojn for de la urbo. Samloke alia filo, Miĥail, establis vinfabrikon[33].

En januaro 1789 alia filo, Vasilij, establis en Tobolsko tipografion kun du presmaŝinoj, kiu funkciis ĝis 1796, kiam privataj tipografioj estis malpermesitaj. Ĝi eldonis ĉirkaŭ 12 000 ekzemplerojn de libroj kaj magazinoj. En 1791 aperis la unua en Siberio ŝtofa fabriko, kies posedanto estis ŝtatoficisto Miĥail Kutkin, post kelkaj jaroj translokita al apudurbo Podĉuvaŝo (ruse Подчуваши). Ĝi produktis ŝtofojn, kvastojn, kaptukojn, lentojn, brodaĵojn ktp. En 1793 negocisto Fjodor Kremlov (ruse Федор Кремлев) establis silkan fabrikon, kie laboris ĉefe liaj servutuloj kaj ekzilitoj subestre de ekzilita germano. Aŭtune 1797 la ekzilitoj estis forprenitaj al la simila ŝtata fabriko en Irkutsko kaj la entrepreno de Kremlov fermiĝis pro manko de fakuloj[34].

Tobolsko estis grava komerca centro kaj havis doganejojn, kiuj situis 50–100 verstojn for je ĉiuj akvaj kaj teraj vojoj: en Tjumena vojo — ĉe vilaĝo Lipovskij pogost (ruse Липовский погост) ĉe la rivero Tobolo; en la Tara vojo — ĉe la vilaĝo Aĝabskoje (ruse Аджабское); je malsupra fluo de Irtiŝo — en la vilaĝoj Samarovskij jam (ruse Самаровский ям) kaj Demjanskij jam (ruse Демьянский ям), en Nadcinskije jurti (ruse Надцинские юрты). En 1703–1708 en la supra urboparto estis konstruita duetaĝa gastokorto kun fermita korto, rondaj turoj kaj du travetureblaj pordegoj. Sed al ĝi kondukis unusola Prjamskoj suprenvojo (ruse Прямской взвоз), kiu estis tre kruta, do malfaciligis transportadon de kargoj. La gastokorto ofte malplenis, do fine de la 1750-aj jaroj en la malsupra urboparto, surloke de forbrulintaj tataraj kvartaloj oni konstruis alian gastokorton[35]. Krom la du gastokortoj funkciis 7 vendolokoj, specialiĝintaj pri viando, greno, ŝuoj, fiŝaĵo, galanterio, konservaĵoj, varoj importitaj el Eŭropa Rusio kaj eksterlando. Vendado okazis ĉiutage krom dimanĉoj kaj festotagoj, kiam oni rajtis vendi nur nutraĵojn. Vendistoj de ĉiu vendoloko elektis ĉefon (ruse альдерман, de angle alderman), kiu kontrolis plenumon de la reguloj[36].

Laboristoj venadis al la urbo ĉefe el la nordaj urboj kiel Velikij Ustjug, Solviĉegodsko, Solikamsko, Jarensko kaj iliaj distriktoj. Plejparte homoj venis al la urbo per akvovojo en majo, prezentis en policejo pasportojn kaj restis labori surloke aŭ sekvis orienten. Aŭtune ili revenis laŭ la sama vojo hejmen, sed grandparte restis en Siberio. Ekzemple en 1735 loka polico registris per pasportoj 1 549 alvenintojn kaj nur 488 revenintojn[35].

Fine de la 1780-aj jaroj en Tobolsko loĝis 13 279 homoj, la urbo okupis areon kun perimetro je 11,5 verstoj (12,27 km) — de nordo al sudo ĝi etendiĝis je 3 verstoj kaj 350 saĵenoj (3,95 km) kaj de oriento al okcidento je plej vasta loko je 2 verstoj kaj 450 saĵenoj (3,09 km). Norde la urbo estis ĉirkaŭita je remparo, do kreskis sole en la malsupra parto. Post transpasi la riverojn Monastirka (ruse Монастырка) kaj Knjaĵuĥa (ruse Княжуха) stratoj etendiĝis suden paralele al la bordo de Irtiŝo. En 1757 tien estis translokitaj tataroj, kiuj antaŭe loĝis inter la rivero Kurdjumka kaj la Oranta monaĥejo (ruse Знаменский монастырь)[37]. Pri tio delonge insistis ortodoksaj metropolitoj, timintaj ke islamanoj influos ortodoksajn lokanojn, sed laikaj aŭtoritatoj ĉiam kontraŭis tion, ne dezirante ĝeni la tatarojn. En 1757 incendio detruis tatarjn kvartalojn, do oni setlis ilin je nova loko. Tamen baldaŭ ĉiuj limigoj pri loĝado de islamanoj estis nuligitaj[38].

Incendioj estis grava problemo, ĉar ili okazis ofte kaj foje komplete detruadis la urbon, plejparte lignan. Grandaj incendioj okazis en 1643, 1659, 1677, 1678, 1680, 1686, 1701, 1757, 1788. En 1788 preskaŭ ĉiuj urbanoj senhejmiĝis kaj devis fosi kavernojn en la Panin-monteto aŭ forlasi la urbon. Plej ofte incendiojn kaŭzis lignaj fornotuboj, nur ŝmiritaj per argilo. Foje la kaŭzo estis fulmo kaj lokanoj kredis ke tiajn incendiojn necesas estingi per lakto aŭ kvaso. Aŭtoritatoj penis preventi la plagon, do ekde majo ĝis septembro oni ofte sigelis la fornojn en la domoj kaj banejoj kaj ordonis konstrui fornojn por kuirado en legomejoj, for de la konstruaĵoj. Rompintoj estis punataj per monpunoj kaj vergado, sed tamen abundis[39].

Alia grava problemo estis inundoj, kiuj ofte trafis la malsupran urboparton. Grandaj inundoj okazis en 1690, 1736, 1749, 1750, 1762, 1761, 1794. En la supra parto inverse akvo mankis kaj necesis fosi profundegajn puton je 50 ĝis 100 metroj. En 1723 en la Sofia ĉefepiskopa korto oni fosis puton pli ol 100 metrojn profundan, kies vinĉon turnis urso. La riveron eblis atingi nur per du vojoj — la malvasta kaj ne pavimita Kazaĉij suprenvojo (ruse Казачий взвоз) kaj la vasta, pavimita per ligno, sed ege kruta Prjamskoj suprenvojo (ruse Прямской взвоз)[40].

Abundis drinkejoj (pli ol 30 komence de la 18-a jarcento), kiuj ofte havis amuzajn nomojn: ĉe gardejo en la Moskva landvojo staris "Deskuu la piedojn" (ruse Отряхни ноги), sekvis situintaj en Sretenska paroĥo "Malseka" (ruse Мокрый), "Subfosu" (ruse Подкопай), "Rapidpensulo" (ruse Скородум), "Butirki" (ruse Бутырки), en la urbocentro staris "Gaja" (ruse Веселый), sur strato Blagoveŝĉenskaja (nun strato Mira) funkciis "Etherbeto" (ruse Малотравка), ĉe la Prjamskoj suprenvojo estis "Striĵov" (ruse Стрижев), ĉe piedo de la Panin-monteto sur la maldekstra bordo de la rivero Kurdjumka estis "Kokuj" (ruse Кокуй), ĉe la Kazaĉij suprenvojo en la supra urboparto estis "Petrovskij" (ruse Петровский), proksime al la gastokorto situis "Lena" (ruse Лена), centre de la kremlo funkciis "Kremla drinkejo" (ruse Кремлев кабак)[41].

Je la 10-a vespere horloĝo ĉe la Savinta turo (ruse Спасская башня) de la kremlo batis, sur la Troickij kabo (ruse Троицкий мыс) pafis signalkanono (ruse вестовая пушка), post kio la pordegoj fermiĝis, la stratoj estis blokataj per obstakloj kaj pordegoj, kaj ekdeĵoris ĉevalaj patroloj. Ĉiuhore apud deĵorejoj fine de ĉiu strato aŭdiĝis sonoj de lignaj knariloj (ruse трещётка). Unu horon antaŭ sunleviĝo la kanono pafis denove, aŭdiĝis taburado, la pordegoj malfermiĝis kaj la deĵorantoj revenis hejmen[42].

