Tod und Verklärung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tod und Verklärung (eo: Morto kaj transfiguriĝo), op. 24, estas simfonia poemo por granda orkestro de Richard Strauss. Ĝi ekestis inter 1888 kaj 1890 kaj travivis sian unuan prezentadon sub direktado de la komponisto la 21-an de junio 1890 en Eisenach.

Strauss mem konceptis la programon de la verko, kiu ilustras la kadukiĝon de mortanto. Turmentate de doloroj, tiu ĉi memoras pri sia vivo kaj kiam li finfine mortas, lia animo transfiguriĝas.Alexander Ritter, mentoro de Strauss, verkis poste la poemon „In der ärmlich kleinen Kammer …“, kiun la komponisto antaŭmetis al la partituro.

La unumovimenta verko subdividiĝas en enkondukan Largo kaj maltrankvile vigla Allegro molto agitato. Tod und Verklärung estas post Macbeth kaj Don Juan la tria simfonia poemo de Strauss kaj ero de la frua verkoperiodo de la komponisto, en kiu ekestis verkoj kiel Also sprach Zarathustra. La simfonia poemo havas prezentodaŭron de proksimume 24 minutoj.

La stilo memorigas treege al la muzika lingvo Stil de Richard Wagner, kiu grave influis la verkadon de Richard Strauss. La verko estas atribuenda al la epoko de la malfru-romantismo. El la sonregistraĵoj de ĉi tiu orkestra verko estas tiu de Herbert von Karajan kun la Berlinaj Filharmoniistoj, aperinta ĉe Deutsche Grammophon.

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

Tod und Verklärung estas strukturita libere laŭ la sonata formo [A-B-C]-[A’-B’-C’]-[B’’-C’’]. En la enkonduko eksonas paceme granda trito de la arĉinstrumentoj, al kiu nur post kelka restado aliĝas la bazotono kaj per tio malfermiĝas minora sonaro. Post mallaŭtaj timbalbatoj kaj falantaj dutoj de la arĉinstrumentoj ĉi tiu moduliĝas en la unuan motivon A, komence per la melodio ludata per la fluto sur arĉinstrumenta sontapiŝo kaj supreniraj skaloj de la harpo. Tiu ĉi estas interpretata kiel pacoplena retrorigardo sur la vivon. Solaj ligno-blovinstrumentoj destinas ankaŭ plue ĉi tiun temoteksaĵon. Soloklarneto kaj fluto ripetas la temon, antaŭ ol la soloviolono unuan fojon reekprenas ĉi tiun temon. En epilogo solaj lignoblovinstrumentoj ripetas motivofragmentojn, ĝis kiam deca kornosignalo anoncas ŝanĝon, kaj la masiva mortomotivo B kun fortissimo-bato de la tamburego kaj akraj latunblov-instrumentaj sonoj eksplodas. Minacaj melodieroj de la malaltaj arĉinstrumentoj alternas je tio kun akre akcentitaj tutecaj fazoj. Ĉi tiu unua emocia kulmino pli kaj pli mildiĝas kaj enbuŝiĝas en la grandiozan transfiguriĝo-motivon C. Tio ĉi estas ankaŭ interpretebla kiel libera variaĵo de la temo A- kaj finiĝĝas per falanta duto en la duobla dominanto. La karakteron de ĉi tiu fazo Strauss pli malfrue denove prezentos en la Alpensinfonie post la fulmotondra sceno.

La malvolviĝo komenciĝas per la flutomotivo sur arĉinstrumentaj figuro. Ankaŭ en la malvolviĝo en korna pasaĵo estas malkovreblaj paraleloj kun Alpensinfonie. Laŭta disrompiĝo de la mortomotivo kondukas al la malvolviĝo de la transfiguriĝo-temo, kiun ĉiam denove sombras mizeraj fanfarecaj komentoj de la trombonoj kaj kiu dufoje en ĉi tiu fazo estas prezentata plenbrile. La malvolviĝo finiĝas preskaŭ mortante per falantaj dutoj.

Per grandioza bato de la mortomotivo kun tamtamo kaj malaltaj latunaj blovinstrumentoj komenciĝas la reekpreno, en kiu la kantebla temo A plene mankas. Al la reekpreno de la transfiguriĝo-motivo viciĝas elkonduko en varmaj arĉinstrumentaj sonoj, kiuj enbuŝiĝas en ĉiele efikan kulminon, kiu dum la lastaj minutoj dissolviĝas kaj tamen daŭrigas sian konfirman karakteron.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mathias Hansen (eldoninto): Richard Strauss. Die Sinfonischen Dichtungen (Taschenbuch) Bärenreiter 2003, ISBN 978-3761814680