Tomás de Iriarte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tomás de Iriarte

Tomás de Iriarte y Nieves Ravelo (Puerto de la Cruz, Tenerife, 18-a de septembro de 1750 - Madrido, 17-a de septembro de 1791), poeto hispana de la Klerismo kaj de la Novklasikismo, frato de la diplomatoj Bernardo de Iriarte kaj Domingo de Iriarte kaj nevo de la humanisto, bibliografo kaj poeto Juan de Iriarte.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tomás de Iriarte naskiĝis la 18-a de septembro de 1750 en Puerto de la Cruz, en la insulo Tenerife. Liaj patroj estis Bernardo de Iriarte kaj Bárbara de las Nieves Hernández de Oropesa, kaj havis deksep gefratojn. Iriarte devenis el klera familio, kun kelkaj membroj verkistoj kaj humanistoj, kun derivoj el aŭstraj kaj eŭskaj branĉoj.

Li studis kun onklo grekan kaj francan lingvon post ekkoni la latinan kaj kompreneble la kastilian; iĝis oficiala tradukisto post la morto de sia onklo en 1771. Ĝis 1774 li estis ege okupita pri sia posteno, la aranĝo de la biblioteko kaj arkivo de sia onklo, la traduko aŭ kompono de nombraj teatraĵoj aŭ poeziaĵoj, la zorgado de las tri eldonoj de la Gramatiko kaj de aliaj verkoj fare de sia onklo. Lia propra literatura kariero ekis kiel tradukisto de franca teatro. Tradukis krome la verkon Poetika Arto de Horacio.

Tomás de Iriarte estis la unua hispana dramaturgo kiu sukcesis formulon kiu unuigu la postulojn de traktatistoj de la Novklasikismo literatura kun la publikaj plaĉoj. En 1770 estis publikinta sian komedion Hacer que hacemos (faroŝajno), komedio pri ŝajna okupitulo kiu reale faras neniom. La librería (librovendejo), verkita en 1780, premieris en 1798: temas pri komedio unuakta kaj malkutime ĉe tiu aŭtoro proza, dum la venontaj estos versaj: oksilaba romanco unurima en ĉiu akto. En 1788 premieris El señorito mimado. Similaj estas La señorita malcriada, 1788 kaj premierita en 1791. Per Guzmán el Bueno (1791) enkondukas la formon del melologo tio estas unupersona teatraĵo kun akompano de muziko, teatra subĝenro kreita de Jean Jacques Rousseau.

Li verkis satiron prozan Los literatos en Cuaresma (1773). Sed li estas konata ĉefe pro siaj Fábulas literarias (literaturaj fabloj, 1782), kie li postulas agnoskon kiel unua hispano kiu enkondukis la ĝenron, kio kreis polemikon kun kiu estis estinta lia amiko Félix María Samaniego, ĉar li estis publikinta sian kolekton de fabloj en 1781, kion ja konis Iriarte.[1]

Li estis amiko ankaŭ de Nicolás Fernández de Moratín kaj de José Cadalso. Li estis ankaŭ muzikisto, kiu ludis violonon kaj aldviolononkaj verkis pedagogian poemon La música (muziko, 1779).

Li mortiĝis pro podagro en Madrido, la 17-a de septembro de 1791.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alborg, Juan Luis: op. cit., pp. 531-532.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]