Tokugawa Ieyasu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tokugawa Ieyasu
Tokugawa Ieyasu
japana daimio kaj ŝoguno
Naskiĝo 31-a de januaro 1543
en Matsudaira, Japanio
Morto 1-a de junio 1616
en
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

TOKUGAWA Ieyasu (japane: 徳川家康, Tokugawa Ieyasu; naskiĝis la 31-an de januaro 1543; mortis la 1-an de junio 1616) estis daimio kaj poste ŝoguno de Japanio.

Li estis la tria kaj lasta el la serio de tri unuigintoj de Japanio dum la Sengoku-epoko. Tiuj unuigintoj estis Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi (ankaŭ nomita Hashiba) kaj Tokugawa Ieyasu.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infaneco (1543-1555)[redakti | redakti fonton]

Ieyasu naskiĝis Matsudaira Takechiyo (松平竹千代) la 31-an de januaro 1543, nepo de la daimio Matsudaira Kiyoyasu, kiu konkeris la tutan provincon de Mikawa. Lia patro estis Matsudaira Hirotada (松平広忠), daimio de Mikawa, lia patrino O-Dai-no-kata (於大の方), filino de najbara samurajo Mizuno Tadamasa (水野忠政). Liaj gepatroj estis nur 17- kaj 15-jaraj kiam li naskiĝis. Du jarojn poste O-Dai-no-kata estis resendita al sia familio kaj la paro plu neniam vivis kune. Ambaŭ gepatroj regeedziĝis kaj havis gefilojn, tiel Ieyasu fine havis 11 duongefratojn. Li estis heridonto de la klano Matsudaira, malgranda provinca klano el Mikawa disŝirata inter la potencaj klanoj Oda kaj Imagawa.

La Matsudaira-familio estis dividita: unu flanko deziris subteni la Imagawa-klanon, alia flanko la Oda-klanon. Rezulte Ieyasu vivis en milita epoko, ĉar bataloj inter la klanoj Oda kaj Imagawa oftis. Tiu familia divido fine kaŭzis la murdon de la patroflanka avo de Ieyasu, Matsudaira Kiyoyasu (松平清康). Kontraŭe al sia patro kaj la plimulto de sia familio, Hirotada, la patro de Ieyasu, subtenis la Imagawa-klanon.

En 1548 kiam la Oda-anoj invadis Mikawa-on, la patro de Ieyasu, Matsudaira Hirotada, petis helpon de Imagawa Yoshimoto, daimio de la Imagawa-klano, por forpeli la malamikojn. Imagawa akceptis, kondiĉe ke Hirotada sendu sian filon kiel garantiulon al Sumpu. Hirotada kunsentis kaj la 6-jara Takechiyo foriris al Sumpu (la nuna Shizuoka). Survoje li estis kaptita de Oda Nobuhide, daimio de la Oda-klano, kiu eksciis pri la aranĝo. Tiu ĉi menacis mortigi la knabon, se la patro rifuzos neniigi la konsenton kun Imagawa Yoshimoto, sed kvankam Hirodata rifuzis, Nobuhide fine neniel mistraktis la knabon. Dum la sekvaj tri jaroj Ieyasu vivis en la sanktejo Mansho-ji en Nagoya.

En 1549 Hirodate, la patro de Ieyasu, mortis 24-jara. Proksimume samtempe Oda Nobuhide mortis dum epidemio. Armeo sub gvido de Imagawa Sessai sieĝis la kastelon de Oda Nobuhiro, la plej aĝa filo de Nobuhido kaj nova daimio. Kiam la kastelo preskaŭ malvenkis, Imagawa Sessai ofertis kontrakton al Oda Nobunaga, la dua filo de Nobuhide: li forlasos la sieĝon, se la juna Ieyasu estos transdonita al la Imagawa-klano. Nobunaga akceptis kaj la 9-jara Ieyasu iris kiel garantiulo al Sumpu. Li vivis tie sufiĉe bone kiel tiama garantiulo kaj iama onota alianculo de la Imagawa-klano ĝis li iĝis 15-jara.

Al potenco (15561584)[redakti | redakti fonton]

En 1556, Ieyasu, laŭ tradicio, ŝanĝis sian nomon al Matsudaira Jirosaburo Motonobu (松平次郎三郎元信). En la sekva jaro, 16-jara, li edziĝis kaj ŝanĝis sian nomon al Matsudaira Kurandonosuke Motoyasu (松平蔵人佐元康). Li rajtis reveni al Mikawa, sed la Imagawa-klano postulis de li bataladon kontraŭ la Oda-klano. Ieyasu gajnis sian unuan batalon dum la sieĝo de Terabe kaj poste sukcesis liverigi materialon al lima fortikaĵo dum nokta atako.

