Togolando
Togolando, malofte Togolo estas lando en Okcidenta Afriko.
- Landkodo: TG.
- E-nomo: [a] Togo; Togolando; Togolo; [o] Toga/Togolanda/Togola Respubliko.
- Nacia nomo: République Togolaise.
- Areo: 56.800 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Gnassingbe Eyadema (1967).
- Ĉefurbo: Lomeo (600 000).
- Loĝantaro: 4 085 000 (1995).
- Ŝtatlingvo: franca.
- Aliaj parolataj lingvoj: kabiea, evea k.a.
- Eksporto: fosfatoj, kafo, kakao, kotono.
- Pokapa MEP: 310 $.
- Monunuo: okcidentafrika franko (XOF)
- Organizaĵoj: UN (1960), Afrika Unio (2002).
- Historio: Antau la unua mondmilito Togolando estis kolonio de germana regno de Vilhelmo la 2-a. (Post la milito Germanio perdis krom Togolando ĉiujn el siaj kolonioj. dum la dua mondmilito ĝi estis okupaciata de Francio kaj de Britio. En 1956 Angla Togolo unuiĝis kun Ganao, sed Franca Togolo deklaris sendependecon en 1960.
- Esperanto-movado: Junulara Magazino Togolanda aperis en la 1990-aj jaroj, danke al okcident-eŭropa monhelpo. Estas Unuiĝo Togolanda por Esperanto kun rilatoj kun UEA, kaj ties junulara sekcio Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj kun rilatoj al TEJO.
En ĉefurbo Lomeo funkcias Instituto Zamenhof, lernejo kie estas instruata esperanto al infanoj. Interesa artikolo pri la Instituto estis publikigita en revuo Juna Amiko, n-ro 2/2008 (122), de Septembro 2008.
En Togolando estis fondita ASELT = Asocio Sennacieca de Esperanto Laboristoj en Togolando.
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj troviĝis AO=afrika oficejo de UEA en Lomeo. Ĝi migris al Lokoso (Lokossa), Benino.
En 2010 okazis en urbo Vogan la 18-a E-kongreso (TEK) en Togolando, de la 24-a ĝis la 27-a de Decembro. Temo: Ŝafaro Harmonia. Laŭ raporto de Wilhelm Posthuma, la kongreso okazis dum Kristnasko, eble la nura E-kongreso en Esperantujo dum tiuj sanktaj tagoj. Estis nenio pri Jesuo, kiu naskiĝis, sed estis programero Podia Kredo, dum kiu ĉiuj povis rakonti pri sia kredo aŭ nekredo. Estis katolikoj, ateisto, naturkredanto kaj aliaj, tamen ĉiuj estis "amikaj ŝafoj".
En 2011 la 19-a TEK - Togolanda Esperanto-Kongreso - komenciĝis en la 17-a de Decembro en Instituto Zamenhof per komitatkunsido kaj Zamenhofa Festo, kaj finiĝis en la 24-a de Decembro en la urbeto Agbodrafo.
Ekstera politiko [redakti]
Togo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Historia politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-ŝtatoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Lomeo, kiu estis subkribita en la ĉefurbo de Togo, kaj inter la jaroj 1975 kaj 2000 tre influis la interŝtatan politikon.
Eksteraj ligoj:
Pri la 18-a TEK: http://iloapp.posthuma.se/blog/togo?Home&post=10
Pri la 19-a TEK: http://www.liberafolio.org/Members/gbeglokoffi/TEK
|
||||