Tomás Balduino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomás Balduino
Dom Tomás, kun tukuma ringo en maldekstra mano.
Dom Tomás, kun tukuma ringo en maldekstra mano.
Dom Tomás, kun tukuma ringo en maldekstra mano.
Persona informo
PlumnomoTomás Balduino
Vera nomoPaulo Balduino de Sousa Décio[1]
Dato de naskiĝo31-a de decembro 1922
NaskiĝlokoPosse
Dato de morto2-a de majo 2014
MortolokoGoiás
Mortokialopulma embolio [+]
Aĝo je morto91
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoBrazilo
Lingvoj
Parolata lingvoportugala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Tomás Balduino ([tomás balduino] , OP ; naskiĝis la 31-an de decembro 1922 en Posse, mortis la 2-an de majo 2014 en Goiás; vera nomo Paulo Balduino de Sousa Décio[1]) estis brazila episkopo.

Li estas dominikana pastro, grava reprezentanto de la movado Teologio de la Liberigo kaj emerita episkopo de Goiás ekde la 2-a de decembro 1998.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Posse, en la ŝtato de Goiás, centre de Brazilo li eniris en la "Ordenon de Predikantoj" kaj estis ordinaciita pastro la 4-an de julio 1948.

Episkopo[redakti | redakti fonton]

Nomumita Prelato-asistanto de Santissima Conceição do Araguaia la 15-an de aŭgusto 1967, li estis konsekrita episkopo de Goiás la 26-an de novembro 1967.

Li eniris en la Teologion de la Liberigo kaj estis la unua prezidanto de la Pastra komisio de la tero.

Li emeritiĝis de sia episkopa ofico la 2-an de decembro 1998.

Dom Balduino, en Romo, kun la afiŝo de la konferenco pri MS-ro Oscar Romero, marto 2009.

De la 22-a ĝis la 29-a de marto 2009 li partoprenis en Romo la celebradojn honore al MS-ro Oscar Romero: « Mons. Romero, il coraggio della parola » (« MS-ro Romero, la kuraĝo de la parolo »). (Vidu foton dekstre)

En aprilo 2014 li estis enhospitaligita dum dek tagoj kaj mortis la 2-an de majo 2014 pro pulma tromboz-embolio [2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]