Tohoku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la regiono Tohoku en Japanio

TohokuTōhoku (japane: 東北地方 [Tōhoku-ĉihō], laŭvorte: "nord-oriento") estas regiono de Japanio, kiu kovras la nordan parton de la insulo Honŝuo, la plej granda japania insulo. La plej norda pinto de la regiono proksimas al la pli norda insulo Hokajdo. La regiono estas relative maldense loĝata, kaj estas malmultaj urbegoj. En la montoj ekzistas multaj varmegaj naturaj akvofontoj. La marbordo estas ĉefe roka kaj klifa. Historie en la regiono vivis la etno ezoj.

La 11-an de marto 2011 la ĝis nun plej forta tertremo en la historio de Japanio kaj sekva cunamo detruis grandan parton de la marborda areo en la nordoriento de la regiono.

Geografio

La regiono Tohoku situas en la nordo de la insulo Honŝuo. La okcidenta parto situas borde de la Japana Maro, la orienta parto borde de la Pacifika Oceano. La regiono montaras, aparte ties meza parto. Ĉe la marbordo ekzistas pluraj ebenaĵoj en kiuj situas la plej gravaj regionaj urboj.

La klimato diferencas inter okcidento kaj oriento: en la oriento ĝi relative mildas, dum okcidente pli malvarmas kaj en vintroj forte neĝas.

Gubernioj

La regiono konsistas el ses gubernioj, kiuj kune kovras areon de 66 889,55 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de la 1-a de februaro 2011 havis 9,3 milionojn da loĝantoj.

  1. Akita
  2. Aomori
  3. Fukuŝima
  4. Iŭate
  5. Mijagi
  6. Jamagata

La plej granda urbo de Tohoku estas Sendajo, la ĉefurbo de la gubernio Mijagi.

Ekonomio

La teritorio estas utiligata precipe agrikulture. Ĉefaj produktoj estas rizo kaj fruktoj. Ankaŭ la fiŝkaptado estas grava ekonomia branĉo. Hauptsächlich wird Tōhoku landwirtschaftlich genutzt. Hauptprodukte sind dabei Reis und Früchte.

Vidindaĵoj

Matsuŝima (klarigon vidu tekste)

La plej konata vidindaĵo estas la "pinaj insuloj" proksime de la urbeto Matsuŝima, dudek du kilometrojn nordoriente de Sendajo, laŭ multaj japanoj unu el la tri plej belaj pejzaĝoj de Japanio. Konsekvence tiu parto de la regiono estas multe frekventata de turistoj.