Tomaso de Vio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KARDINALOJ
“TOMASO DE VIO”
nomo = Tomaso (sekulare Jakobo)
kromnomo = De Vio
surnomo = “Kardinalo Kajetano” (Cajetanus) aŭ “Gaetano” (el Gaeta)
naskiĝaj loko kaj dato = Gaeta (Napola Regno), 20-a de februaro 1469
Mortaj loko kaj dato = Romo, la 10-a de aŭgusto 1534
epoko = 1500
nacio = itala
postnacio = dominikana ordenano, generalo de la sama ordeno
aktiveco1 = teologo kaj ekzegezisto
aktiveco2 = diplomatikisto de la Roma Kurio
agadkampo = en Germanio (afero Marteno Lutero, nomumo de Karlo la 5-a)

Tomaso de Vio (en kelkaj landoj pli konata sub la nomo Thomas Cajetanus) estis teologo kaj ekzegezisto, krom diplomato de la Roma Kurio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝo inter Marteno Lutero kaj Tomaso De Vio, en tiuepoka presaĵo.

Naskiĝinte en Gaeta (Italio) en 1469, Jakobo De Vio aliris en 1484 inter la dominikanaj fratuloj de la konvento de Gaeta, kie alprenis la nomon de Tomaso, kaj daŭrigis la studadon pri filozofio kaj teologio en Napolo kaj Padovo.

Li estis profesoro pri teologio ĉe la universitato de Pavia kaj Romo, kaj en tiu kampo akiris konsiderindan famon sekve de publika debato kun Johano Piko de la Mirandolo en 1494 en Ferrara.

Ekde 1508 ĝis 1518 Tomaso De Vio fariĝis “generalo de sia religia ordeno” kaj konsilisto de la papo; li krome montris grandan zorgemon en la defendo de la papaj rajtoj kontraŭ la nekanona Koncilio de Pizo, per serio de publikigaĵoj kiuj, poste, estis forpelitaj de la Sorbono kaj bruligitaj ordone de la franca reĝo Ludoviko la 12-a. Li estis membro tre influa dum la 5-a Laterana Koncilio, kunvokita de papo Julio la 2-a en 1512.

En 1517 papo Leono la 10-a lin levis al la digneco de kardinalo kaj ĉefepiskopo de Palermo; li estis ankaŭ titola episkopo de Gaeta.

En 1518 Tomaso de Vio estis sendita al Germanio kiel Apostola Legato por partopreni en la Dieto de Frankfurto ĉe Majno, kie li profite engaĝigis por la elektado de Karlo Habsburga kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio favorata, de li, kontraŭ Francisko la 1-a de Francio, kaj tie provis kunteni la komenciĝantan protestantan Reformacion de Marteno Lutero. Ĉi-kaze li reĵetis la opinion laŭ kiu estus pacige kun la sekvantaro de Lutero permesi la geedziĝon de la pastroj (kiel en la Ortodoksa Eklezio) kaj oponi la teorion laŭ kiu la eŭkaristia komunio – por esti valida - devas estis efektivigita kun ambaŭ la konsekritaj elementoj (kaj pano kaj vino).

En 1519 li revenis al Romo post senefikaj penoj por konvinki Luteron forlasi siajn propopojn de reformo, kaj helpis la papon redakti la Buleon Exsurge Domine (“Vekiĝu, Sinjoro), kiu, celante kontrasti la disvastigadon de la Lutera Reformacio, aljuĝis ekskomunikon al Marteno Lutero.

En 1523 ĝis 1524 li organizis la reziston kontraŭ la Turkoj de la Otomana Imperio minacantaj invadi teritoriojn de Germanio, Hungario kaj Pollando.

En 1527 Tomaso de Vio estis enprizonigita, dum la Disrabado de Romo de 1527, plenumita de Landskenetoj, senditaj de Karlo la 5-a por puni la papon Klementon la 7-an pro ties politiko favora al Francio.

En 1534 li partoprenis en la tribunalo kiu verdiktis ke la geedziĝo de Kenriko la 8-a kun Katerino de Aragono estis valida kaj ne, do, rompebla per nuligo: el tio la skismo anglikana.

Kune kun la teologia produktaĵo sekvanta la liniojn de la skolo tomista, Tomaso de Vio distingiĝis ankaŭ kiel ekzegezisto. Li riparis la mankon de scio pri la hebrea lingvo per konstanta konsultado de rabenaj spertuloj kaj per familiareco kun la greka lingvo. Inter la jaro 1523 kaj 1532 li publikigis en diversaj volumoj tradukaĵon de la Biblio kiu entenis grandan parton de la Malnova Testamento kaj preskaŭ la tutan Novan escepte de la Apokalipso. Lia emfazo en la serĉado pri la literatura signifo de teksta vorto lin lokigas en la origino de la moderna ekzegeza katolika tradicio.

Tomaso De Vio forpasis en Romo en 1534.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Precipaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Commentaria super tractatum De ente et essentia Thomae de Aquino (1496)
  • De nominum analogia (1498)
  • Commentaria in III libros Aristotelis De anima (1509)
  • Jentacula N.T., expositio literalis sexaginta quatuor notabilium sententiarum Novi Test. (Romo, 1525)
  • In Porphyrii Isagogen ad Praedicamenta Aristotelis (1587)
  • De conceptu entis
  • Opuscula omnia (1530)
  • In Evangelia Matt., Marci, Lucae, Joannis (Venise, 1530)
  • In Acta Apostolorum (Venise, 1530)
  • In psalmos (Venise, 1530)
  • In quinque libros Mosis jŭta sensum lit. commentarii (Rome, 1531)
  • In Epistolas Pauli (Paris, 1532)
  • Tractatus reverendissimi patris fratris Thome de Vio Caietani de Comparatione auctoritatis Papæ et conciliorum ad invicem (1512)
  • Apologia.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Allaria, Tommaso De Vio: kardinalo Gaetano,1969, La Poligrafica,Gaeta (Italio)
  • 5° centenario della nascita del Cardinale Tommaso De Vio (Cajetanus): 20-a de februaro 1469-20 aprile 1969|1969?, Istituto Professionale Grafico Sordomuti, Roma
  • Guillaume de Tanoüarn], Cajétan, Le personnalisme intégral, éditions du Cerf, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]