Oda Nobunaga

En 1560 la daimio de la Oda-klano estis la brila Oda Nobunaga. Yoshimoto, gvidante grandan Imagawa-armeon (eble 20.000 homoj) atakis la teritorion de la Oda-klano. Ieyasu, kun la Mikawa-trupoj kaptis fortikaĵon je la limo kaj restis tie por defendi ĝin. Rezulte Ieyasu kaj liaj militistoj ne partoprenis la batalon de Okehazama, kie Yoshimoto estis mortigita dum surpriza atako de Oda Nobunaga.

Post la morto de Yoshimoto, Ieyasu decidis aliĝi al la Oda-klano. Sekreta kontrakto necesis, ĉar liaj edzino kaj beba filo, Matsudaira Nobuyasu loĝis kiel garantiuloj en Sumpu ĉe la Imagawa-klano. En 1561 Ieyasu oficiale rompis rilatojn kun la Imagawa-klano kaj kaptis la fortikaĵon de Kaminojo. Tio ebligis al li ŝanĝi siajn edzinon kaj filon kontraŭ la edzino kaj filino de la kastelestro de Kaminojo.

Dum la sekvaj jaroj Ieyasu laboris pri reformo de la Matsudaira-klano kaj pacigo de Mikawa. Li ankaŭ sekurigis siajn ĉefajn vasalojn donacante al ili grundon kaj kastelojn en Mikawa. Tiuj vasaloj estis Honda Tadakatsu, Ishikawa Kazumasa, Koriki Kiyonaga, Sakai Tadatsugu, kaj Sakakibara Yasumasa.

Ieyasu atakis la armeon de la Mikawa Monto, kiu estis grupo de militistaj monaĥoj kiuj regis la provincon Kaga kaj havis multajn templojn en aliaj partoj de Japanio. Ili rifuzis obei la ordonojn de Ieyasu, kaj tial li ekmilitis kontraŭ ili kaj detruis iliajn templojn. Dum unu batalo Ieyasu estis preskaŭ mortigita, kiam kuglo tuŝis lin, sed ne transiris sian kirason. Ambaŭ trupoj, tiuj de Ieyasu kaj de la Monto, uzis la tiam novajn pafilojn, kiujn portugaloj enkondukis en Japanion 20 jarojn antaŭe.

La mon (simbolo) de la Tokugawa-klano

En 1567 Ieyasu ŝanĝis sian nomon denove. Lia familia nomo iĝis Tokugawa kaj lia persona nomo Ieyasu. Tiel li postulis kiel prauloj la Minamoto-klanon. Sed neniu pruvo ekzistas, pri tiu parenceco kun la imperiestro Seiwa, tenno, 56-a imperiestro de Japanio.[1]

Ieyasu restis amiko de Oda Nobunaga kaj liaj Mikawa-militistoj estis parto de la Oda-armeo kiu kaptis Kioton en la jaro 1568. Samtempe Ieyasu pligrandigis sian teritorion. Li aliancis kun Takeda Shingen, daimio de la Takeda-klano en la provinco Kai por konkeri la tutan Imagawa-teritorion. En 1570 la trupoj de Ieyasu venkis la provincon Totomi kaj la trupoj de Shingen tiun de Suruga (kun la ĉefurbo Sumpu).

Ieyasu finis sian aliancon kun Takeda kaj ŝirmis ilian komunan iaman malamikon Imagawa Ujizane; li ankaŭ aliancis kun Uesugi Kenshin de la Uesugi-klano, malamiko de la Takeda-klano. Samjare Ieyasu kondukis 5.000 militistojn por subteni Nobunaga-n dum la batalo de Anegawa kontraŭ la klanoj Asai kaj Asakura.

En oktobro 1571 Takeda Shingen, tiam alianculo de la Hojo-klano, atakis la Tokugawa-teritorion de Totomi. Ieyasu petis helpon de Nobunaga, kiu sendis ĉirkaŭ 3.000 militistojn. En la komenco de 1572 la du armeoj renkontiĝis dum la batalo de Mikatagahara. La trupoj de Nobunaga fuĝis frue kaj la Takeda-armeo, sub la sperta gvidado de Shingen, batadis la lastajn trupojn de Ieyasu. Ieyasu fuĝis kun nur 5 homoj al proksima kastelo. Tiu estis gravega perdo al Ieyasu, sed Shingen ne sukcesis profiti pro sia venko, ĉar Ieyasu rapide starigis novan armeon kaj rifuzis batali denove kontraŭ Shingen.