En oktobro 1773 la urbo sin preparis al defendo kontraŭ proksimiĝanta armeo de Emeljan Pugaĉov, konsistanta el ribelintaj kamparanoj kaj indiĝenoj. Estis malkovritaj komplotoj inter ekzilitoj kaj punlaboristoj. Laŭ ordono de guberniestro Denis Ĉiĉerin estis enkondukita nokta elirmalpermeso, ĉiuj pafiloj estis registritaj, kanonoj kaj fortikaĵoj riparitaj, poŝtaj sendaĵoj cenzuritaj, kolektado de impostoj haltigita. Post ĉirkaŭiri Jekaterinburgon, la 8-an de februaro 1774 taĉmentoj de Pugaĉov ekmarŝis laŭ la Tjumena vojo kaj samtempe el Isetska provinco aliaj trupoj eniris Jalutorovskan distrikton. En Tobolsko estis urĝe kreitaj kelkaj taĉmentoj por kontraŭstari la ribelulojn, parto el ili estis senditaj al Turinsko, Tjumeno kaj Krasnoslobodsko[43].

En 1782 Siberio estis dividita je Tobolska kaj Tomska ĉefgubernioj, malfonditaj en 1796. Tiutempe apud la Kremlo estis konstruita la Domo de ĉefguberniestro[44].

En 1701–1702 en la kremlo, apud la Triunua preĝejo, malfermiĝis la unua lernejo, kie instruis du fratoj el Tomsko — Grigorij kaj Vasilij Brovkin, el kiuj la unua estis eksigita sacerdoto. Printempe 1702 tie estis 96 lernantoj, kiuj lernis skribi kaj legi, la latinan lingvon, poste ankaŭ aritmetikon, geometrion, konstruadon de fortikaĵoj kaj artilerion. En 1703 ĉe la ĉefpastra domo estis establita spirita lernejo por infanoj de sacerdotoj, en 1743 transformita je spirita seminario. En 1716 Petro la 1-a sendis al Tobolsko lernintojn de la Moskva navigacia lernejo Mikita Pileckij kaj Jakim Ladojnikov por malfermi cifiran lernejon (ruse цифирная школа). Verŝajne ili establis ĝin baldaŭ post alveno. Post 1732 ĝi estis transformita je garnizona lernejo, kie oni lernis metiojn, militajn aferojn kaj alfabeton. En la 1750-aj jaroj estis malfermita geodezia lernejo. En 1761–1763 laŭ iniciato de guberniestro Fjodor Sojmonov estis kreita lernejo de la tatara lingvo, kie oni instruis interpretistojn de la tatara, uzbeka kaj kalmuka lingvoj. En 1789 estis malfermita la Ĉefa Popola Lernejo (ruse Главное народное училище), en 1810 transformita je gimnazio[45].

Fine de la 1780-aj — komence de la 1790-aj jaroj aperis la unua profesia laika teatro, kies spektakloj okazis en la domo de ĉefguberniestro Aleksandr Alabjev, kaj ekde 1794 en speciala teatrejo, konstruita en la malsupra urboparto apud la Prjamskoj suprenvojo. En 1800 la teatro havis 16 aktorojn kaj orkestron el 9 muzikistoj. Germana dramisto August von Kotzebue, ekzilita al Tobolsko, rememoris ke en 1800 la orkestro estis "nepriskribeble aĉa" kaj ĉiuj aktoroj estis el ekzilitoj[46].

En 1789–1791 en la tipografio de Korniljev estis eldonata la unua loka revuo "Irtiŝo transformiĝanta je Hipokreno" (ruse Иртыш, превращающийся в Иппокрену), iniciita, redaktita kaj plejparte plenigita de Pankratij Sumarokov, ekzilita parenco de fama verkisto Aleksandr Sumarokov[46].

De la 19-a aŭ 20-a de decembro 1790 ĝis la 30-a de julio 1791 en Tobolsko loĝis verkisto Aleksandr Radiŝĉev, ekzilita al la Ilimska fortikaĵo. Li loĝis en la domo de subleŭtenanto S. I. Tjukin ĉe angulo de nuntempaj stratoj Lenin kaj Kirov en la malsupra urboparto. Lin akompanis 8 servistoj, al kiuj la 2-an de marto aliĝis Elizaveta Rubanovskaja, fratino de lia mortinta edzino, veninta kun liaj gefiloj Ekaterina kaj Pavel. Ekde tiam ili vivis kune kadre de neregistrita geedzeco[47]. Revenante el la ekzilo la 1-an de aprilo 1797 Radiŝĉev denove haltis en Tobolsko, kie mortis malsaniĝinta pro malvarmumo Elizaveta Rubanovskaja. Sepultinte ŝin, la 22-an de aprilo li forlasas la urbon[48].

En 1792 al Tobolsko revenis Pjotr Slovcov, filo de sacerdoto, fininta la spiritan seminarion en tiu ĉi urbo kaj poste la seminarion de Aleksandro Nevskij en Sankt-Peterburgo. Li estis proksima al Miĥail Speranskij, spertis influon de ideoj de la francaj kleristoj kaj Aleksandr Radiŝĉev. En Tobolsko li iĝis instruisto de filozofio kaj elokvento en la spirita seminario, kaj baldaŭ akiris famon de liberpensulo, adoranto de Voltaire. La 21-an de aprilo 1793 kaze de surtroniĝo de Katerina la 2-a li ekparolis dum edifo pri senco de vera patriotismo, kiu devas baziĝi sur amo al la popolo kaj klereco kaj kontraŭi ĉian perforton. Malgraŭ admonoj de lokaj aŭtoritatoj la 10-an de novembro li denove ekparolis dum edifo pri socia malegaleco kaj maljusteco, despotismo ktp. Laŭ ordono de la imperiestrino Slovcov estis arestita kaj malliberigita en la Valaama monaĥejo[49].

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1838 la Siberia landvojo estis korektita tiel, ke de Jekaterinburgo ĝi iris rekte al Tjumeno, Jalutorovsko kaj Iŝimo, evitinte Tobolskon. En 1804 estis establita Tomska gubernio, do Tobolska gubernio okupis nur Okcidentan Siberion. En 1839 rezidejo de ĝeneralo-guberniestro estis translokita de Tobolsko al Omsko, kiu iĝis ĉefurbo de Okcidenta Siberio. Foriro de granda parto de institucioj sekvigis perdon de grava parto de pagipova loĝantaro[50].

Citaĵo
 Чудный этот 1839-й год. Отсюда тогда погнало народ нарядный как помелом в Омск. Все поскакали, все поехали, как будто господь выгнал их веревкою... В Тобольске стало просторно и тихо... Белки скакали по городским скверам, лягушки квакали по улицам, птицы влетали в горницы.   Mirinda estis tiu ĉi jaro 1839. De ĉi tie tiam oni pelis imponajn homojn kvazaŭ per balailo al Omsko. Ĉiuj ekrajdis, ĉiuj ekveturis, kvazaŭ Sinjoro elpelis ilin per ŝnuro... En Tobolsko iĝis vaste kaj kviete... Sciuroj saltis laŭ urbaj skvaroj, ranoj kvakis laŭ stratoj, birdoj enflugis ĉambrojn en supraj etaĝoj. 
— Natalia Fonvizina, Letero al Stepan Znamenskij[50]

Tobolsko rapide perdis gravecon ne nur administran, sed ankaŭ ekonomian. En la 1850-aj jaroj la plej enloĝata urbo iĝis Irkutsko dum Tobolsko glitis al la dua loko laŭ loĝantaro kaj al la sesa laŭ nombro de komercaj entreprenoj. Dum la tuta 19-a jarcento nombro de loĝantoj kreskis nur je 4–5 mil homoj[51].

Meze de la 19-a jarcento degenero de Tobolsko estis jam tiom evidenta, ke ĝin konstatis pluraj publikaĵoj. Ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin, vizitinta ĝin en 1863, indignis: «Ja volas la malsalubriga, inundita kaj malriĉiĝinta Tobolsko deteni la statuson de la gubernia ĉefurbo, dum la natura centro de la gubernia regado estas la centra Tjumeno[52] Li esprimis sian pozicion klare kaj definitive:

Citaĵo
 Тобольск теперь неудобен для быстро развивающейся и богатеющей Тобольской губернии. Ни об одном губернском городе в целом государстве нельзя сказать так метко и вполне справедливо, как о нем: «он отжил свое время»!   Tobolsko estas nun ĝena por la rapide evoluiĝanta kaj riĉiĝanta Tobolska gubernio. Pri neniu gubernia urbo en la tuta ŝtato eblas diri tiel trafe kaj tute juste kiel pri ĝi: “ĝi elvivis sian tempon”! 
— Ippolit Zavaliŝin, Laŭ siberiaj vojoj [1863][53]

