Tokipono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toki Pona
aposteriora lingvoeksperimenta lingvo
Parolata en dise tra la mondo
Parolantoj pli ol cent (plejparte en Nordameriko kaj Eŭropo)
Skribo latina alfabeto
Kreinto Sonja Elen Kisa
Dato 2001
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sen valoro
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 tok
  Glottolog toki1239
Angla nomo Toki Pona
Franca nomo toki pona
Noto Planlingvo kun nur 123 bazaj vortoj[1]
vdr
Simbolo
Simbolo
Citaĵo
 la lingvo de bono, la simpla vojo de la vivo 
— Tokipona diro

Tokipono (tokipone: toki pona) estas planlingvo. La nomo de la lingvo estas derivita de la piĝina vorto tok (de la angla talk „paroli“) kaj la Esperanta adjektivo bona.

Ĝi estas konstruita de Sonja Elen Kisa kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Laŭ ŝia takso ekzistas nuntempe mondvaste minimume 100 fluaj parolantoj.[2]

Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo. Parolanto de tokipono estas nomata "jan sona"[mankas fonto], kio signifas laŭvorte lingvistosaĝulo[3][4].

Fonologio

Estas en Tokipono nur 14 fonemoj, 9 konsonantoj kaj 5 vokaloj. La silabo-formoj de Tokipono similas al tiuj de la japana, t.e. eblas V(n) aŭ KV(n) je komenco de vorto, poste nur KV(n). Ekzemple: "o" (ho), "ala" (ne, mal-), "ken" (povi), "kule" (koloro). Jen ĉiuj eblaj silaboj:

  a   e   i   o   u    La silabo 'u' povas esti ronda aŭ neronda.
 ka  ke  ki  ko  ku    Plozivoj kaj frikativoj 
 sa  se  si  so  su      povas esti voĉaj aŭ nevoĉaj.
 ta  te      to  tu    La silabon 'ti' oni evitas pro similo al 'si'
 na  ne  ni  no  nu
 pa  pe  pi  po  pu
 ma  me  mi  mo  mu
 ja  je      jo  ju    La silabon 'ji' oni evitas pro similo al 'i'    
 la  le  li  lo  lu
 wa  we  wi            La silabojn 'wu' kaj 'wo' oni evitas 
                       pro similo al 'u' kaj 'o'.
         n             ĉe fino de silabo

Ofteco de fonemoj

Analizo de 10-litermila tekstaro en Tokipono liveras jenajn proporciojn por la fonemoj de Tokipono:

 0.172     a
 0.148     i
 0.116     n
 0.102     l
 0.077     o
 0.074     e
 0.051     k
 0.046     t
 0.044     m
 0.041     s
 0.037     p
 0.032     u
 0.030     j
 0.028     w

Gramatiko kaj semantiko

Tipologie, Tokipono estas izola lingvo (po unu morfemo en unu vorto). Ĝia fiksa vortordo estas subjekto-verbo-objekto. La rolojn de diversaj vortoj en frazo oni distingas per la frazoparto-dividiloj "la" (kiu finas adverban komplementon), "li" (dividas subjekto de verbo), kaj "e" (akuzativa prepozicio). Modifiloj (adverboj kaj adjektivoj) sekvas la modifatan vorton, krom adverbaj subfrazoj, kiuj antaŭas la modifatan ĉeffrazon, dividita de ĝi per "la".

Plej multaj vortoj uziĝas plur-role, kiel verbo, substantivo, adjektivo. Eĉ la prepozicioj havas ankaŭ verbajn kaj/aŭ substantivajn uzojn, ekz. "tawa" = "al" aŭ "iri".

Pronomoj

La bazaj ununombraj pronomoj estas "mi, sina, ona, ni" = "mi, vi, li/ŝi/ĝi, tiu/tio". Aliajn pronomojn oni formas per almeto de "mute" (= pluraj, multaj), do "mi mute" = "ni", ktp. La vorto "jan" (= homo, ulo) ankaŭ povas roli kiel nedifina pronomo kia la esperanta "oni", kaj "ijo" (aĵo) kiel la esperanta "io".

Se la pronomo misina estas uzata kiel subjekto de la frazo, tiam la partiklo li ne estas uzata, por disigi la subjekton de la predikato.

Vortostoko

Origino de ĉiu el 118 bazaj vortoj de tokipono, laŭ datenoj el la oficiala tokipona etimologio (klaku sur la bildo por klarigoj).

Toki Pona kontentiĝas kun baza vortostoko de nur 123 vortoj[1]. Ĉi tiuj vortoj estas krome grandparte tre mallongaj, kaj la vortoj ĝenerale devenas el

En Tokipono estas uzataj multaj kunmetitaj sintagmoj, ĉar veraj kunmetaĵoj ne ekzistas.

