Tokia Urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tokia Urbo (東京市 [tōkjō-ŝi]) estis urbo en areo de nuntempa Tokio (東京 [tōkjō]) ekde 1889 ĝis 1943.

Historio

En 1868 mezepoka urbo Edo, kiu estis ĉefurbo de registaro de Tokugaŭa, estis renomata al "Tokio" per imperiestra ordono. La 1-an de majo 1889, la Tokia Urbo fondiĝis en Tokia Gubernio (東京府 [tōkjō-fu]). En la komenco, la urbo oficis 15 kvartalojn, sed ne havis urbodomon nek oficistojn, la Tokia Gubernio oficis ankaŭ laboron de urbestro. En la 1-a de oktobro la jaro ????, urbodomo malfermiĝis en la oficejo de Tokia Gubernio.

Kvartaloj

En 1932, la Tokia Urbo metis novajn 20 kvartalojn el ĉirkaŭaj distriktoj:

Tokio

1-a de julio 1943, la Tokia Urbo kaj la Tokia Prefektujo kunfandiĝis en Tokion (東京都 [tōkjō-to], laŭvorte: Tokia Metropolo). La metropolo rekte ekoficis eksajn kvartalojn. Oni finis uzi la nomon "Tokio" por la Tokia Urbo tiama.

En 1947 loka registara juro ekfunkciis , Tokio estis reformata en la sama statuso kiel la aliaj gubernioj, dum ĝi retenas ĝian nomon kaj subtilan specialecon. La eksaj kvartaloj kunfandiĝis en 22 kvartalojn. Ili ricevis statuson kompareblan al tio de urbo. En aŭgusto 1947 Kvartalo Nerima apartiĝis de Kvartalo Itabaŝi.