Industriaj entreprenoj kreskis en sudaj regionoj (Tjumeno, Iŝimo ktp) dum ekspluatado de naturaj resursoj ĉiam pli ŝoviĝis norden, kie formiĝis grandaj fiŝkaptaj firmaoj. Aŭtune oni dungis en Tobolsko, Tjumeno kaj Turinsko laboristojn por sekva sezono kaj pagis al ili 50% ĝis 70% de la estonta salajro. Labortempo estis difinata proksimume, lige al veteraj kondiĉoj kaj nombro de kapteblaj fiŝoj. En Tobolsko dungitoj ofte estis loĝantoj de la marĝenula sud-okcidenta urboparto Otrjasiĥa (ruse Отрясиха, do Deskuejo). La unuan duonon de majo laboristoj estis preparantaj en Tobolsko ŝipojn kaj ekipaĵojn, post kio ekveturis norden. La foriron antaŭis granda diboĉo, dum kiu ili morte ebriiĝis, do por ne perdi la laboristojn negocistoj-dungintoj foje anticipe metis ilin en policejojn aŭ sur barĝon, kondukatan al la mezo de Irtiŝo. Sekvis laborsezono, kiu kutime daŭris ĝis komenco de septembro. Dum tiu tempo la laboristoj laboris sen ripoztagoj, foje ankaŭ nokte, kaptante fiŝojn per retoj kaj pritraktante ilin. Ili loĝis en lignaj ŝirmejoj, konstruitaj el nuraj tabuloj, sen planko kaj tegmento, dormis surtere aŭ sur tabullitoj kovritaj je propraj vestoj, fojno aŭ boacaj feloj. En apudaj ŝedoj ili sentripigis kaj salis la kaptitajn fiŝojn. Aŭtune la laboristoj portis ĉiujn ekipaĵojn kaj fiŝaĵojn sur la ŝipojn kaj trenis ilin ĝis granda trafluejo, kie ilin transprenis vaporŝipoj. Post du-tri semajnoj ili revenis al Tobolsko, ricevis restaĵon de la salajro (kutime po 10-20 rublojn) kaj plej ofte dungiĝis por sekva sezono por travivi senprofitan vintron. En same dependa situacio troviĝis indiĝenoj, kiuj kaptis fiŝojn uzante ekipaĵojn de negocistoj, post kio tiuj forprenis la tutan kaptaĵon, kies duono estis pago pro la luado de la ekipaĵoj kaj alia duono kovris kostojn de varoj, aĉetitaj kredite inter la fiŝkaptaj sezonoj[54].

En 1860 ekcirkulas vaporŝipoj inter Tobolsko kaj Berjozovo[55].

En 1803 aperis projekto pri establo de universitato kaj mecenato Pavel Demidov eĉ oferis tiucele 50 000 rublojn, sed ĝi fiaskis, mono estis parte uzita por la Tobolska vira gimnazio, kiu estis malfermita en 1810 surbaze de la ĉefa popola lernejo kaj pli ol 50 jarojn estis la sola tiunivela lernejo en Okcidenta Siberio[55].

En la gimnazio tiutempe estrata de Ivan Mendelejev, patro de la fama kemiisto, lernis interalie fama poeto Pjotr Jerŝov. Somere 1836 post fini la filozofa-juran fakultaton de la Sankt-Peterburga universitato li revenis al Tobolsko, kie eklaboris kiel instruisto en la gimnazio. Unue li instruis la latinan lingvon, sed poste — la rusan kaj literaturon. Li mortis en Tobolsko la 18-an de aŭgusto 1869 post longa malsano, soleca kaj malriĉa (post la morto oni trovis en lia domo nur kvinkopekan moneron)[56].

En la sama gimnazio en 1841–1849 lernis Dmitrij Mendelejev, reveninta al la urbo en 1899 kiel estro de scienca ekspedicio sendita al Uralo, kaj gastinta unu semajnon en Tobolsko[57]. La 16-an de decembro 1899 li estis omaĝita per titolo de honora civitano de Tobolsko[58].

En 1852 estis establita ina paroĥa lernejo, en 1854 transformita je la la Mariinskaja ina lernejo; en 1854 la kantonista lernejo estis transformita je militlernejo. La 20-an de novembro 1860 estis malfermita dimanĉa lernejo por plenkreskuloj, kie senpage kaj propravole laboris lokaj instruistoj. En 1876 ekfunkciis metiista lernejo, en 1900 reorganizita je la agrikultura. En 1878 malfermiĝis veterinara-sukurista (ruse ветеринарно-фельдшерская) kaj akuŝista (ruse повивальная) lernejoj. En 1883 ekfunkciis marista lernejo (ruse мореходный класс)[58].

Komence de 1828 al Tobolsko venis ekzilita komponisto Aleksandr Alabjev, filo de eksa ĉefguberniestro Aleksandr Alabjev. Li kreis orkestron el tri korusoj kaj 100 muzikistoj, verkis plurajn muzikaĵojn. Pjotr Slovcov nomis lin "tobolska Rossini". Slovcov mem estis liberigita post surtroniĝo de Paŭlo la 1-a, sed en 1808 akuzita pri korupto kaj ekzilita al Tobolsko, kie li eklaboris en kancelario de ĉefguberniestro. En 1829 li emeritiĝis kaj plu loĝis en Tobolsko, koncentriĝinte je scienca laboro. En 1839 aperis la unua parto de "Historia pririgardado de Siberio" (ruse Историческое обозрение Сибири). La 26-an de marto 1843 Pjotr Slovcov mortis, la dua parto de lia ĉefa studaĵo aperis postmorte[59].

En 1833 al Tobolsko venis la unua el 14 decembristoj, kiuj pasigis ekzilon en Tobolska gubernio. Sekvis pluraj aliaj: 1833-1839 — Nikolaj Ĉiĵov, ekde 1838 — Miĥail Fonvizin, al kiu aliĝis lia edzino Natalia, en 1839 venis Semjon Krasnokutskij kaj Aleksandr Barjatinskij, en 1840 — fratoj Bobriŝĉev-Puŝkin kaj Vladimir Steinheil, en 1841 — Pjotr Svistunov kaj Ivan Annenkov (lin akompanis edzino Praskovja), en 1843 — Stepan Semjonov, en 1845 — Ferdinand Wolf kaj Aleksandr Miĥajloviĉ Muravjov, en 1846 — Wilhelm Küchelbecker, en 1851 — Flegont Baŝmakov. Ilia korespondado estis cenzurata, ili ne rajtis portreti sin, iliaj infanoj ne havis familinomojn de la gepatroj. La plej bonajn domojn havis Aleksandr Miĥajloviĉ Muravjov, Pjotr Svistunov kaj geedzoj Fonvizin, kiuj estis riĉaj, ofte aranĝis publikajn akceptojn kaj festenojn. Muravjov formis teatran grupon kaj aranĝis en sia domo spektaklojn. En la domo de Fonvizin oni ofte diskutis pri teologio kaj filozofio. Dume Aleksandr Barjatinskij, Wilhelm Küchelbecker, Flegont Baŝmakov kaj Semjon Krasnokutskij estis tre malriĉaj. Wolf aktive praktikis kiel kuracisto, uzante pagojn de riĉaj pacientoj por helpi al tiuj malriĉaj kaj aĉeti kuracilojn. Ankaŭ Pavel Bobriŝĉev-Puŝkin senpage kuracis malriĉulojn. La decembristoj aŭspiciis tobolskan pentriston Miĥail Znamenskij. Pjotr Jerŝov siavice prizorgis la morte malsanan kaj duonblindan Wilhelm Küchelbecker, legante al li librojn. En Tobolsko mortis sep decembristoj: Stepan Semjonov, Aleksandr Barjatinskij, Semjon Krasnokutskij, Wilhelm Küchelbecker, Aleksandr Muravjov, Ferdinand Wolf kaj Flegont Baŝmakov. Ili estis sepultitaj en la tombejo Zavalnoje[60].

En januaro 1850 al la Tobolska prizono venis katenitaj membroj de la Petraŝevskij-rondo: Miĥail Petraŝevskij, Sergej Durov, Fjodor Dostojevskij, Ivan Jastrzębski, Nikolaj Speŝnev, Nikolaj Grigorjev, Fjodor Lvov, Felix Emmanuel Toll[61].

