Tom Crean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Crean
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1877 (1877-02-16)
en Annascaul,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 27-an de julio 1938 (1938-07-27) (61-jaraĝa)
en Cork
Mortokialo apendicito
Lingvoj angla
Ŝtataneco IrlandoIrlanda Libera ŜtatoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esploristo • Seaman recruit
vdr
Tom Crean

TomThomas CREAN (n. la 20-an de julio 1877 - m. la 27-an de julio 1938) estis irlanda maristo kaj esploristo de Antarkto. Li devenis de la graflando Kerry, kaj forlasis sian familian farmodomon en Annascaul por aniĝi al la brita Royal Navy je la aĝo 15. En 1901, dum li estis maristo sur la ŝipo HMS Ringarooma en Nov-Zelando, li kandidatiĝis por la ekspedicio de Robert Falcon Scott, ankaŭ nomita ekspedicio Discovery. Li tiel komencis elstaran karieron kiel esploristo dum la heroa epoko de antarkta esplorado.

Li pro sia partopreno al pluraj antarktaj ekspedicioj akiris trifoje polusajn medalojn. Li famiĝis kiel malmola kaj fidinda polusa vojaĝisto. Post la Imperia Transantarkta Ekspedicio, Crean reaniĝis al la Royal Navy. Li emeritiĝis en 1920 kaj revenis al sia naskurbo Annascaul, kie li vivis kviete kaj mortis en 1938.