  • kili suwi jelo "banano" (laŭvorte: frukto dolĉa flava, do "flava dolĉa frukto", angle yellow fruit)[2]
  • pan pi sike mama waso "vaflo" (laŭvorte: grajna produkto, de, cirklo, patrina, birdo, do "ovoflano", angle cereal-grain-product of bird maternal round-things)[2]

Korpopartoj

Nomoj de korpopartoj konsistigas grandan parton de la tokipona vortaro, sed ili samtempe ofte uziĝas ankaŭ metafore.

La vortoj por korpopartoj estas (Atentu, ke la vortoj sen notoj staras en ĉiuj fontoj.):

  • lawa (kapo)
    • anpa lawa (kolo)[3][5]
    • linja (hararo), ankaŭ linja lawa[3][6][5]
    • nena (nazo), ankaŭ nena kon[3][6], nena lawa[5]
    • uta (buŝo)
      • ijo uta walo (dentoj)[3], ankaŭ walo uta[5]
      • palisa uta (lango)[5]
    • oko (okulo)
      • linja lili oko (brovo, okulharoj)[5]
    • kute (orelo), ankaŭ nena kute[3][6], lupa kute[5]
    • anpa pi sinpin lawa (mentono)[5]
  • luka (mano, brako)
    • palisa luka (fingro)[5]
  • insa (ventro)
  • noka (piedo, kruro)
    • palisa lili noka (piedfingro)[5]
  • poka (kokso)[3]
  • sinpin (brusto, abdomeno, ventro, vizaĝo)[3][6]
    • linja sinpin (barbo)[5]
    • nena sike meli (mamo)[3][6]
  • monsi (postaĵo)[3][6]
  • selo (haŭto)[3][6]

Bonan liston vi povas trovi en la germanlingva kurso.[3] Se vi preferas informojn kun bildoj, rigardu al la bildigita kurso en la angla.[6]

Koloroj

Esprimoj por koloroj en Tokipono

La lingvo distingas radikvorte nur 5 kolorojn: „walo“ (blanka), „pimeja“ (nigra), „loje“ (ruĝa), „laso“ (blua), „jelo“ (flava). Aliajn kolorojn oni povas esprimi per kunmetaj sintagmoj (ne ekzistas kunmetaj vortoj), ekz. "laso jelo" = „flavblua, verda“.[7]

Por nomigi dukoloran aĵon, ni uzas la vortojn „en“ kaj „pi“.

  • „len pi loje en laso“ = „vestaĵo en ruĝa kaj blua“ („loje laso“ signifas „violkolora“!)


Numeraloj

Tokipono havas nur kvin bazajn numeralojn, kiuj ĉiam staras post la koncerna substantivo. Jen:[8]

  • ala "nul, ne-"
  • wan "unu"
  • tu "du"
    • sike tu "du pilkoj"
  • mute "kelkaj, multaj"
    • mi mute "ni, al ni"
  • ale "ĉio, ĉiuj"

Homoj, kiuj volas esprimiĝi pli detale, povas ankaŭ uzi pliajn vortojn, kiel ekz. luka "mano", kiel numeralojn.[9] Krome oni povas uzi kunmetitajn sintagmojn por tio, ekz.

  • tu tu "kvar"
  • luka wan "ses"
  • luka tu "sep"
  • luka luka "dek"
  • luka luka wan "dek unu".

Krome en ĉi tiu skemo mute signifas 20 kaj ale 100. Ekz.

  • mute mute luka "45"
  • ale ale wan "201".

Por formi ordajn numeralojn, la vorto nanpa estas uzata.

  • jan pi nanpa wan "unua persono".
  • meli mi pi nanpa wan li jo e luka suli. "Mia unua amikino havis grandajn manojn."

Novaj vortoj

Novaj vortoj estas ankoraŭ malmultaj: pan "grajno, grajna produkto (tritiko, rizo, sekalo)" (angle cereal-grain product (wheat, rice, corn)).[2] Por "merkato" aŭ "bazaro" nun povas esti uzata esun, kiu venas el la Akana lingvo, de la vorto edwamu [edʒum] 'sur merkato', el dwa [dʒwa] 'merkato'.

Malnoviĝintaj vortoj

Kelkaj vortoj, kiuj aperis en malnovaj tekstoj, nun estas malnoviĝintaj.[10] La vorto iki (nun ona "li, ŝi, ĝi, ili") estis tro simila al alia vorto, nome ike "malbona, malica".

La tri vortoj leko ("bloko, ŝtuparo"), kan ("el", nun poka), kaj pata ("frato, fratino", nun jan sama) estis forigitaj sen nova anstataŭaĵo.

Propraj nomoj kaj alilingvaj pruntaĵoj

Propraj nomoj kaj aliaj alilingvaj pruntaĵoj estas ĉiam adjektivoj, ne memstaraj vortoj. Ekz. "jan Sonja": laŭvorte, "homo Sonja", "ulo Sonja".