La 31-an de decembro 1861 al la sama prizono venis Miĥail Larionoviĉ Miĥajlov. Li iĝis plej populara persono de la urbo, akceptinta vizitojn de almenaŭ 37 gastoj el loka elito. Ofte venis kaleŝoj, kiuj transportis lin al bankedoj, tagmanĝoj kaj vespermanĝoj dum kiuj li konversaciis kun lokaj elituloj kaj intelektuloj[62]. Lia ĉelo estis ĉiam malfermita, nur foje la arestitoj mem fermis ĝin de interne per hoketo. La 27-an de januaro 1862 li forlasis la urbon post solena tagmanĝo ĉe loka kolonelo, kiun ĉeestis pluraj elituloj. Oni permesis al li ne marŝi piede kun sia grupo, sed veturi en kaleŝo, sen katenoj kaj en propraj vestoj. Laŭdire oni disbatis liajn katenojn, kiujn poste oni vidis surtable ĉe vic-guberniestro Sokolov kun alkroĉita tabuleto sur kiu estis skribite: "Al aŭspicianto de subprematoj de Miĥajlov". Dum adiaŭo oni hurais, drinkis ĉampanon kaj eksterurbe la kaleŝon haltigis la vic-guberniestro por persone adiaŭi la politikan krimulon kaj enmanigi al li donacon[63]. Pri tiuj rompoj de la mallibereja reĝimo en oktobro 1862 denuncis al la 3-a fako loka ĝendarmo Lanskij. La informoj atingis la imperiestron Aleksandron la 2-an kaj en marto 1863 komenciĝis enketado[64], kiu daŭris preskaŭ unu jaron dum rilata korespondado okazis ĝis 1867[65]. Respektivaj altranguloj estis punitaj[66].

La 5-an de junio 1864 al la Tobolska prizono venis verkisto kaj revoluciulo Nikolaj Ĉerniŝevskij[67]. Lokaj aŭtoritatoj estis grave timigitaj de la komisiono, enketinta "Miĥajlov-tagojn" en Tobolsko, do penis laŭeble plej rapide seniĝi je la fama arestito. La 13-an de junio Ĉerniŝevskij estis sendita al Jakutsko[68]. En 1881 laŭvoje al ekzilo en la prizono haltis la ekzilita verkisto Vladimir Korolenko[69].

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1905 la urbo havis 25 mil loĝantojn[70].

Dum la Rusa revolucio de 1905 en la urbo okazis certaj protestoj. La 15-an de oktobro komenciĝis striko de lernantoj de la Tobolska spirita seminario, kiuj ne venis al noktopreĝo kaj prezentis siajn postulojn. La 20-an de oktobro ĝi estis fermita kaj ĉiuj strikantoj eksigitaj — la fermo daŭris tri monatojn. La 20-an de oktobro okazis manifestacio, kiun partoprenis 2 000 homoj, venintaj al la Jermak-ĝardeno kaj marŝintaj de tie al la domo de guberniestro kantante Marseljezon. Ili postulis liberigon de la politikaj malliberuloj el la Tobolska prizono kaj post ricevi promeson de la guberniestro peti pri tio la ĉefurban administracion, la homamaso marŝis al la tombejo Zavalnoje, kie okazis revoluciaj paroladoj. Komence de novembro formiĝis du grupoj, kiujn oni nomis partioj: "Unio de Civila Libereco" (ruse Союз гражданской свободы) kaj "Partio de Centro" (ruse Партия центра ankaŭ nomata "Aŭroro", do ruse Заря). Al la unua aliĝis liberaluloj, strebintaj renovigi la vivon surbaze de la cara manifesto, afiŝita la 17-an de oktobro. La dua grupo celis konservi la aktualan reĝimon kaj preventi disvastiĝon de la revolucia humoro. Ĝis decembro okazis pluraj kunvenoj kaj manifestacioj[71].

La 22-an de oktobro 1905 al Tobolsko venis manifesto pri amnestio de la politikaj malliberuloj. Sed ĝi koncernis nur ok prizonulojn, el kiuj nur kvar estis liberigendaj dum la aliaj nur ricevis duonigon de la punlabora tempo. Sekvan tagon oni deklaris la manifeston al la prizonuloj, sed la amnestiitoj rifuzis forpasi la malliberejon sen la aliaj kvar kamaradoj kaj alvokis ĉiujn al striko. La 24-an de oktobro la malliberuloj demetis la katenojn kaj malkaŝe ignoris la reĝimon dum soldatoj-gardistoj simpatiis al ili. Multaj malliberuloj havis tranĉilojn kaj iuj eĉ pafilojn[72]. La guberniestro akompane de du soldataj rotoj venis al la prizono, kie la malliberuloj postulis plibonigon de vivkondiĉoj kaj forigon de la katenoj; li akceptis ĉion krom la lasta postulo, kiu tamen jam estis plenumita sen ajna permeso. La 25-an de oktobro kvar liberigitaj prizonuloj eliris la prizonon kaj estis varme akceptitaj de la urbanoj. Tamen la restintaj prezentis pliajn postulojn, minacante per ribelo[73]. La 14-an de decembro la politikaj malliberuloj postulis venigi al ili sacerdoton kaj igis lin plenumi diservon omaĝe al la decembristoj; ekde tiu tago ili rifuzis labori[74]. La 31-an de decembro (laŭ aliaj informoj la 23-an de decembro)[75] en Tobolsko estis deklarita militstato[76]. En januaro 1906 venis du soldataj rotoj el Tjumeno, kun kies subteno oni restarigis la ordon en la prizono. La malliberuloj estis denove katenitaj, posedantoj de armiloj estis vergitaj[77]. Tumultoj okazis en la prizono ankaŭ en 1907, sed estis subpremitaj, responde al kio teroristo de la Socialista Revolucia Partio mortigis surstrate prizonestron[78].

La 19-an de julio 1914 venis informoj pri la komenco de la Unua mondmilito. Sekvan tagon komenciĝis mobilizado kaj la 24-an de julio en Tobolska gubernio estis deklarita reĝimo de ekstrema gardado (ruse режим чрезвычайной охраны). La militdeklaron akompanis amasa entuziasmo, kiu esprimiĝis je monkolektado, rekrutiĝo de volontuloj, patriotismaj spektakloj en la teatro ktp. La 17-an de aŭgusto sur Panin-monto aviadisto Sedov prezentis flugon de aeroplano. Tamen riĉuloj ofte subaĉetis armeajn funkciulojn tiel ke iliaj filoj ne estis rekrutitaj aŭ restis en ariergardo, ofte en Tobolsko aŭ Tjumeno. Somere 1916 el Peterburgo venis speciala komisiono kiu laboris dum unu monato kaj punis certajn kulpulojn[79].

En 1915–1916 en la urbo troviĝis 8 000 militkaptitoj kaj ĉirkaŭ 1 000 translokitaj personoj (germanaj kaj aŭstriaj civitanoj el diversaj regionoj). Estis malkovritaj pluraj ŝteloj kaj friponaĵoj rilate la provizadon de la militkaptitoj[80]. Nutraĵoj iĝis ĉiam pli kostaj, interalie danke al akaparado fare de lokaj negocistoj. Por altigi patriotisman etoson somere 1916 estis aranĝita sanktigo de metropolito Johano Maksimoviĉ, okaze de kio estis aranĝita plurtaga pompa ceremonio[81].

La 2-an de marto 1917 al la urbo venis telegramo, informinta ke en Petrogrado estas establita plenuma komitato de la Ŝtata Dumao, kiu funkcios kiel provizora registaro. Sekvan tagon okazis urĝa kunsido de la urba dumao, kiu bonvenigis la decidon. La 5-an de marto per cirkulara depeŝo de princo Lvov estis eksigita guberniestro kaj lian oficon okupis urbestro Miĥail Pepelajev (ruse Михаил Пепеляев). Estis establita la Komitato de Socia Kvieto (ruse Комитет общественного спокойствия) subestre de advokato Vasilij Pignatti. La 10-an de marto la provizora registaro nomumis kiel registaran komisaron Aleksej Suĥanov, deputiton de la Ŝtata Dumao, kaj la 13-an de marto kiel gubernia komisaro estis nomumita Vasilij Pignatti. Konsilio de popolaj kaj soldataj deputitoj funkciis paralele kaj subtenis la provizoran registaron, konsistante ĉefe el menŝevikoj kaj socialistoj-revoluciuloj. Polico estis alinomita je popola milico. Ŝtataj institucioj plu funkciis[82].