Bonŝanco venis dum la sekva jaro, en 1573, kiam mortis Takeda Shingen dum sieĝo. Al Shingen sukcedis sia filo Takeda Katsuyori. En 1575 la Takeda-armeo atakis la kastelon Nagashino en la provinco Mikawa. Ieyasu denove postulis helpon de Oda Nobunaga kaj rezulte Nobunaga persone venis kiel estro de grandega armeo (eble 30.000 homoj). La Oda-Tokugawa-armeo de entute 38.000 homoj gajnis grandan venkon la 28-an de junio 1575 en la batalo de Nagashino.

Takeda Katsuyori supervivis la batalon, sed retiriĝis en la provincon Kaj. Dum la sekvaj sep jaroj Ieyasu kaj Katsuyori bataletadis, kaj fine la trupoj de Ieyasu gajnis kontrolon de la provinco Suruga.

En 1579 la edzino de Ieyasu kaj lia plej aĝa filo, Matsudaira Nobuyasu, estis akuzitaj konspiri kun Takeda Katsuyori por mortigi Nobunaga-n. La edzino de Ieyasu estis ekzekutita kaj Nobuyasu estis devigita fari seppuku-n. Ieyasu tiam nomumis kiel heredonto sian trian plej ŝatatan filon, Tokugawa Hidetada, ĉar lia dua filo estis adoptita de Toyotomi Hideyoshi, la onta estro de la tuta Japanio.

La fino de la milito kontraŭ Takeda alvenis en 1582, post kiam Oda-Tokugawa-armeo atakis kaj konkeris la provincon Kai. Takeda Katsuyori kaj lia plej aĝa filo Takeda Nobukatsu estis batitaj dum la batalo de Temmokuzan kaj devigitaj fari seppuku-n.

Je la fino de 1582 Ieyasu estis proksime al Osako kaj malproksime al sia teritorio kiam li eksciis, ke Oda Nobunaga estis murdita de Akechi Mitsuhide. Ieyasu sukcesis danĝeran vojaĝon reen al Mikawa, evitante Mitsuhide-trupojn survoje, kiuj provis trovi kaj mortigi lin. Nur semajno post lia alveno en Mikawa la armeo ekmarŝis por puni Mitsuhide-n. Sed ili alvenis malfrue, Hideyoshi-on jam mortigis lin dum la batalo de Yamazaki.

La morto de Oda Nobunaga signifis ke kelkaj provincoj estritaj de liaj vasaloj, povis esti konkeritaj. La provincestro de Kai mortigis unu el la helpantoj de Ieyasu. Pro tio Ieyasu tuj invadis la provincon kaj konkeris ĝin. Hojo Ujimasa, estro de la Hojo-klano respondis sendante multe pli grandan armeon en la provincojn Shinano kaj Kai. Neniu batalo tamen okazis inter la armeoj de Ieyasu kaj la pli granda de Hojo; post negociado ambaŭ flankoj konsentis, ke Ieyasu estru la provincojn Kaj kaj Shinano, dum Hojo kontrolos la provincon Kazusa (kaj partojn de Kai kaj Shinano).

Samtempe, en 1583, batalo por regi super Japanio okazis inter Toyotomi Hideyoshi kaj Shibata Katsuie. Ieyasu ne partoprenis en tiu konflikto, daŭre konstruante sian reputation pri zorgemo kaj saĝeco. Hideyoshi provokis Katsuie-n dum la batalo de Shizugatake kaj post sia venko iĝis la plej potenca daimio en Japanio.

Ieyasu kaj Hideyoshi (15841598)[redakti | redakti fonton]

Hideyoshi kaj Ieyasu ludis goon sur tiu tabulo.

En 1584 Ieyasu decidis subteni Oda Nobuo, la plej aĝan filon kaj heredinton de Oda Nobunaga, kontraŭ Hideyoshi. Tiu estis danĝera ago kaj povintus okazigi la neniigon de la Tokugawa-klano.

Kiam la trupoj de Tokugawa konkeris la Oda-fortikaĵon de Owari, Hideyoshi sendis tien armeon. La Komaki-kampanjo estis la nura fojo, kiam la grandaj unuigintoj de Japanio batalis unu kontraŭ la alia: Hideyoshi kontraŭ Ieyasu. Dum tiu evento Ieyasu gajnis la nuran notindan batalon de la kampanjo, la batalon de Nagakute. Post monatoj de senfruktaj marŝoj kaj ŝajnbataloj, Hideyoshi finis la militon per negociado. Unue li paciĝis kun Oda Nobuo, poste li proponis pacon al Ieyasu. La kontrakto estis subskribita je la fino de la jaro; unu el la kontraktero diris, ke la dua filo de Ieyasu, O Gi Maru, iĝos adoptita filo de Hideyoshi.

