Tokia Urbo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tokia Urbo(東京市 [tōkjō-ŝi]) estas urbo estinta en Tokio(東京[tōkjō]) de 1889 ĝis 1943.

En 1868 mezepoka urbo Edo, kiu estis ĉefurbo de Tokugawa registaro, estis renomata "Tokio" de imperiestra ordono. Je 1-a de majo 1889, la Tokia Urbo fondiĝis en Tokia Prefektujo (東京府 -fu). En la komenco, la urbo oficis 15 kvartalojn, sed ne havis urbodomon nek oficistojn, la Tokia Prefekto oficis ankaŭ laboron de urbestro. 1-a de oktobro la jaro, urbodomo malfermiĝis en la oficejo de Tokia Prefektujo.

En 1932, la Tokia Urbo metis novajn 20 kvartalojn el ĉirkaŭaj distriktoj.

1-a de julio 1943, la Tokia Urbo kaj la Tokia Prefektujo kunfandiĝis en Tokian Metropolon. (-to) La Metropolo rekte ekoficis Eksajn kvartalojn. Oni finis uzi la nomon Tokio por la Tokia Urbo tiama.

En 1947, Loka registara juro ekfunkciis , Tokia Metropolo estis reformata en la sama statuso kiel la aliaj prefektujoj, dum ĝi retenas ĝian nomon kaj subtilan specialecon. La eksaj kvartaloj kunfandiĝis en 22 kvartalojn. Ili ricevis statuson kompareblan al tio de urbo. En aŭgusto 1947 Nerima-kvartalo dividiĝis el Itabaŝi-kvartalo.