En aŭgusto 1917 al Tobolsko venis la eksa caro Nikolaj Romanov kun sia familio kaj servistaro. Post atingi Tjumenon per fervojo, maskitaj kiel misio de la Japana Ruĝa Kruco, ili navigaciis al Tobolsko en vaporŝipo "Rus" (ruse Русь) kaj enloĝiĝis en la Domo de Libereco, kiel nomiĝis la eksa rezidejo de guberniestro, situanta en la malsupra urboparto. Ilin gardis speciala taĉmento, konsistinta el kavaliroj de la Kruco de Sankta Georgo, premiitaj pro heroaĵoj dum la Unua mondmilito. Komisaro de la taĉmento estis Vasilij Pankratov, revoluciulo, iam ekzilita pro sia agado. La eksa caro fartis bone kaj pasigis tempon, segante ŝtipojn kaj ludante kun siaj infanoj. La familio frekventis la apudan Bonaŭguran preĝejon. Tobolska episkopo Hermogen estis amiko de la cara familio kaj aktive subtenis ĝin. Dume estis malkovrita komploto celinta fuĝon de la cara familio. Laŭ unu varianto oni planis sendi ĝin en vaporŝipo al la enfluejo de la Oba golfo, kie ilin akceptus la angla krozŝipo Mercury. Laŭ alia varianto oni devis transporti la Romanovojn ĝis Supra Irtiŝio, kie ilin akceptus kozakaj taĉmentoj kaj akompanus eksterlanden. La Urala provinca konsilio de popolaj deputitoj eksciis pri tio kaj en marto 1918 petis la centran registaron sendi la ekzilitojn al Jekaterinburgo. Sen atendi respondon, oni sendis al Tobolsko taĉmenton subestre de Pavel Ĥoĥrjakov, Aleksandr Avdejev kaj Semjon Zaslavskij. La 26-an de marto 1918 al Tobolsko venis ruĝgvardeanoj el Omsko subestre de Avraamij Demjanov, kiu havis mandaton de ekstrema komisaro de Tobolska gubernio kaj taskon enketi la komploton. Post kelkaj tagoj venis ruĝagvardea taĉmento el Tjumeno. La 11-a de marto[jul.]/ 24-a de marto 1918[greg.] la konsilio elektis prezidion subestre de Georgij Disler kaj la 14-a de marto[jul.]/ 27-a de marto 1918[greg.] plenuman komitaton subestre de Pavel Ĥoĥrjakov. La konsilio sidis en la Mariinska ina gimnazio. Tiutempe el Moskvo venis speciala komisiito de VCIK Vasilij Jakovlev (pseŭdonimo de Konstantin Mjaĉin), kiu nokte de la 25-a al la 26-a de aprilo transportas la Romanovojn al Tjumeno por poste sendi al Omsko kaj de tie tra Ĉelabinsko kaj Samaro al Moskvo. La Urala Konsilio sukcesis ŝanĝi la itineron kaj venigi la ekzilitojn al Jekaterinburgo, kie nokte de la 16-a al la 17-a de julio ili estis ekzekutitaj[83].

La 5-an de aprilo 1918 la gubernia konferenco de sovetoj decidis transloki la ĉefurbon de Tobolsko al Tjumeno kaj alinomi la gubernion je Tjumena gubernio[84].

La 25-an de majo komenciĝis la ribelo de la Ĉeĥoslovaka Legio, kies trupoj rapide marŝis okcidenten. La 11-an de junio bolŝevikoj forlasis la urbon, kiun ekregis la Komitato de Socia Sekureco. Nokte al la 19-a de junio en la Tobolska haveno aperis avangarda trupo de la Ĉeĥoslovaka Legio subestre de kapitano Nikolaj Kazagrandi. Revenis guberniestro Pignatti, estis restarigitaj malnovaj institucioj. Somere 1918 la povon transprenis la Provizora Siberia registaro subestre de Pjotr Vologodskij[85].

Ruĝarmeanoj ne sukcesintaj fuĝi ĝustatempe estis kaptitaj, vergitaj, turmentitaj kaj metitaj en la prizonon[86]. En oktobro en la prizono estis jam pli ol 1000 malliberuloj, inter kiuj multis ankaŭ ruĝarmeanoj. La 18-an de oktobro eksplodis ribelo. Malliberuloj senarmigis gardistojn kaj malfermis la ĉelojn. Se ŝlosiloj ne troveblis tuj, ili prenis lignajn benkojn sur kiuj sidiĝis po tri homoj kaj ramis la pordojn ĝis tiuj malfermiĝis[87]. Tamen gardistoj sciigis per telefono pri la ribelo kaj venintaj taĉmentoj malebligis al la ribelintoj eliri eksteren tra pordegoj kaj fendoj kreitaj en la muroj[88]. Sekvan tagon taĉmentoj eniris la prizonon kaj ĝis la 8-a matene la ribelo estis subpremita. Fuĝis nur tri partoprenintoj, du el kiuj estis baldaŭ kaptitaj kaj mortpafitaj. Sume pereis 57, estis vunditaj 20 kaj malaperis 47 ribelintoj el 1 044[89]. Unu gardisto estis murdita, kelkaj vunditaj. Laŭ aliaj datumoj oni mortpafis pli ol 100 ribelulojn, multaj estis mortpafitaj jam post esti kaptitaj. Milittribunalo juĝis 33 ribelulojn, el kiuj 32 estis konsideritaj ne juĝeblaj, ĉar la juĝo traktis tion kiel ne ribelon, sed fuĝoprovon, kio estis ekster ĝia kompetenco. Ripeta juĝo absolvis ĉiujn[90].

Nokte al la 18-a de novembro sekve de puĉo la potencon en la regiono transprenis admiralo Aleksandr Kolĉak, sed malgraŭ ĉiuj klopodj la Blanka Armeo malsukcesis defendi la fronton kaj en aŭgusto komenciĝis bataloj inter Tjumeno kaj Tobolsko. La 25-an de aŭgusto 1919 vaporŝipo "Irtiŝo", antaŭ tri tagoj fuĝinta al la Ruĝa Armeo, gajnis batalon kontraŭ du aliaj tobolskaj ŝipoj — "Aleksandr Nevskij" kaj "Tjumeno". La 25-an de aŭgusto Kolĉak-armeo komencis evakuadon de Tobolsko kaj la 3-an de septembro 1919 divizio de kolonelo Anton Bordziłowski forlasis la urbon kaj Tobolskon eniris la 454-a regimento de la 51-a pafista divizio. La 27-an de septembro armeo de Kolĉak denove okupis la urbon, kiun vizitis Kolĉak mem. Tamen la 22-an de oktobro la urbon denove eniris la 2-a brigado de la 51-a divizio subestre de Vasilij Bluĥer[91].

La 31-an de januaro 1921 en Iŝima distrikto komenciĝis kamparana kontraŭkomunista ribelo, kiu baldaŭ flamis tra la tuta Okcidenta Siberio. La ribeluloj murdis komunistojn kaj iliajn subtenantojn kaj starigis proprajn sovetojn. Nokte de la 20-a al la 21-a de februaro komunistoj forlasis Tobolskon kaj direktiĝis laŭ Irtiŝo al la urbo Taro. La 22-an de februaro la urbon eniris ribeluloj. Oni elektis novan soveton, anoncis mobilizadon de la viroj de 18 ĝis 35 jarojn aĝaj, komencis eldonadon de gazeto[92]. La 6-an de aprilo taĉmentoj de la Ruĝa Armeo eksturmis la urbon kaj post du tagoj eniris ĝin. La 18-an de aprilo sur Ĉukmana kabo estis solene sepultitaj en komuna tombo Aleksandr Semakov kaj aliaj pereintaj komunistoj[93].

Aŭtune 1932 estis kreita Tobolska distrikto de Urala provinco[93]. La 10-an de decembro 1935 estis establita Tobolska distrikto de Omska provinco[94].

En la 1930-aj jaroj en Tobolsko same kiel en la tuta lando okazis politikaj reprezalioj. La 23-an de julio 1936 estis arestita Nikolaj Uglanov, estro de la Oba fiŝindustria trusto (ruse Обский рыбопромышленный трест, plej ofte mallonge ruse Обьрыбтрест). Li estis komunista altrangulo, en 1933 sendita al Tobolsko kiel membro de la "dekstra opozicio". Li estis transportita al Lubjanko en Moskvo, pridemandita, torturita kaj la 31-an de majo 1937 kondamnita al pafekzekuto, plenumita samtage. Oni rehabilitis lin en 1989. Post lia aresto en Tobolsko komenciĝis kampanjo forme de lukto kontraŭ "uglanaĵo" (ruse углановщина), dum kiu estis arestitaj 13 liaj kolegoj. La 23-an de septembro 1937 ok el ili estis kondamnitaj al pafekzekuto, tri al malliberigo kaj nur unu estis absolvita. La 17-an de junio 1976 dum fosado kadre de konstruado de polikliniko en la 9-a mikrodistrikto de Tobolsko oni trovis tri homajn skeletojn, restaĵojn de vestoj kaj ŝuoj, okulvitron kaj kombilon, sur kiu legeblis la vortoj gratitaj per akra peco de ŝtono aŭ vitro[95]:

Citaĵo
 Прощайте, милые мои Лара, Неля и Шура! Целую бесконечно вас. 22 октября 1937 года ночью жду расстрела. Тяжело невинному умирать. Передать Даниловым, Тобольск, Слесарная, 19.   Adiaŭ karaj miaj Lara, Nela kaj Ŝura! Mi kisas vin senfine. La 22-an de oktobro 1937 nokte mi atendas pafekzekuton. Malfacilas al senkulpulo morti. Oni transdonu al Danilovoj, Tobolsko, Slesarnaja, 19. 
— K. P. Danilov

En 1937–1938 en la Tobolska prizono estis ekzekutitaj 2 249 homoj kaj oble pli estis malliberigitaj[96].