Nomoj de eŭropaj landoj en tokipono.


Ortografio

Ĉiuj vortoj estas skribataj konsekvence malgrande, eĉ se ili estas je la komenco de frazo. Nur ĉe „neoficialaj vortoj“, kiuj ne ekzistas en la vortostoko de Tokipono, do propraj nomoj de personoj, sed ankaŭ geografiaj kaj fremdlingvaj esprimaj, estas skribataj majuskle.

Frazkonstruo

En Tokipono ekzistas kiel en Esperanto la vortospecoj substantivo, verbo, adjektivo, adverbo, konjunkcio kaj prepozicio. Por tamen teni la vortostokon malgranda, en Tokipono estas aplikataj la sekvaj reguloj:

Tokpono Esperanto
mi suli. Mi estis granda.
Mi estas granda.
Mi estos granda.
Mi estis grava.
Mi estas grava.
Mi estos grava.
  1. Ĉiu vorto havas multajn denotaciojn. Tiel do signifas la vorto „suli“ ne nur „granda“ aŭ „longa“, sed ankaŭ „grava“. La vorta aŭ frazmembra pozicio estas per tio ofte decidiga por la korekta signifo de certa vorto.
  2. Per kombino de pluraj vortoj kromaj esprimoj fariĝas superfluaj. Tiel oni esprimas la esprimon „viktimo“, per tio ke oni kombinas la vortojn „jan“ („homo“) kaj „pakala“ („lezita“) al „jan pakala“. La nombro de vortokombinoj estas tiel nature senlima.
  3. Ne ekzistas genro, kazonumero (kiel kutime en izolaj lingvoj).
  4. Krome ne ekzistas konjugaciodeklinacio.
  5. Ekvivalento por la vorto „esti“ entute mankas, kaj per tio ankaŭ ĉiuj tempoformoj. Frazo povas do priskribi la nuntempon, estintecon aŭ futuron (vidu tabelon).

Simpla frazo konsistas el subjekto kaj verbo aŭ adjektivo, do ekzemple „mi awen.“ = „Mi atendas.“, sed ankaŭ „Ni atendas.“ Por ke tamen ankaŭ pli komplikaj kaj kompleksaj frazoj estu kompreneblaj por la aŭskultanto aŭ leganto, kvar „helpovortoj“ estas enplektataj en la frazojn. Per tio eblas distingi subjektojn, objektojn, malsamajn verbojn aŭ ankaŭ adjektivojn kaj adverbojn unu de la alia:

  1. Pluraj rektaj objektoj: „mi moku e kili e telo.“ = „Mi konsumas akvon kaj fruktojn.“ La „e“ ĉi tie montras, ke „kili“ kaj „telo“ ambaŭ estas rektaj objektoj kaj apartenas al la verbo „moku“.
  2. Pluraj verboj: „waso li lukin li moku.“ = „La birdo rigardas kaj manĝas.“ La „li“ faras ĉe tio klare, ke la du verboj „lukin“ kaj „moku“ rilatas al la sama subjekto „waso“.
  3. Kombino de substantivoj kaj adjektivoj: „jan pi pona lukin.“ = „Bone aspektanta homo.“ Sen la „pi“ la frazo signifus „rigardanta amiko.“, ĉar „jan pona“ signifas „amiko“ kaj „lukin“ ja sekvas kiel adjektivo.
  4. Adverba konteksto: „tenpo ni la mi lape“ „Nun mi dormas“. Je la fino de la adverba konteksto devas stari la partiklo „la“. Krome la tuto staras antaŭ la subjekto de la frazo. Kune kun la vorto „ken“ ĝi havas la signifon „eble“, ekz. „ken la jan Lisa li moku e suwi.“ = „Eble Lisa manĝis la dolĉaĵon.“ Antaŭ la partiklo „la“ ankaŭ povas stari tuta frazo. Tiam ĝi havas la signifon „se“, ekz. „mi lape la ali li pona.“ = „Se mi dormas, (tiam) ĉio estas bona.“
    1. Ankaŭ en la demando pri la aĝo aperas la partiklo „la“: „tenpo pi mute seme la sina sike e suno?“ = (laŭvorte: „Kiel ofte vi ĉirkaŭiris la sunon?“) „Kiom aĝa vi estas?“, „Kiom da jaroj vi havas?“ La respondo estas formata laŭ la sekva skemo: „tenpo mute wan[9] la mi sike e suno.“ = (laŭvorte: „20+1=dudek unu fojon mi ĉirkaŭiris la sunon.“) „Mi havas dudek unu jarojn.“

La vortetoj „e“, „la“, „li“ kaj „pi“ ne havas propran signifon. Ili nur evitu, ke ĉe kompleksaj frazoj okazus miskomprenoj. Ĉar tio estas eksterordinara trajto de la planlingvo Tokipono, la uzado de ĉi tiuj kvar „helpovortoj“ komence bezonas iom da alkutimiĝo.

