Tokaja regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la Tokaja regiono de Japanio. Ĝi ne rilatas al la hungaria urbo Tokaj.

La Tokaja regiono (japane: 東海地方 [Tōkai-ĉihō]) estas sub-regiono de la regiono Ĉubu en Japanio, kiu kovras la centran sudan parton de la insulo Honŝuo laŭlonge de la Pacifika Oceano. La nomo signifas "Orienta maro" kaj venas de la historia japana vojo Tōkaidō, unu el la Kvin Vojoj de la mezepoka japana regno. Ĉar temas pri sub-regiono ne oficiale klasifikita, estas iugrada malakordo kie ĝuste la regiono komenciĝas kaj finiĝas, tamen mapoj de Japanio en vasta plimulto konkludas ke la teritorio inkluzivas la guberniojn Ŝizuoka, Ajĉi, Gifu kaj Mie.