Laŭ la tutlanda censo en 1939 en Tobolska distrikto loĝis 183 000 homoj, el kiuj 75% estis rusoj, 40 000 tataroj. Nombro de loĝantoj de Tobolsko kreskis de 18 000 en 1926 ĝis 32 000 en 1940[96].

En 1939 post anekso de orienta parto de Pollando, Okcidenta Ukrainio kaj Okcidenta Belorusio iĝis parto de Sovetunio, post kio miloj da lokanoj estis ekzilitaj. La Omska forsta trusto (ruse Омский лесопромышленный трест) akceptis 1 500 familiojn da polaj koloniistoj (pole osadnicy), sume 6 740 homojn, parto de kiuj laboris ankaŭ en Tobolska distrikto[96]. Sekvis deportitaj el Volgio kaj aliaj regionoj germanoj, kies nombro en Tobolska distrikto je la 9-a de septembro 1941 atingis 1 828 homoj[97]. En 1943 venis deportitaj kalmukoj.

Komence de la 1930-aj jaroj estis fondita bredejo de bestoj, el kies feloj oni faris peltojn — vulpoj, zibeloj ktp[98]. Estis establita la biologia fabriko, unu el kvar en Sovetunio, kiu produktis vakcinon kontraŭ antrakso, provizante per ĝi Uralon, Okcidentan Siberion kaj Mezan Azion[99]. Oni planis krei en Tobolska distrikto grandan lignoproduktejon konstruonte grandan segejon, celulozo-paperan fabrikon, tavollignan fabrikon, produktejojn de konstruaj materialoj kaj fervojon Zavodoukovsko — Tobolsko[100].

En 1939 estis restarigita la Tobolska Instruista Lernejo[101]. En 1940 ekfunkciis lernejo de laboristoj de akva transporto kaj fabrik-lernejo de komunikadistoj. Funkciis la rusa pedagogia lernejo de V. I. Lenin, tatara pedagogia lernejo de N. K. Krupskaja, antaŭlerneja pedagogia lernejo. En 1935 estis montrita unuafoje sonfilmo[102]. Aperis tuberkuloza malsanulejo, stacioj de ambulanco kaj sangotransfuzo[103].

Printempe 1941 okazis granda inundo, kiam Irtiŝo kaj enurbaj riveroj Abramovskaja, Kurdjumka kaj Pomaskinskaja elbordiĝis, subakviginte grandan areon en la malsupra urboparto kaj apudajn vilaĝojn[104].

La 22-an de junio 1941 venis informo pri invado de Nazia Germanio al Sovetunio. Estis anoncita mobilizado de viroj, taŭgaj por militservo kaj naskiĝintaj inter 1905 kaj 1918 (inkluzive). Sekvan tagon okazis manifestacio, kiun partoprenis 10 000 homoj[104]. La 24-an de junio en vaporŝipo "Aleksej Buj" al Tjumeno forveturis la unua grupo da mobilizitoj kaj volontuloj. La 17-an de septembro aperis ordono de la Ŝtata Komitato pri Defendo "Pri totala deviga instruado de militaj aferoj al civitanoj de USSR", laŭ kiu la milittaŭgaj viroj je aĝo de 16 ĝis 50 jaroj devis trapasi militlernadon[105]. Siberianoj estis urĝe senditaj al fronto, ofte sen iu ajn instruado kaj foje eĉ sen sufiĉaj armiloj kaj municioj. Veterano rememoris ke ĝis 20% de soldatoj de la 42-a speciala siberia brigado tute ne havis pafilojn kaj municiojn, akirante ilin dum batalo de pereintaj kamaradoj kaj malamikoj[106].

Tobolsko akceptis plurajn evakuitajn fabrikojn, organizaĵojn kaj homojn. Inter ili estis la 6-a speciala artileria mezlernejo, kie lernis 350 homoj[107]. El Leningrado estis evakuita la Tutlanda scienco-esplora instituto pri laga kaj rivera mastrumado (ruse Всесоюзный научно-исследовательский институт озерного и речного хозяйства)[108]. En aŭgusto 1941 en la sidejo de la Tobolska Instruista instituto lokiĝis ankaŭ la Omska Pedagogia Instituto de A. M. Gorkij. Aŭtune al ili aliĝis la Instituto de Nordaj Popoloj, evakuita el Leningrado kaj transformita je la norda fako de la unuigita altlernejo[109]. En aŭgusto 1943 la pedagogia instituto revenis al Omsko kaj la instruista instituto denove iĝis sendependa organizaĵo. En 1943 denove ekfunkciis la Tobolska vesperlernejo de laborista junularo. Nombro de mezlernejoj reduktiĝis de 50 ĝis 10 pro ilia unuigado, liberigitaj tiel ejoj estis transdonitaj al evakuitaj internatoj kaj orfejoj[110]. En 1941 venis evakuitaj orfejoj el Leningrado, Moskva kaj apudaj provincoj, Zaporiĵo, Novoĉerkassko. En sindikata ripozejo en la vilaĝo Ĵukovka gastis junpionira tendaro evakuita el Leningrada provinco. En 1942 venis homoj, evakuitaj el la sieĝita Leningrado — oni lokis ilin en orfejoj, malfermitaj en vilaĝoj: Bulaŝjova (Bajkalova distrikto), Ĉjornaja (Vagaja distrikto), Suzgun (Tobolska distrikto). Samjare en Tobolsko helpe de la Ruĝa Kruco estis malfermitaj orfejo kaj lernejo por infanoj de polaj militistoj. Oni lokis ilin en la mezlernejo N 1. Ambaŭ organizaĵojn gvidis poldevena direktorino Bronislava Solovjova, evakuita el Pskovo. La instruado okazis en la pola kaj rusa. Polaj infanoj prizorgis propran legomejon, aranĝis spektaklojn, kantis en koruso kaj oferis ŝparitan monon por rekonstruado de Varsovio. En 1946 ili forlasis Tobolskon. En la urbo funkciis tatara orfejo "Ruĝa Oriento" subestre de Gulsum Gajsina. En 1943 en 19 orfejoj kaj internatoj de Tobolsko kaj Tobolska distrikto loĝis pli ol 2 000 infanoj. Kadre de adopta kampanjo 400 orfoj estis adoptitaj[111].

Aŭtune 1941 al la urbo venis la Zaporoĵa Teatro de Muzika Dramo de Zankoveckaja, evakuita el Zaporoĵo. Ĝi daŭrigis sian laboron, prezentante spektaklojn en la rusa kaj ukraina kaj dum 22 monatoj faris 500 spektaklojn kaj koncertojn. En septembro 1943 ĝi revenis al Zaporoĵo, transdoninte la posedaĵojn al la urba drama teatro[112]. Ĉe la evakuita Dnepropetrovska muziklernejo estis malfermita infana muziklernejo kaj vespera lernejo por plenkreskuloj. En 1943 la ukraina muziklernejo revenis al Dnepropetrovsko, transdoninte al la establita Tobolska muziklernejo notan bibliotekon kaj muzikilojn[113].

La Tobolska forstejo (ruse Тобольский леспромхоз) komencis fabrikadon de lignaĵoj por la armeo: fusila laborpeco (ruse ружейная болванка, ĉifre nomita metro), kolboj por Maŝinpafilo DP (ĉifronomo ruse бересклет) kolboj por mitraletoj (ruse калина), fusiltubaj surmetaĵoj, laborpecoj por skioj, por avia kaj ordinara tavollignoj[114]. En 1943 okazis komplika navigaciado de riverŝipoj, senditaj de Peĉoro al la Oba golfo laŭ la Norda marvojo[97].

En 1966 la 23-a kongreso de KPSU aprobis kvinjaran planon por 1966–1970, en kiu interalie estis konstruado de fervojo Tjumeno — Surguto. Ĝia projekto estis aprobita de la registaro jam en 1965. Tio okazis ĉar en Ĥanta-Mansa kaj aŭtonomaj distriktoj estis malkovritaj grandaj naftaj kaj gasaj minejoj, do necesis rapide aranĝi ilian ekspluatadon kaj konstrui necesan infrastrukturon. Tiel danke al formiĝo de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso la urbo finfine ricevis fervojon. La 26-an de oktobro 1967 lokomotivestro Aleksandr Gorjaĉev venigis labortrajnon de Tjumeno al la maldekstra bordo de Irtiŝo, kie lin renkontis miloj da urbanoj. En aprilo 1968 el Tjumeno laŭ fervojo venis unuaj pasaĝeroj — tobolskaj propagandistoj, kiuj revenis de vojaĝo laŭ Lenin-lokoj. Veturado de Tjumeno ĝis Tobolsko okupis 22 horojn. En marto 1969 oni juntis sekciojn de la fervoja ponto trans Irtiŝo, kies longo estis 918 metroj. En marto 1975 la fervojo Tjumeno — Tobolsko estis akceptita por stabila ekspluatado de la Ministerio de transporta komunikado de USSR kaj iĝis parto de la Sverdlovska fervojo[115]. En 1974 estis oficiale finita la fervoja stacidomo, dezajnita de novosibirska arkitekto Vladimir Avksentjuk[116].