Por la negado estas uzata la partiklo „ala“.

  1. Normale la partiklo „ala“ sekvas la verbon, ekzakte kiel en la Germana la vorto „nicht“. „mi lape ala“ = „Mi ne dormas“.
  2. Ĉe modalaj verboj ĝi sekvas tiun, do kiel en la Germana. „mi wile ala lape.“ = „Mi ne volas dormi.“
  3. Sed ĝi ankaŭ povas esti uzata kiel subjekto aŭ objekto. Tiam ĝi signifas „nenio“, ekz. „ala li jaki“ „Nenio estas malpura.“ Atentu, ke ĝi ne povas esti kombinata kun la vorto „ijo“.
  4. La partiklo „ala“ ankaŭ estas uzata por varianto de demandoj. „sina jo ala jo e tomo?“ = „Ĉu vi havas domon?“ Ĉe tio la verbo estas duobligata. En pozitiva respondo nur la verbo estas ripetata: „jo“, dum ke en negativa respondo la verbo aperas kun la partiklo „ala“: „jo ala“.

Por demandoj kun vera demandovorto estas uzata „seme“. Ĝi povas signifi „kiu“ aŭ „kio“.

  1. Ĝi staras kiel subjekto je la komenco de la frazo. „seme li moku e kili mi?“ = „Kiu manĝis mian frukton?“
  2. Ĝi staras kiel objekto post la partiklo „e“ aŭ post la verbo. „sina lukin e seme?„ = „Kion vi rigardas?“
  3. Post la vorto „lon“ ĝi signifas „kie?“. „pipi lon seme?“ = „Kie estas la skarabo?“
  4. Post la vorto „tan“ ĝi signifas „de kie?“ aŭ „kial?“. „sina moku e suwi tan seme?„ = „Kial vi manĝis la dolĉaĵon?“
  5. Por demandi laŭ persono, la vorto „jan“ staras antaŭ „seme“. La tuto staras kiel subjekto antaŭe. „jan seme moku e suwi?“ = „Kiu manĝas la dolĉaĵon?“ La tuto staras kiel objekto post la verbo. „sina lukin e jan seme?“ = „Kiun vi vidas?“
  6. Post aliaj substantivoj ĝi signifas „kiu?“. „ma seme li pona tawa sina?“ = „Kiujn landojn vi ŝatas?“ „sina kama tan ma seme?“ = „El kiu lando vi venis?“

Parolantaro

Jam de pluraj jaroj ekzistas komunumo de parolantoj (pli precize, ĉefe legantoj kaj skribantoj) en IRC-babilejo kaj retpoŝta listo ĉe Yahoo Groups. Estas dekoj da homoj kiuj povas legi kaj skribi tokipone, sed ne estas certe, kiom el ili povas flue paroli ĝin.

La literaturo de Tokipono aktuale konsistas el proverboj, partoj de religiaj tekstoj, poemoj, kaj kelkaj noveloj.

Specimeno

numeroj en Tokipono
0 ala
1 wan
2 tu
3 tu wan
4 tu tu
5 luka
6 luka wan
7 luka tu
8 luka tu wan
9 luka tu tu
10 luka luka

La Patro Nia:

mama pi mi mute o,
sina lon sewi kon.
nimi sina li sewi.
ma sina o kama.
jan o pali e wile sina lon sewi kon en lon ma.
o pana e moku pi tenpo suno ni tawa mi mute.
o weka e pali ike mi. sama la mi weka e pali ike pi jan ante.
o lawa ala e mi tawa ike.
o lawa e mi tan ike.
tenpo ali la sina jo e ma e wawa e pona.
ni li nasin.

Notoj

  1. 1,0 1,1 Kategorio de la vortoj en la oficiala vikio angle
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Roberts, Siobhan, "Canadian has people talking about lingo she created", The Globe and Mail, 9-a de Julio 2007. Kontrolita 2012-01-22.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 Kurso pri Tokipono, paĝo 41 germane
  4. Laŭ la germana kurso, paĝo 71, ĝi signifas gebildete Person, Weiser, Akademiker, Spezialist "klera persono, saĝulo, akademiano, specialisto"
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 Listo en la oficiala paĝaro angle
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Bildigita kurso pri Tokipono, paĝoj 19-20 angle
  7. Artikolo pri la koloroj en la oficiala paĝo angle
  8. Listo de bazaj numeraloj sur la oficiala paĝaro angle
  9. 9,0 9,1 Listo de aldonaj numeraloj angle Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "advenced-numbers" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  10. Listo de malnoviĝintaj vortoj angle

Eksteraj ligiloj