Tod R. Lauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tod R. LAUER estas usona astronomo kaj kosmologo.

Li estas ano de la esplora teamo de la National Optical Astronomy Observatory (NOAO). Li partoprenis al la teamo de la Larĝa Kampa kaj Planeda Fotilo (Wide Field and Planetary Camera) de la kosmoteleskopo Hubble, kaj estis un el la fondintaj anoj de la Teamo Nuker.

Liaj favoritaj temoj de studoj estas la observo de la pezegaj nigraj truoj[1], en la centro de la galaksioj, la strukturo de la elipsaj galaksioj, la stelaj loĝantaroj, la grandskalaj strukturoj de la universo kaj la astronomia bilda traktado[2].

En 2011 Li estras la esplorojn kaj konceptadojn de la projekto Dark Energy Space Telescope (Destiny)[3], kosma observatorio de NASA kaj Usona departemento pri energio (DOE) kies tasko estas precize mezuri la ekspansion de Universo por rikolti informojn pri la malluma energio.

Li kunmalkovris la asteroidon 2735 Ellen (kun Schelte J. Bus). La asteroido 3135 Lauer estis tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]