En 1971 la 24-a kongreso de la KPSU interalie aprobis en la kvinjara plano de 1971–1975 konstruadon de naftokemia komplekso apud Tobolsko. Tio necesis ĉar la Okcidentsiberia naftogasa komplekso jam donis abunde nafton kaj gasojn, do necesis pritrakti ilin, prefere en la sama regiono. Temis pri kolosa projekto, kies kosto estis komparebla kun la konstruado de AvtoVAZ kaj KamAZ. Tamen ekologiaj aktivuloj nomis la projekton danĝera por medio kaj postulis nuligi ĝin[117]. La Centra Komitato de VLKSM deklaris la projekton la Tutlanda Sturma Konstruejo (ruse Всесоюзная ударная стройка) kaj sendis al Tobolsko taĉmentojn de komsomolanoj-volontuloj de la tuta lando. La 7-an de majo 1975 je 9-30 matene fosmaŝinisto de la trusto "Specstroj" Anatolij Zaika elŝutis la unuan fositan grundon al kamiono de Andrej Demenjuk. Post duonhoro kolono el dek kamionoj venis al Baŝkova marĉo kaj komencis ŝutadon de tero je fundamento. Unue oni kreis produktejojn de konstruaj materialoj, energian infrastrukturon ktp, kio daŭris 10 jarojn[118]. En 1970–1982 elektro venis de la Tjumena varmelektrocentralo kaj Surguta elektrocentralo laŭ alttensia linio Tjumeno — Surguto. La 16-an de aprilo 1983 ekfunkciis generatoro de la unua energobloko de la Tobolska centralo, kies kapacito estis 135 000 kW, kio 6,8-oble superis bezonojn de Tobolsko kaj apudaj areoj[119]. Fine de decembro 1984 estis finita la unua produktejo de la Tobolska rafinejo — la centra gasfrakciejo, kapabla pritrakti 3 milionojn da tunoj da krudaĵoj jare. Ĝiaj kolonoj, fabrikitaj en Petrozavodsko, estis transportitaj en 1980 laŭ la Norda marvojo al Oba golfo en la motorŝipo "Staĥanovec Jermolenko". Ĉe Nov-Porto oni surakvigis ilin kaj trenis al Saleĥardo, de kie ilin trenis al Tobolsko motorŝipo OTA 868. La tutan konstruadon ekde septembro 1974 gvidis la ĝenerala direktoro de la Tbolska rafinejo Vladimir Dzirajev[120].

En aprilo 1970 ekfunkciis la unua linio de la Tobolska tavolligna fabriko, kiu tamen ne estis finkonstruita ĉar evidentiĝis malsufiĉo de krudaj materialoj en la regiono[121]. Ekde 1959 funkciis la eksperimenta fiŝbredejo, kie oni bredis alvusojn de siberia peledo. En la 1970-aj estis konstruita la Abalaka fiŝbredejo, kiu iĝis la plej granda en la regiono bredejo de acipenseroj, nelmoj kaj muksunoj[122]. En 1948 estis fondita la akvotransporta bazo subestre de Aleksej Tutomirov. En 1974 ĝi estis unuigita kun la Tobolska ŝipfarejo[123]. En la 1970-aj jaroj estis aĉetitaj dragŝipoj "Irtiŝo", "Tobolo", "Nadimo", konstruitaj en Ĉeĥoslovakio. El Nederlando kaj Finnlando venis grundosuĉaj ŝipoj, destinitaj por labori enmare. En 1986 Tobolsko havis la plej grandan dragŝipran en Sovetunio[124]. En februaro 1967 komenciĝis konstruado de nova riverhaveno, kies unua etapo estis finita en 1972[125]. Tamen konstruado de nova havena stacidomo anstataŭ tiu kadukiĝinta ligna estis haltigita pro manko de financado. Apud Souskana meandra lago (ruse Соусканская старица) estis konstruita la Tobolska ŝipriparejo, ĉe kiu kreiĝis vilaĝo Sumkino[126]. En 1964 tobolskaj cisternoŝipoj transportis al la Omska rafinejo la unuan nafton de la Ŝaima kaj Ust-Balika minejoj, post kio komenciĝis regula transportado de nafto laŭ Irtiŝo kaj Obo[127].

En la 1930-aj jaroj sur Medjanka kabo (ruse Медянский мыс) en interriverejo de Irtiŝo kaj Tobolo estis konstruita malgranda flughaveno, kiu priserviis itineron Tjumeno — Tobolsko — Samarovo — Saleĥardo. Poste ĝi akceptis aviadilojn Antonov An-24 kaj Jakovlev Jak-40, okazis pasaĝeraj flugoj al Moskvo, Sverdlovsko, Omsko, Tjumeno, Ĥanti-Mansijsko, Saleĥardo. Oni planis konstrui internacian flughavenon, sed prokrastis pro manko de financado[128].

Funkciis la Tobolska kudrofabriko kaj la Tobolska tapiŝfabriko, kreita en 1969 surbaze de kooperativo "Proizvodstvennik"[129].

Estis konstruitaj du akvopurigejoj, provizantaj la urbon — la Epanĉa (ruse Епанчинский) kaj Ĵukovka (ruse Жуковский). Aperis fervojista vilaĝo Mendelejevo kaj Irtiŝskij, kie loĝis laborantoj de akva transporto[130]. En 1979 okazis granda inundo, post kiu oni konstruis grandan digon, sukcese protektintan la urbon dum la inundo en 1987. Tamen en la malsupra urboparto pro ŝtopado de naturaj defluejoj per alsfaltitaj vojoj kaj rubaĵoj altiĝis nivelo de grundakvoj, kiuj aktive detruadis konstruaĵojn, speciale malnovajn. Pereis pro troa akvumado la Aleksandra ĝardeno. Samtempe okazis rapida kresko de loĝantaro: en 1965 en Tobolsko loĝis 49 200 homoj, en 1985 jam 96 300. La 16-an de decembro 1986 en la familio de kuracistoj Sergej kaj Lidija Amelin naskiĝis la centmila tobolskano, nomita Sergej[131].

En la 1980-aj jaroj denove ekfunkciis la Tobolska spirita seminario, estis malfermitaj ortodoksa gimnazio kaj madraso[132].

La Tobolska instruista instituto en 1954 estis transformita je pedagogia instituto kaj en 1969 ricevis nomon de Dmitrij Mendelejev[133]. En vilaĝo Sumkino estis malfermita profesia lernejo N 23, kiun aŭspiciis la Tobolska ŝipriparejo. Oni instruis tie ŝipstiristojn, radiistojn, kiuristojn porakva transporto[134]. En 1963 surbaze de la Maristlernanta lernejo estis establita la Tobolska marlernejo — la unua tiuspeca lernejo en Siberio[135]. En 1985 ĝi estis likvidita kiel tro malproksima de la ĉefaj fiŝkaptaj regionoj de la lando. Tamen ĝin finis pli ol 8 000 lernantoj[136]. En 1947 estis malfermita la Tobolska biblioteka teknikumo, poste transformita je la provinca kulturo-kleriga lernejo[137]. En 1969 estis fondita filmstudio "Junaĝo" (ruse Юность) subestre de Anatolij Golovkov, kiu faris pli ol 20 dokumentajn filmojn el la serio "Kronikisto de Tobolsko" (ruse Летописец Тобольска)

En la Tobolska teatro en 1950-aj jaroj laboris reĝisoro Gavriil Abdulov, invitita el Fergano. Tie la 29-an de majo 1953 naskiĝis lia filo Aleksandr Abdulov, poste fama artisto[138]. En 1956 la familio revenis al Fergano. En 1990 la teatro translokiĝis al kulturdomo "Komsomolec" (Komsomolano) kaj la forlasita ligna teatro forbrulis. Provoj restarigi ĝin fiaskis[139]. Fine de la 1960-aj jaroj en Tobolsko ekfunkciis unuaj televidiloj. Somere 1991 estis kreita la televidoradia kompanio "Tobolsko". En 1968 la urbo estis inkluzivigita je la Tutlanda turista itinero[140]. En 2003 la Tobolska arkivo translokiĝis je la rekonstruita tiucele konstruaĵo en la eksa prizono[141]. En 2006 ekfunkciis la Tobolska perinatala centro, en kiu la 5-an de septembro naskiĝis tri unuaj beboj. Ĝi priservas ankaŭ Tobolskan, Vagajan kaj Uvatan distriktojn[142].

