Tomaso el Celano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tomaso en Celano (Celano, ĉirkaŭ 1200 – Tagliacozzo (Italio), ĉirkaŭ 1265) estis religiulo, poeto kaj itala verksito latinlingva.

Fratulo franciskana, li estas fama ĉar konsiderata la probabla aŭtoro de la himno Dies irae (Tago de la kolero) [1] kaj ĉar li verkis du Vivoj (Vitae) de Sankta Francisko el Asizo, unu de Sankta Klara el Asizo, kaj almenaŭ du laŭdokantojn pri la Malriĉulo de Asizo.

Biografio

Tomaso el Celano eniris la Ordenon de la Minoraj Fratoj en 1215 ĉirkaŭ. Ne estis, do, unu el unuaj disĉiploj de Francisko el Asizo, sed lin li renkontis persone (Unua Vivo ĉap.. XX, 56-57).

En 1221 li sin proponis por misio al Germanio kun Cezario el Speyer por antaŭenigi tie la novan franciskanan ordenon, kaj en 1223 li estis “solreganto” de la Provinco Rejnlando-Palatinato, kiu inkluzivis Kolonjon, Majencon, Worms kaj Speyer.

Poste du jaroj ĉirkaŭ, frato Tomaso el Celano revenis al Italio, kaj ĉeestis du rimarkindajn eventojn de la biografio de Sankta Francisko: la morto de la Malriĉulo el Asizo (3-a de oktobro de 1226 kaj la sanktoproklamo de la sama (16-a de julio de 1228).

Li estis ŝarĝita de la papo Gregorio la 9-a verki la Vivon de la Sanktulo el Asizo.Li tiun prezentis en 1244, sed estis juĝata, tuj post, nekontentiga flanke de parto de la franciskanoj, kiuj dividiĝis inter “Spiritualoj” kaj “Konventualoj”: laŭ la unuaj la senrezerva elekto de la malriĉo flanke de Francisko ne rezultis sufiĉe evidenta, dum abundis la teologiaj rezonadoj. Tiu Vivo estis sekvata de dua redakto (1246-1247), apogita sur atestaĵoj de aliaj franciskanoj kiuj estis sekvintaj Franciskon persone. Inter la jaroj 1247-1257 Tomaso kompilis trian libron pri Sankta la vivo de Sankta Francisko "Tractatus de miraculis S. Francisci".

Kiel konate, ambaŭ tiuj verkaĵoj estis, poste, oficiale anstataŭgitaj per la Legendo majora (Legenda maior) [2] de Sankta Bonaventura el Bagnoregio kaj kondamnitaj al la kompleta detruo.[3]

En 1260 Tomaso petis kaj obtenis sian lastan postenon, spirita direktoro de Klaraninoj en Tagliacozzo (Centritalio), kie li mortis en la jaro 1265. Li estis entombigita en la preĝejo de Sankta Johano de “Val dei Varri”, aneksita al la klaranina monaĥinejo. Lia restaĵoj estas nun konservitaj en la preĝejo de Sankta Francisko en Tagliacozzo.

Li estas venerita kiel beatulo tia proklamita de la popola voĉo (vox populi)..

Notoj

  1. sekvenco juĝata unu el la plej belaj de la tia liturgia serio.
  2. [1]
  3. Liaj latinlingvaj Vivoj estas konsiderataj inter la plej elegantaj tiulingaj verkoj de la 13-a jarcento. [2].

Verkoj de Tomaso el Celano

  • Legenda ad Usum chori (1230 ĉirkaŭ)
  • S. Francisci Assisensis vita et miracula
    • Unua vio de Sankta Francisko (1228/1229)
    • Dua vivo de Sankta Francisko (1246/1247)
    • Tractatus de miraculis S. Francisci (1247 - 1257)
  • Legenda S. Clarae Virginis (1255)
  • eble Dies irae.

Bibliografio

  • Michelangelo Paglialonga, Tommaso da Celano, en "Dizionario biografico Gente d'Abruzzo", Castelli 2006, vol. 10, pp. 93–96.
  • Erich Wenneker, "THOMAS von Celano" in Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon vol. 11 (Herzberg, 1996. ISBN 3-88309-064-6), columnae 1379–1382 (Theodisce).

Eksteraj ligiloj