Ishikawa Kazumasa, helpanto de Ieyasu, elektis sekvi la eminentan daimion kaj tiel transloĝiĝis al Osako, ĉe Hideyoshi. Tamen nur malmultaj aliaj Tokugawa-anoj sekvis tiun ekzemplon.

Hideyoshi kompreneble malfidis Ieyasu-n kaj nur kvin jarojn poste ambaŭ batalis kiel alianculoj. La Tokugawa-klano ne partoprenis la sukcesajn invadojn de Hideyoshi de Ŝikokuo kaj Kiuŝuo.

En 1590 Hideyoshi atakis la lastan sendependan daimion en Japanio, Hojo Ujimasa. La Hojo-klano regis super la ok provincoj de la Kanto-regiono en la nord-orienta parto de Japanio. Hideyoshi postulis, ke ili submetiĝu al lia aŭtoritao, sed ili rifuzis. Ieyasu, kvankam amiko kaj iama alianculo de Ujimasa, kunigis sian grandan armeon de 30.000 samurajoj al la grandega armeo de Hidejoshi, kiu nombris kelkajn 160.000 homojn. Hideyoshi atakis diversajn kastelojn ĉe la limoj de la Hojo-klano dum la pli granda parto de sia armeo sieĝis la kastelon de Odawara. Post ses monatoj la trupoj de Hideyoshi sukcesis kapti Odawara-n. Dum tiu sieĝo Hideyoshi proponis kontrakton al Ieyasu: li ricevos la ok provincoj de Kanto, kiujn ili gajnos de Hojo, kontraŭ la kvin provincoj, kiujn Ieyasu tiam estris, inkluzive sian hejmprovincon de Mikawa. Ieyasu akceptis la proponon. Antaŭ la forto de la Toyotomi-armeo la Hojo ne plu batalis, la estroj memmortigis sin kaj Ieyasu marŝis en la provincojn por estri ilin, fininte 450-jaran estron de la Hojo-klano en la regiono.

Ieyasu forlasis la estron de siaj kvin provincoj (Mikawa, Totomi, Suruga, Shinano, kaj Kai) kaj translokiĝis ĉiujn siajn militistojn kaj vasalojn al la Kanto-regiono. Li mem ekloĝis en la kastelturo de Edo en Kanto. Tiu eble estis la plej riska afero, kiun Ieyasu iam faris - forlasi sian hejmprovincon kaj translokiĝi al regiono, en kiu li ne povis fidi la lojalecon de la samurajoj. Sed fakte, tio estis brila afero al Ieyasu. Li reformis la Kanto-provincojn, kontrolis kaj pacigis la Hojo-samurajojn kaj plibonigis la ekonomian infrastrukturon de la lando. Ĉar Kanto estis iom izolita de la cetero de Japanio, Ieyasu povis konservi unikan nivelon de aŭtonomio kontraŭ la estreco de Hideyoshi. Dum kelkaj jaroj, Ieyasu iĝintis la dua plej potenca daimio en Japanio. Ekzistas japana proverbo, kiu rilatas al tiu evento: "Ieyasu gajnis imperion retirante." [2]

En 1592 Hideyoshi invadis Koreion kiel unua etapo por ataki Ĉinion. Tokugawa Ieyasu neniam partoprenis tiun kampanjon. En la komenco de 1593 li estis ordonita iri al la kortego de Hideyoshi en Nagoya kiel militista konsilisto. Li restis tie de tempo al tempo dum la sekvaj kvin jaroj. Malgraŭ liaj oftaj malĉeestoj, la filoj de Ieyasu kaj lojalaj vasaloj kontrolis kaj plibonigis Edon kaj la aliaj Tokugawa-landoj.

En 1593 Hideyoshi havis filon kaj heredonton, Toyotomi Hideyori. En 1598 lia sano malpliboniĝis kaj Hideyoshi inicis kunvenon por krei la konsilon de la kvin regantoj, kiu respondecos pri regado de sia filo post lia morto. La kvin regantoj, kiuj estis elektitaj regantoj (tairo) por Hideyori estis Maeda Toshiie, Mori Terumoto, Ukita Hideie, Uesugi Kagekatsu kaj Ieyasu, kiu estis la plej potenca el la kvin.

