Toei (metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Toej (metroo))
Metroo Toej
metroo • transporta reto
Ĝeneralaj informoj
Loko Tokio, Japanio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1960 (kiel "Toej" — ekde 2004?)
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 121,5 km
Nombro de linioj 4
Nombro de stacioj 106
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 2,3 milionoj tage (2010)
Transportisto Tokyo Metropolitan Bureau of Transportation
vdr

Metroo ToeiMetroo Toej (japane 都営地下鉄, Toei ĉikatecu) estas metroa sistemo en la urbo Tokio. Ĝi estas unu el du sistemoj (kun Tokyo Metro), el kiuj konsistas Metroo de Tokio. La vorto "Toej" (都営 [Toei]) signifas "administrantan de la urba registaro".

Organizaĵo[redakti | redakti fonton]

La metroa sistemo "Toej" estas administrata de la organizaĵo Tokyo Metropolitan Bureau of Transportation (東京都交通局 Tōkjō-to Kōcū-kjoku), tio estas transporta oficejo de la urbo Tokio. Ĝi administras publikan transporton de Tokio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Tokio (en la sekcio "Historio").

Pag-sistemo[redakti | redakti fonton]

La prezo por vojaĝo per fervojaj retoj, aparte en Tokyo Metro, dependas de distanco inter stacioj de eniro kaj eliro de pasaĝero. Depende de tiu distanco la vojaĝprezo en Tokyo Metro povas preni kelkajn valorojn ekde 170 ĝis 410 enoj (prezoj en januaro 2013). La prezo por infanoj, lernantaj en lernejo, estas ĉirkaŭ duono de la ordinara prezo. Infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernas en lernejo, rajtas vojaĝi senpage (akompaninte de plenkreskulo). La kosto, pagita al "Metroo Toej", validas nur por uzi ĝian linion. Por vojaĝi per aliaj fervojaj linioj (eĉ per linioj de Tokyo Metro) oni devas pagi aparte.

Pasaĝero povas pagi per du manieroj, same kiel en Tokyo Metro (vidu pag-sistemon en Tokyo Metro por detaloj):

  • Aĉeti bileton en vendmaŝino ĉe la stacio.

Linioj[redakti | redakti fonton]

La sistemo "Metroo Toej" enhavas 4 liniojn. Krom nomon kaj numeron, ĉiu linio havas proprajn simbolajn koloron kaj latinalfabetan literon. Ĉar la metroo de Tokio iam estis unueca metroa sistemo, la numeroj de la linioj estas miksitaj (laŭ sia ordo) kun numeroj de linioj de la sistemo Tokyo Metro. La elektra provizo de ĉiuj linioj estas 1500-volta supertraka kontakta lineo. En la sekva tabelo la linioj estas ordigitaj laŭ dato de malfermo.

Koloro Marko N-ro Nomo de linio  japane  prononco Fina stacio Fina stacio Nombro de stacioj Longeco Falfermo Larĝo de trako
roza 1 Asakusa 浅草線 [Asakusa-sen] Niŝi-Magome Oŝiage 20 18,3 km 1960 1435 mm
blua 6 Mita 三田線 [Mita-sen] Meguro Niŝi-Takaŝimadajra 27 26,5 km 1968 1067 mm
foli-verda 10 Ŝinĝuku 新宿線 [Ŝinĝuku-sen] Ŝinĝuku Moto-Jaŭata 21 23,5 km 1978 1372 mm
rubena 12 Oedo 大江戸線 [Ooedo-sen] Hikarigaoka (ronda vojo) 38 40,7 km 1991 1435 mm

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]