La 15-an de julio 1967 el Tobolsko al Leningrado startis grupo da biciklantoj, dediĉintaj sian vojaĝon al la Tutlanda komsomolo-junulara konstruejo de la fervojo Tjumeno — Tobolsko — Surguto. Dum 26 tagoj ili traveturis 4 160 km, do po 150–240 km tage. La 21-an de aŭgusto la biciklantoj venis al Leningrado, kie je la nomo de la konstruistoj de la fervojo ili enmanigis al la urba delegacio memoran hoknajlon uzatan por junti reljn kaj lasis sur la Marsa kampo manplenon da tero, prenita el komuna tombo de viktimoj de la Rusia enlanda milito en Tobolsko[143].

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Transfiguriĝo de la Oranta monaĥejo, konstruita en 1685–1691, similis al la Sofia katedralo, tamen estas oble malpli granda. Ĝi havis formon de kvadrato kaj tri altarajn apsidojn. Kolonoj en la preĝejo estis faritaj intence pli fortikaj por eviti la sorton de la falinta en 1684 portilaro de la Sofia katedralo. La preĝejo havis kvin kupolojn, ĝiaj eksteraj muroj preskaŭ ne estis ornamitaj[144].

La Triunua preĝejo sur bazarplaco de la supra urboparto estis konstruita en 1691–1694 anstataŭ tiu ligna detruita de incendio. Ĝi havis unu kupolon kaj ĝia sola ekzistanta bildo estis farita de Semjon Remezov kvin jarojn post ĝia konstruo[145].

La Epifania preĝejo estis konstruita en 1690–1691 apud ŝtuparo de la Bazara suprenvojo en la malsupra urboparto. Laŭ peto de komercistoj ĉe ĝi haveblis granda refektorio, kie okazis komercaj intertraktoj kaj vintre povis varmiĝi komercistoj venintaj de apuda bazaro. La refektorion de la preĝejo apartigis fortika pordo, kiu estis fermita ĉiam krom diservoj[146].

La preĝejo de Savinto konstruita en 1710–1713 ankaŭ havis refektorion. Sur ekzistanta bildo videblas nur fragmento de ĝia fasado, kiu montras bele ornamitan muron[147].

La preĝejo de la sep dormantoj de Efezo situas en la tombejo Zavalnoje kaj estas la sola preĝejo en la urbo kiu ne estis fermita en la sovetia tempo.

Tombejoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo ekzistas ses tombejoj: Zavalnoje (historia monumento), islama kaj ortodoksa en vilaĝo Sumkino, islama en la 4-a mikrodistrikto, juda, la Alemasova tombejo[148]. En la tombejo Zavalnoje funkcias preĝejo de la sep dormantoj de Efezo. La entombigoj okazas nur en la Alemasova tombejo[149], malfermita en 2013 post samtempa fermo de la Zavalnoje, juda kaj du islamaj tombejoj[150].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Панишев, Евгений (2008). “Чудеса и тайны Тобольска”, Лук & Чок (ru) (1), p. 121. 
  2. 2,0 2,1 Панишев, Евгений (2008). “Чудеса и тайны Тобольска”, Лук & Чок (ru) (1), p. 122. 
  3. Панишев, Евгений (2008). “Чудеса и тайны Тобольска”, Лук & Чок (ru) (1), p. 123. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Панишев, Евгений (2008). “Чудеса и тайны Тобольска”, Лук & Чок (ru) (1), p. 124. 
  5. 5,0 5,1 Панишев, Евгений (2008). “Чудеса и тайны Тобольска”, Лук & Чок (ru) (1), p. 126. 
  6. 6,0 6,1 Панишев, Евгений (2008). “Чудеса и тайны Тобольска”, Лук & Чок (ru) (1), p. 127. 
  7. 7,0 7,1 7,2 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 7. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  8. 8,0 8,1 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 74. ISBN =.
  9. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 10. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  10. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 9. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  11. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 8. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  12. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 75. ISBN =.
  13. Балюк Н. А.. (2001) Половинкин Н. С.: Вотчины Тобольского Софийского Дома в XVII в. (ruse), p. 7. ISBN = 5880812162.
  14. Балюк Н. А.. (2001) Половинкин Н. С.: Вотчины Тобольского Софийского Дома в XVII в. (ruse), p. 8. ISBN = 5880812162.
  15. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 77. ISBN =.
  16. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 78–79. ISBN =.
  17. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 65. ISBN =.
  18. 18,0 18,1 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 81. ISBN =.
  19. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 72–73. ISBN =.
  20. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 73. ISBN =.
  21. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 83–84. ISBN =.
  22. 22,0 22,1 22,2 Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 84. ISBN =.
  23. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 11–12. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  24. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 25. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  25. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 26–27. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  26. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 30. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  27. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 31. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  28. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 32. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  29. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 33. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  30. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 84–85. ISBN =.
  31. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 33. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  32. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 34. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  33. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 35–36. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  34. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 37. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  35. 35,0 35,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 38. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  36. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 39. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  37. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 39. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  38. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 40. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  39. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 41. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  40. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 42. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  41. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 43. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  42. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 41–42. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  43. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 48–49. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  44. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 50. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  45. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 50–51. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  46. 46,0 46,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 52. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  47. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 53. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  48. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 55. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  49. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 55–56. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  50. 50,0 50,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 59. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  51. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 59–60. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  52. Завалишин, И. (август 2008). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукичок (ru) (2), p. 22. 
  53. Завалишин, И. (август 2008). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукичок (ru) (2), p. 35. 
  54. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 61–63. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  55. 55,0 55,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 65. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  56. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 66–69. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  57. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 70–71. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  58. 58,0 58,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 73. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  59. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 75–76. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  60. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 77–79. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  61. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 79–80. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  62. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 29. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  63. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 30–31. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  64. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 30–31. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  65. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 33. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  66. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 38. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  67. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 39. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  68. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 40. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  69. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 85. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  70. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 144. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  71. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 95–96. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  72. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 151–152. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  73. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 99. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  74. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 100. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  75. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 101. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  76. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 153. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  77. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 154–157. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  78. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 108–109. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  79. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 113–114. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  80. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 115. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  81. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 116–117. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  82. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 118–119. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  83. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 122–124. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  84. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 124. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  85. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 126–127. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  86. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 318. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  87. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 322–324. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  88. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 324. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  89. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 325. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  90. Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 326. ISBN = 978-5-91409-417-8.
  91. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 130–132. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  92. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 136–137. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  93. 93,0 93,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 138. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  94. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 145. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  95. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 147–149. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  96. 96,0 96,1 96,2 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 149. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  97. 97,0 97,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 201. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  98. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 152. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  99. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 153. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  100. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 154. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  101. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 155. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  102. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 155–156. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  103. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 158. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  104. 104,0 104,1 Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 180. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  105. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 181. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  106. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 185–186. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  107. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 183. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  108. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 200. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  109. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 216. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  110. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 217. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  111. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 218–219. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  112. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 222–223. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  113. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 224. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  114. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 199. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  115. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 232–233. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  116. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 233–234. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  117. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 235. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  118. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 236, 238. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  119. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 239–240. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  120. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 239. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  121. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 242. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  122. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 243. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  123. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 245. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  124. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 249. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  125. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 250. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  126. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 251. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  127. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 252. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  128. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 253. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  129. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 246. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  130. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 254. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  131. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 255. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  132. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse). 259. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  133. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 259–260. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  134. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 269. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  135. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 273. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  136. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 274. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  137. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 287. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  138. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 292. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  139. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 293. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  140. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 303. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  141. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 307. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  142. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 316. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  143. Копылов, Д. И.; Прибыльский Ю. П.. (2007) Акулич Е. М.: Тобольск (ruse), p. 319–320. ISBN = 978-5-91409-009-5.
  144. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 176–177. ISBN =.
  145. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 177. ISBN =.
  146. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 177, 180. ISBN =.
  147. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 180. ISBN =.
  148. Вера Мусаелян (2017-05-23) Кто приводит в порядок тобольские кладбища (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2017-06-30. Alirita 2022-06-08.
  149. Михаил Иваньков (2015-08-19) Тюмень хоронит Тобольск? (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  150. Михаил Иваньков (2013-10-04) Кладбище "Алемасовское" открылось для захоронений (ruse). Tobolsk.info. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.