Tomáš Balda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomáš Balda
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1908 (1908-11-03)
Morto 8-an de decembro 1973 (1973-12-08) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tomáš BALDA (naskiĝis la 3-an de novembro 1908 - mortis la 8-an de decembro 1973) estis ĉeĥa esperantisto.

Li estis profesia oficisto de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka respubliko (kun sia edzino Marie Baldová) antaŭ ĝia likvidiĝo en 1952. La oficejo troviĝis en Prago, en la strato Malá Štěpánská n-ro 7 kaj konsistis el butiko kaj unu ĉambro. Ekde 1949 li helpadis prepari programojn ankaŭ por la elsendoj de la Praga Radio.

Post restarigo de la asocio kiel Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1969 li estis estrarano de ĈEA. Li multe aktivis en MEM, kies ĝenerala sekretario li estis, kaj fariĝis eĉ laŭreato de ĉeĥoslovaka pacpremio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kio estas MEM (Praha, 1968)