La Sekigahara-kampanjo (15981603)[redakti | redakti fonton]

Post tri monatoj de grandiĝinta malsano, Hideyoshi mortis la 18-an de aŭgusto 1598. Lin sukcedis lia juna filo Hideyori, kiu estis nur 5-jara. La vera povo estis en la manoj de la kvin regantoj. dum la sekvaj du jaroj, Ieyasu aliancis kun diversaj daimioj, ĉefe kun tiuj, kiuj malŝatis Hideyoshi-n. Feliĉe al Ieyasu la plej maljuna kaj pleje respektita reganto, Toshiie, mortis post unu jaro en 1599. Tiam Ieyasu kondukis armeon al Fushimi kaj prenis la kastelon de Osako, la loĝloko de Hideyori. Tio malplaĉis al la aliaj tri regantoj kaj militplanoj estiĝis ĉiuflanke.

La oponantoj de Ieyasu kolektiĝis ĉirkaŭ Ishida Mitsunari, potenca daimio, sed ne reganto. Ishida komplotis la mortigon de Ieyasu, sed rumoroj pri tio atingis generalojn de Ieyasu. Ili provis mortigi Ishida-n, sed li fuĝis kaj gajnis protekton de Ieyasu mem. Ne klaras kial Ieyasu protektis tiom potencan malamikon de siaj propraj militistoj, sed Ieyasu estis ĉefstrategisto kaj li eble supozis pli bone, ke Ishida gvidu la malamikan armeon ol iu el la regantoj, kiuj havus pli da legitimecon.[3]

Preskaŭ ĉiuj japanaj daimioj nun dividiĝis inter la du flankoj: la "orienta falnko" subtenis Ieyasu-n, dum la "okcidenta flanko" subtenis Ishida-n. Alianculoj de Ieyasu estis la klanoj Date, Mogami, Satake kaj Maeda. Mitsunari aliancis al la tri aliaj regantoj: Ukita Hideie, Mori Terumoto kaj Uesugi Kagekatsu, kiel ankaŭ multaj daimioj el la okcidenta parto de Honŝuo.

En junio 1600 Ieyasu kaj liaj alianculoj venkis super la Uesugi-klanon. Ieyasu tiam gvidis la plej grandan parton de sia armeo okcidenten al Kioto. Fine de la somero la Ishida-trupoj kaptis Fushimi-n.

En la provinco Shinano Ieyasu lasis 36.000 Tokugawa-militistoj estritaj de Tokugawa Hidetada. Ieyasu sciis, ka la Kobayakawa-klano, kondukita de Kobayakawa Hideaki, kaj ankaŭ la Mori-klano planis kuniĝi kun li, forlasonte Ishida-n. La armeo de Hidetada estis surloke por certiĝi, ke tiuj klanoj aliĝis al la Tokugawa-anoj.

Tiu batalo estis la plej granda kaj eble la plej grava batalo en la historio de Japanio. Ĝi ekis la 21-an de oktobro 1600 kun 160.000 viroj. La batalo de Sekigahara finiĝis per kompleta Tokugawa-venko.[4] La okcidenta flanko estis neniigita kaj dum la sekvaj tagoj Ishida Mitsunari kaj multaj aliaj okcidentflankulaj nobeloj estis kaptitaj kaj mortigitaj. Tokugawa Ieyasu estis nun la estro de Japanio.

Tuj post la venko de Sekigahara, Ieyasu redisdonis la landon al la vasaloj kiuj helpis lin. Kelkajn okcidentflankajn daimiojn Ieyasu lasis sendamaĝe, kiel la Shimazu-klanon, sed aliaj estis tute neniigitaj. Toyotomi Hideyori (la filo de Hideyoshi) estis rajtigita iĝi normala civitano, kaj dum la sekvaj 10 jaroj vivis trankvile en Osako dum Ieyasu regis Japanion.

En la sekvaj jaroj la vasaloj kiuj ĵuris fidelecon al Ieyasu antaŭ la batalo de Sekigahara nomiĝis fudai-daimioj, dume tiu, kiuj ĵuris nur post la batalo (t.e. kiam lia potenco estis nedubinda) nomiĝis tozama-daimioj. Tozama-daimioj estis konsiderataj malsuperaj al fudai-daimioj.

Ŝoguno Ieyasu (16031605)[redakti | redakti fonton]

Tokugawa Ieyasu kiel ŝoguno.

En 1603 Tokugawa Ieyasu ricevis la titolon ŝoguno de la imperiestro Go-Yozei.[5] Ieyasu estis tiam 60-jara, li forpuŝis ĉiujn potencajn virojn tiamajn: Oda Nobunaga, Hideyoshi, Shingen. Li estis ŝoguno kaj uzis la sekvajn jarojn por krei kaj solidigi la ŝogunan reĝimon, la trian ŝogunan registaron (post tiu de Minamoto kaj Ashikaga). La ŝoguna reĝimo de Tokugawa regos super Japanio dum la sekvaj 250 jaroj.

