Togenburgo (elektodistrikto)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektodistrikto Togenburgo
Blazono de Toggenburgo
Monto Altmann en Togenburgo en vespersuno

Säntismasivo vidita de Unterwasser
Mapo de la elektodistrikto Togenburgo
Kantono Sankt-Galo
Ĉefloko Ne estas ĉefloko
Koordinatoj  47°23′N 9°33′O  /  47.383°N, 9.55°O / 47.383; 9.55 (Togenburgo (elektodistrikto))Koordinatoj: 47°23′N 9°33′O  /  47.383°N, 9.55°O / 47.383; 9.55 (Togenburgo (elektodistrikto))
Nombro de enloĝantoj 44875 (2009-12-31)
Areo 488,75 km²
Loĝantardenseco 91,8 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1727

Togenburgo (alemene: Toggeburg, germane: Toggenburg) estas regiono kaj elektodistrikto en Kantono Sankt-Galo, Svislando. La nuna Elektodistrikto Togenburgo estiĝis la 1-an de januaro 2003 per la kunigo de la malnovaj distriktoj Malsupra Togenburgo, Malnovtogenburgo, Novtogenburgo kaj Supra Togenburgo. La elektodistrikto havis 45107 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj ĝia areo estas 488,75 km². Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro iomete malkreskis al 44875 personoj.

Enhavo

Geografio [redakti]

Geografie la Togenburgo konsistas principe el valoj de la riveroj Turo kaj Necker kaj iliaj alfluantoj. La Supra Togenburgo estas montara regiono inter la montmasivo Säntis kaj la montoĉeno de la Churfirsten. En vintro la regiono estas ŝatata regiono por skiado kaj neĝtabulado, en somero ĝi allogas multnombrajn migrantojn.

Esperanto-Movado [redakti]

En Togenburgo nuntempe ne ekzistas aktiva Esperanto-movado, sed ĝi estas ŝatata renkontiĝejo por familiaj renkontiĝoj de Esperanto-Societo Zuriko, kiuj regule okazas en Malnov-Sankt-Johano.

Komunumoj de la elektodistrikto Togenburgo [redakti]

Al la elektodistrikto Togenburgo apartenas la sekvantaj 15 komunumoj:
loĝantaro je la 31-a de decembro 2009

Ekstera ligilo    Bütschwil, 3380 loĝantoj
Ekstera ligilo    Ebnat-Kappel, 4870 loĝantoj
Ekstera ligilo    Ganterschwil, 1195 loĝantoj
Ekstera ligilo    Hemberg, 919 loĝantoj
Ekstera ligilo    Kirchberg SG, 8067 loĝantoj
Ekstera ligilo    Krinau, 252 loĝantoj
Ekstera ligilo    Lichtensteig, 1875 loĝantoj
Ekstera ligilo    Lütisburg, 1402 loĝantoj
Ekstera ligilo    Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano, 2671 loĝantoj (kunfandiĝo de Malnov-Sankt-Johano kaj Wildhaus)
Ekstera ligilo    Mosnang, 2885 loĝantoj
Ekstera ligilo    Neckertal, 4151 loĝantoj (kunfandiĝo de Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell)
Ekstera ligilo    Nesslaŭ-Krummenaŭ, 3370 loĝantoj
Ekstera ligilo    Oberhelfenschwil, 1338 loĝantoj
Ekstera ligilo    Stein SG, 379 loĝantoj
Ekstera ligilo    Wattwil, 8188 loĝantoj

Historio [redakti]

Historie la hodiaŭa Togenburgo disvolviĝis el la mezepoka Grafejo Togenburgo. La aktuala elektodistrikto estiĝis el la kunigo de la malnovaj distriktoj Supra Togenburgo, Malsupra Togenburgo, Malnovtogenburgo kaj Novtogenburgo, kiuj iam estis historiaj distriktoj de la malnova grafejo kaj poste administraj distriktoj de la Kantono Sankt-Galo. Dum la Malnova Zurika Milito la urbo Zuriko vane provis alproprigi al si la regionon.

Komunumokuniĝoj [redakti]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell kuniĝis al la nova komunumo Neckertal.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Malnov-Sankt-Johano kaj Wildhaus kuniĝis al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj rilatoj [redakti]