Tokaja Fervoja Kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la fervoja kompanio de la Tokaja regiono de Japanio. Ĝi ne rilatas al la hungaria urbo Tokaj.
emblemo de la Tokaja Fervoja Kompanio en specifa oranĝa koloro
regionoj de la pasaĝeraj kompanioj de la Japana Fervojo, tiu de la Tokaja Fervoja Kompanio markita oranĝkolore

Tokaja Fervoja KompanioCentra Japana Fervoja Kompanio (japane: 東海旅客鉄道株式会社 [Tōkai Rjokaku Tecudō Kabuŝiki-gaiŝa], angle: Central Japan Railway Company, laŭvorte Centra Japania Pasaĝera fervoja Akci-kompanio) estas japana pasaĝera fervoja kompanio. Ĝi estas membro de grupo "Japana Fervojo" (aŭ "Japana Fervoja Reto", mallonge JR), do la linioj de la kompanio formas subreton de la tut-japania reto "Japana Fervojo". Ĝi heredis fervojajn liniojn de estinta ŝtata kompanio Japana Nacia Fervojo. Ĝia areo de servo estas la suda centra parto de Honŝuo, kiu precipe konsistas el la samonoma Tokaja regiono. Centra oficejo de la kompanio estas en Nagojo.