Sekvante establitan japanan modelon Ieyasu abdikis sian oficialan postenon kiel ŝoguno en 1605. Lia sukcedanto estis lia filo kaj heredonto, Tokugawa Hidetada. Li eble faris tion por eviti lacigon pro ceremoniaj devoj kaj parte por malhelpi al liaj malamikoj ataki la veran centran potencon.[6] La abdiko de Ieyasu havis nenian efikon al la lia potenco aŭ regno; sed Hidetada tamen havis rolon kiel oficiala estro de la bakufu-administracio.

Ogoŝo Ieyasu (16051616)[redakti | redakti fonton]

Ŝtonfundamento de la ĉefa turego, Edo-kastelo

Ieyasu, agante kiel klostrita ŝogunoOgosho (大御所), estis la vera estro de Japanio kaj restis tia ĝis sia morto. Ieyasu retiriĝis al Sumpu, sed li ankaŭ supervizis la konstruadon de la Edo-kastelo, grandega konstruprojekto, kiu daŭris ĝis lia morto. La fina rezulto estis la plej granda kastelo en la tuta Japanio, la kosto de la kastelkonstruaĵo estis pagita de ĉiuj aliaj daimioj, sed Ieyasu eltiris la beneficon. La centra turego, aŭ tenshu, brulis en la 1657-a Meireki-incendio. Multaj el al eksteraj konstruaĵoj estis detruitaj dum la 1868-a Boshin-milito. Nuntempe la imperia palaco troviĝas sur la loko de la iama kastelo.

Ogosho Ieyasu supervizis ankaŭ la diplomatajn aferojn kun Nederlando kaj Hispanio. Li elektis distancigi Japanion de la eŭropanoj ekde 1609, kvankam la bakufu-registaro donis al la nederlandanoj ekzkluzivajn komercrajtojn kaj permesis al ili konservi "fabrikon" (factory) por komercaj celoj. De 1605 ĝis lia morto, Ieyasu konsultis anglan protestantan piloton dungitan de nederlandanoj, William Adams, kiu ludis rolon en la politiko de la ŝoguno rilata al Hispanio kaj la katolikan eklezion.

En 1611 Ieyasu vizitis Kioton kondukante trupon de 50.000 viroj por asisti la kronon de la imperiestro Go-Mizuno, tenno. En Kioto Ieyasu ordonis modifon de la imperiestra korto kaj konstruaĵoj kaj devigis la okcidentajn daimiojn signi fidelĵuron al li. En 1613 li verkis la Kuge Shohatto'-n, dokumenton, kiu establis supervizon super la kortegaj daimioj, kies roloj estis de tiam nur ceremoniaj. La influo de kristanismo, kiu tiam traktis la reformacion kaj ties sekvojn, estis problemo al Ieyasu. En 1614 li signis la edikton, kiu forpelis el Japanio fremdlandanojn, kristanojn kaj kristanismon kaj malpermesis al japanaj kristanoj praktiki sian religion. Rezulte multaj Kirishitan-oj (fruaj japanaj kristanoj) fuĝis al hispanaj Filipinoj.

En 1615 Ieyasu preparis la buke shohatto-n, dokumento priskribanta la estontecon de la Tokugawa-reĝimo.

Le kastelo de Osako
La tombo de Ieyasu en Tosho-gu

La kulmino de la vivo de Ieyasu estis la sieĝo de Osako (16141615). La lasta minaco al la estreco de Ieyasu estis Hideyori, la filo kaj heredinto de Hideyoshi. Li nun estis juna viro vivanta en la kastelo de Osako. Multaj samurajoj, kiuj oponis Ieyasu-n, kuniĝis ĉirkaŭ Hideyori postulante ke li estis la vere rajtigita estro de Japanio. Ieyasu uzis bataleton inter adeptoj de Hideyori kaj siaj samurajoj kiel pretekston por mortigi la lastan heredinton de la Hideyoshi-familio. Komence la Tokugawa-trupoj estis forpuŝitaj de la adeptoj de Hideyori, sed Ieyasu havis grandegajn rimedojn. Kun grandega armeo lia filo, ŝoguno Tokugawa Hidetada sieĝis la kastelon dum pli ol jaro. Iam Tokugawa uzis la patrinon de Hideyori por provi haltigi la batalon. Tamen tuj post akcepto de la proponita kontrakto, Tokugawa plenigis la fosegojn de la kastelo per sablo por ke liaj trupoj transiru ilin. Tiam li ignoris la kontrakton kaj atakis la kastelon. Fine de 1615 la kastelo malvenkis kaj preskaŭ ĉiuj defendintoj estis mortigitaj, ankaŭ Hideyori, ties patrino Yodogimi, vidvino de Hieyoshi, kaj fileto. Senhime, edzino de Hideyori kaj nepino de Ieyasu, rajtis vivi. Post tiu neniigo de la Toyotomi-familio, neniaj minacoj restis al la suvereneco de Tokugawa super Japanio.

