Toma Macovei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Toma MACOVEI (naskiĝinta la 23-an de julio 1911 en Ghergeasa, distrikto Buzău; mortinta la 25-an de aprilo 2003) estis rumana interlingvaisto kaj esperantisto.

Kiel junulo li eniris la armeon de Rumanio. Dum 14 jaroj li estis oficiro. Paralele li studis en universitato. Post la dua mondmilito li instruis filozofion kaj lingvojn. Li loĝis en Mizil, distrikto Prahova.

En 1982 li lernis interlingvaon. Li verkis multajn artikolojn, ĉefe pri literaturo, por interlingvaaj gazetoj Currero, Heraldo de Interlingua kaj Panorama. Krome li verkis kelkajn librojn (vidu sube), kaj pluraj manuskriptoj ankoraŭ ne estis publikigitaj.

Macovei ankaŭ regis Esperanton; tion pruvas lia reta legebla traduko de anekdoto de Emil Gârleanu.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Le vita anecdotic del homines illustre. Beekbergen: Union Mundial pro Interlingua, 1988. 92 paĝoj. ISBN 90-71196-11-9.
  • Ab le auro spiritual del scena e del schermo. Beekbergen: Union Mundial pro Interlingua, 1993. 91 paĝoj. ISBN 90-71196-28-3.
  • Joieles spiritual. Beekbergen: Union Mundial pro Interlingua, 1994. 95 paĝoj. ISBN 90-71196-35-6.
  • Miscellanea - insolite creationes spiritual. Beekbergen: Union Mundial pro Interlingua, 1996. 101 paĝoj. ISBN 90-71196-40-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]