Tom Cruise
Tom Cruise | |
---|---|
Usona aktoro | |
Persona informo | |
Naskonomo | Thomas Cruise Mapother IV |
Naskiĝo | 3-a de julio 1962 en Sirakuso, Nov-Jorkio, Usono |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Beacon Hill en Ottawa • Los-Anĝeleso |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Henry Munro Middle School • Glen Ridge High School • St. Xavier High School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Thomas Cruise Mapother III Harry Potter |
Patrino | Mary Lee Pfeifferlol |
Edz(in)o | Mimi Rogers • Nicole Kidman • Katie Holmes |
Amkunulo | Rebecca De Mornay • Penélope Cruz |
Infanoj | Suri Cruise • Isabella Jane Cruise • Connor Cruise |
Parencoj | William Mapother |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro • filmproduktoro • filmreĝisoro • scenaristo • aktoro • piloto • reĝisoro • stuntisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tomcruise.com |
Tom CRUISE (naskiĝis Thomas Cruise Mapother IV la 3-an de julio 1962) estas usona aktoro kaj produktoro, kiu fariĝis unu el la plej gravaj artistoj de Holivudo.
Vivo
Tom havas tri fratinojn: Mary Lee, Marian kaj Cass. Kiam li estis 12-jara, liaj gepatroj eksedziĝis. Lia patrino forlasis Kanadon kaj translokiĝas al Kentucky, Usono, kun la kvar gefiloj.
Kiam Tom Cruise estis juna, li ŝatis sportumi kaj li eĉ pensis iĝi sportisto de libera luktado, sed praktikante tiun sporton li vundis sian genuon. Tial li pripensis eniri franciskanan monaĥejon, sed fine decidis aktori.
Tom Cruise edziĝis al Nicole Kidman en 1990 kaj adoptis kun ŝi du infanojn, Isabella kaj Connor. En 2001 ili eksedziĝis.
Li konatiĝis kun Katie Holmes dum serĉado de rolulo por sia filmo "Neebla Misio lll". Ili enamiĝis unuarigarde unu al la alia kaj geedziĝis post malmultaj monatoj.
Antaŭ geedziĝi al Katie Holmes, li jam estis patro de sia unua biologia filino, Suri, kiu naskiĝis la 18-an de aprilo 2006.
La geedziĝo, kiu okazis la 18-an de novembro 2006, kreis grandan emocion en Italio, la loko elektita por la ceremonio okazinta laŭ la rito de la Scientologio.
Aliaj
Tom Cruise estas konata apoganto de la Scientologio.