En 1616 Ieyasu mortis 75-jara[7] pro vundiĝo dum la batalo de Osaka.[8] La unua Tokugawa-ŝoguno ricevis la postmortan nomon GongenGongen-sama. La nomo gongen devenas de la ŝoguna titolo, Tōshō Dai-Gongen (東照大権現). Gongen rilatas al gonge (権化) kaj signifas reenkarniĝintulon, la tuta nomo signifas granda reenkarniĝintulo iluminanta la orienton. Dumvive la Gongen esprimis deziron esti deigota postmorte. La Gongen-maŭzoleo en la sanktejo Tosho-gu (日光東照宮) en Nikko enhavas liajn restojn. La arkitektura stilo de la maŭzoleo estis konata kiel gongen-zukurigongen-stilo. [9]

Personeco[redakti | redakti fonton]

Ieyasu havis ecojn, kiuj ebligis al li atingi famiĝon kaj grandecon. Li estis kaj zorgema kaj kuraĝa, ĝustaloke kaj ĝustatempe. Kalkulante Ieyasu lerte pasis de unu alianco al la alia, kiam li opiniis profiti pro la ŝanĝo. Li alianciĝis al la Hojo-klano, poste kuniĝis kun la armeo de Hideyoshi, kiu detruis la Hojo-klanon kaj mem alpropriĝis ties landojn. Tiaj estis la tiamaj daimioj dum epoko de perfortoj, mortigoj kaj perfidoj. Oni ne multe ŝatis lin kaj li ne estis populara, sed lin oni timis kaj respektis pro liaj gvid- kaj juĝkapabloj. Tiel li saĝe ne partoprenigis siajn militistojn en la katastrofa koreikampanjo de Hideyoshi.

Li kapablis montri grandan lojalecon. Post kiam li alianciĝis al Oda Nobunaga, li plu neniam kontraŭstaris lin kaj ambaŭ gvidantoj profitis de tia longa alianco. Li estis lojala al personaj amikoj kaj vasaloj, kiujn li rekompencis. Sed tamen li ankaŭ memoris tiujn, kiuj iam faris malbonon al li. Oni rakontas, ke li ekzekutis viron, ĉar tiu insultis lin kiam Ieyasu estis junulo.

Ieyasu protektis multajn iamajn Takeda-vasalojn kontraŭ Oda Nobunaga, kiu tute malamis la Takeda-klanon. Ieyasu sukcesis transformi multajn el ili al helpemaj lojalaj sekvantoj.

Oni rakontas, ke Ieyasu estis senkora. Li persone ordonis al siaj militistoj ekzekuti la fileton de Hideyori, Kunimatsu. Li ordonis ekzekuton de ĉiu soldato trovebla, kiu defendis Osako-kastelon. Dekoj de miloj de samurajoj estis mortigitaj kaj iliaj kapoj fiksitaj al lignotabuloj laŭ la vojo de Kioto ĝis Fushimi. Lia kompatomanko estis iel kutima tiuepoke kaj certe estas ligita al lia kresko dum milittempo, ĉirkaŭita de murdoj kaj ĉiamaj perfortoj. Citaĵo de Ieyasu estas montrita en la filmo Rikyu kaj montras lian vivideon: "Vivo signifas, ke mi povos vivi por vidi la morgaŭon."

En siaj personaj rilatoj Ieyasu montris samajn temperamentarekstremojn kiel kontraŭ fremduloj. Li havis 19 edzinojn kaj kromvirinojn, kaj de ili 11 filoj kaj 5 filinoj. La filoj estis Matsudaira Nobuyasu (松平信康), Yuki Hideyasu (結城秀康), Tokugawa Hidetada (徳川秀忠), Matsudaira Tadayoshi (松平忠吉), Takeda Nobuyoshi (武田信吉), Matsudaira Tadateru (松平忠輝), Matsuchiyo (松千代), Senchiyo (仙千代), Tokugawa Yoshinao (徳川義直), Tokugawa Yorinobu (徳川頼宣) kaj Tokugawa Yorifusa (徳川頼房). [En tiu listo la du filoj sen familinomo mortis antaŭ ol plenkreskiĝi.] Liaj filinoj estis Kame hime (亀姫), Toku hime (徳姫), Furi hime (振姫), Matsu hime (松姫) , Eishōin hime (_姫) kaj Ichi hime (市姫). Li prizorgis siajn gefilojn kaj genepojn, establante tri inter ili, Yorinobu, Yoshinao kaj Yorifusa kiel daimioj de la provincoj Kii, Owari kaj Mito. Samtempe li povis esti tre senkonsidera, kaj tiel ekzemple ordonis la ekzekuton de sia unuaj edzino kaj filo.

