Tom Lantos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Lantos
Persona informo
Tom Lantos
Naskiĝo 1-an de februaro 1928 (1928-02-01)
en Budapeŝto
Morto 11-an de februaro 2008 (2008-02-11) (80-jaraĝa)
en Walter Reed Nacia Armea Medicina Centro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Kongresa Tombejo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoHungario vd
Alma mater Universitato de VaŝingtonioUniversitato de VaŝingtonioUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Infanoj Katrina Swett vd
Parencoj Richard Swett vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikistoĵurnalistoinstruisto • homrajta aktivulo vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tom LANTOS (LANTOS Péter Tamás [lantoŝ] (Budapeŝto, la 1-an de februaro 192811-an de februaro 2008) estis politikisto en Usono, membro de la Usona Demokrata Partio, ekde 1981 ĝis morto membro de la usona parlamento, kie li reprezantis 12-an elektan distrikton de Kalifornio. Li estis la sola holokaŭst-travivanto en la parlamento. Li sciigis la 2-an de januaro 2008, ke li retiriĝas el la politiko pro ezofaga kancero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en hungara juda familio, Aagadis jam en 1944 kontraŭ la nazia okupado, post la milito partoprenis en kontraŭkomunismaj junularaj movadoj. Li vivas ekde 1947 en la Usono, kie li studis en la Vaŝingtona Universitato, en la kalifornia Universitato Berkeley, kie li akiris en 1953 PhD-gradon.

Li laboris universitata ekonomia profesoro, komerca konsilisto, eksterpolitika analizisto ĉe televido, ekonomia kaj eksterafera konsilisto de la usona senato.

Lia edzino Annette estas - laŭ la gazeto San Francisco Chronicle - kuzino de Zsa Zsa Gabor, hungardevena usona aktorino. Ili havis du filinojn, kiuj - kiel lia edzino - iĝis membroj de la mormona eklezio The Church of Jesus Christ of Latter-day Saints

Disputitaj aferoj[redakti | redakti fonton]

  • Li prezentis en la kongresa komitato (la 10-an de oktonbro 1990) onidire 15-jaran irakan knabinon (Flegistino Najira) kiel atestantojn prui la irakaj kruelaĵoj en hospitaloj. Poste evidentiĝis, ke la knabino estis ne rifuĝinto, sed membro de la kuvajta regna familio, filino de la kuvajta ambasadoro en Usono.
  • Lantos - laŭ renoma isralea gazeto Ha'aretz - instigis jam en septembro de 2002 atakon kontraŭ Irako. Li onidire volis apogi enpotencigon de konvena diktatoro en Irako (tiun lastan eldiron firmigis israela kunparolanto).