Tokugawa (klano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mon, familia simbolo, de la Tokugawa-klano

Tokugawa (japane: 徳川氏, Tokugawa-shi) estis potenca daimia familio en Japanio. Tokugawa Ieyasu, fondinto de la familio, gajnis potencon je la fino de la Sengoku-epoko, kaj la familio regis ĝis la fino de la Edo-epoko. Entute 15 ŝogunoj estis Tokugawa-anoj. Ilia potenco estis tiom granda, ke kelkaj historilibroj uzas la terminon "Tokugawa-epoko" anstataŭ "Edo-epoko".

Aldone la estroj de gosanke (tri branĉoj kun japanaj feŭdoj (han) en la provincoj Owari, Kii kaj Mito) portis la kromnomon Tokugawa. Aldonaj branĉoj iĝis gosankyo: Tayasu, Hitotsubashi kaj Shimizu Tokugawa-klanoj. Multaj daimioj kun Matsudaira-kromnomo devenis de la Tokugawa-familio. Ekzemple la Matsudaira-anoj el Fukui kaj Aizu. Membroj de la Tokugawa-klano edziĝis al familioj de daimioj kaj imperiestroj.

La ĉefa familia sanktejo de la Tokugawa-klano estas la Tosho-gu en Nikko, la ĉefa templo, la Kan'ei-ji en Tokio.

La familia simbolo, Mon, de la Tokugawa-klano, estas la "triobla folio de malvo", ĝi estas konata en Japanio kiel simbolo kaj de la Tokugawa-klano kaj de la lasta ŝoguna administracio..

Klananoj[redakti | redakti fonton]

Vasaloj[redakti | redakti fonton]

Klanoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj individuoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]