La ŝatokupo de Ieyasu estis perfalka ĉasado. Tio ŝajnis al li bonega trajnado al batalanto. "Kiam vi iras al la kamparo por ĉasadi perfalke, vi lernas kompreni la militistan spiriton kaj ankaŭ la malfacilan vivon de la malsupraj klasoj. Vi ekzercas viajn muskolojn kaj trejnas viajn membrojn. Vi marŝas kaj kuras kaj iĝas malsentema kontraŭ varmo kaj malvarmo, kaj tiel vi pli malfacile malsaniĝas."[10]. Ieyasu ofte naĝis, eĉ dum la lastaj jaroj de lia vivo oni raportis, ke li naĝis en la fosegoj de Edo-kastelo.

Malfrue dum sia vivo li zorgis pri stipendioj kaj religio, patronante klerulojn kiel Hayashi Razan.[11]

Li pretendis, ke li batalis kiel soldato aŭ generalo dum 90 bataloj.

Kelkaj fontoj diras, ke Ieyasu havis la malbonan kutimon mordi siajn ungojn kiam li estis nervoza, kaj ĉefe antaŭ kaj dum bataloj.

Li interesiĝis pri kenjutsu (japana batalarto), estis patrono de Yagyu Shinkage-ryu, kies anoj estis liaj personaj glavinstruistoj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Premsigno de Tokugawa Ieyasu en la sanktejo Kunozan Toshogu

Du el liaj famaj citaĵoj estas:

"Vivo estas kiel longa vojaĝo kun peza ŝarĝo. Gardu malrapidan kaj regulan paŝon por ne stumbli. Konvinkiĝu ke neperfekteco kaj ĝeno estas la natura sorto de mortontoj, kaj estos loko nek por malkontento, nek por malespero. Kiam ambiciaj deziroj stariĝas en via koro, memoru pri tagoj ekstremaj, kiujn vi trapasis. Elteno estas la radiko de trankvilo kaj ĉiama asekuro. Priatentu la koleron de la malamiko. Se vi nur sciintus kia estas konkero, kaj ne sciintus kia estas malvenko, ve al vi; estus malbone esti kun vi. Trovu kulpon prefere ĉe vi ol ĉe aliuloj."
"La fortaj viroj en vivo estas tiuj, kiuj komprenas la signifon de la vorto pacienco. Pacienco signifas reteni siajn inklinojn. Ekzistas sep emocioj: ĝojo, kolero, anksio, amo, ĉagreno, timo kaj malamo, kaj se homo ne reagas al tiuj, tiam oni povas nomi lin pacienca. Mi ne estas tiel forta, kiel mi povus esti, sed mi tre longe sciis pri kaj praktikis paciencon. Kaj se miaj posteuloj deziras esti kiel mi, ili devas studi paciencon."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Screech, T. (2006). Secret Memoirs of the Shoguns: Isaac Titsingh and Japan, 1779-1882. p.82.
  2. Sadler, A.L. (1937). The Maker of Modern Japan, p. 164.
  3. Sadler, A.L. p. 187
  4. Titsingh, I. (1834). Annales des empereurs du Japon, p. 405.
  5. Titsingh, p. 409.
  6. Wolferen, K. The Enigma of Japanese Power. p. 28
  7. Minamoto no Ieyasu was born in Tenbun 11, on the 26th day of the 12th month (1542) and he died in Genna 2, on the 17th day of the 4th month (1616); and thus, his contemporaries would have said that he lived 75 years. In this period, children were considered on year old at birth and became two the following New Year's Day; and all people advanced a year that day, not on their actual birthday. Screech, pp. 85, 234; Titsingh, p. 10.
  8. Screech, p. 85.
  9. http://www.aisf.or.jp/~jaanus/deta/g/gongenzukuri.htm
  10. Sadler, p. 344.
  11. Ponsonby-Fane, Richard. (1956). Kyoto: the Old Capital of Japan, 794-1969, p. 418.

Literaturo[redakti | redakti fonton]