Tomasz Zan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tomasz Zan - (pole- Tomasz Zan, beloruse - Тамаш Зан 21-an de decembro 1796, vilaĝo Mjasata, apud Aŝmjani - 19-an de julio 1855, bieno Kaĥaĉin apud Orŝa) - partoprenanto de liberigada movado, esploristo de naturo, verkisto, geologo, esploristo de naturaj trezoroj de Uralo, amiko de Adam Mickiewicz kaj Jan Czeczot, fondisto de unuaj revoluciaj organizaĵoj en Belorusio kaj Litvo. Ludis gravan rolon en evoluo de nova literatura tendenco - revolucia romantikismo. Unua el rondo de vilnaj poetoj, li agnoskis belorusan popolan kreadon, kiel ĉefan parton de sia poezia progamo.

Tomasz Zan

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La poeto devenis el nobela familio, komence studis en lernejo en vilaĝo Uzda, ĉe guvernisto, en najbara vilaĝo Slabada, poste, en la jaro 1807, kune kun frato, oni lin forsendis en gimnazio en Minsko, kie li estis unu el plej bonaj lernantoj. Ĉi tie li studis ĝis la jaro 1812, post ĉi tia tempo, li finis studadon pro malsano. Poste li studis kune kun fratoj Ignas kaj Stefan en lernejo en Maladzeĉna. Informoj pri ĉi tiu periodo de lia vivo konserviĝis nur en policiaj paperoj de juĝesploro pri filomatoj.

Zan estis akuzita en "ne dezirinda iro de pensoj", kio estis bazita je tio, ke Tomasz "de sia infanaĝo, de studado en maladzaeĉna distrikta lermejo humiligis estaron kaj verkis mallojalecajn versojn, kaj same fondis tie ian socion". Menciita socio estis subkomprenita speco de milita ludo, dum kia knaboj dividiĝis je du "armeoj": rusa-armeo de Marso, kiu personiĝis krudan forton, kaj pola-armeo de Apolono, dio de amo. Per armeo de Apolono ofte estris Tomasz Zan, kiu omaĝis amikojn pro lia "minska studado". Al juĝesploro estis aldonita verso verkita per Zan en la jaro 1815 kun nomo "Marŝo por Studantoj de Apolona armeo", en kiu estis rekta alvoko al milito kontaŭ "moskvano" kaj nefinita komedio "Maturo en kamaradeco", same direktita kontraŭ rusia estraro.

Vilna universitato: 1815-1820[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1815 Tomasz Zan kontraŭ propraj monoj ekstudis je fizikmatematika fakultato de Vilna universitato, kaj por enspezi monojn, laboris kiel guvernisto. Estris per patriota kolegaro, ekmembris en framasona loĝio.

En la jaro 1817 Tomasz Zan kunfondis Filomatan Asocion, en la jaro 1820 fondis Radiantan Asocion, poste reformita en Filareta Asocio. Akorde kun nomo de "teorio de radioj", de ĉiu bonvola homo eliras radioj, kiuj bone influas je ĉirkaŭuloj. En kolegaro aniĝis 200 membroj, grandparte el belorusa junularo.

En la jaro 1823 Tomasz Zan estis arestita. Konserviĝis dokumentoj pri aldono al Zan de diplomon de magistreco pri filozofio, sed li ne ricevis ĝin pro aresto. Dum juĝesploro kulpo pri fondo kaj agado de kolegaroj li prenis al si, pro kio aliaj arestitoj, inter kiuj estis Adam Mickiewicz, Jan Czeczot, Ignacy Domeyko estis nur ekzilitaj, sed ne enprizonitaj. Poste, Adam Mickiewicz verkis pri honesteco de Zan en tria parto de sia poemo "Dziady".

Ekzilo: 1824-1837[redakti | redakti fonton]

Pro fondo de kaŝaj komunumoj Tomasz Zan en oktobro de la jaro 1824 ekziligis en Orenburga forto, de kiu li estis liberigita la 22-an de novembro 1825. Tie li konservis siajn ideojn, membris en lokaj kaŝrezistaj organizacioj de revolucianoj. En la jaro 1833 li membris en komploto, kun celo ribeli kontraŭ registaro kaj fuĝi eksterlande, sed tio fiaskis.

Dum sia ekzilo Zan rendevuis kun fama esploristo Alexander von Humboldt, kiu veturis al Uralo por sciencaj esploroj. Sub lia influo Zan ekintersiĝis pri geologio kaj botaniko, kaj dum sia ekzilo li komencis geologiajn esplorojn, dum kiuj li elserĉis minkampoj de oro, nafto, kupra ercoj.

Same esploris popolan poezion de baŝkiroj, tataroj, kazaĥoj. Sub influo de siaj vojaĝaj impresoj tra urala regiono, li planis verki trilogion pri ĉi tiaj lokoj dum ribelo de Jemeljan Pugaĉov, sed ĉi tio ne estis efektivita. Fondis riĉan mineralan muzeon en Orenburgo.

Pro siaj meritoj en esploro de de naturo de Uralo kaj pro malkovro de oraj mintavoloj, li estis liberigita en majo de la jaro 1863.

Sankt-Peterburgo: 1837-1841[redakti | redakti fonton]

Tomasz Zan en matura aĝo

En oktobro 1837 Zan alveturis en Sankt-Peterburgo, kie li eklaboris kiel bibliotekisto en Mina instituto, verkis libron pri siaj geologiaj esploroj, sed ĝi ne estis eldonita, kaj kie estis manuskripto, nuntempe ne estas konata. Kompilis mapon de urala regiono. En la jaro 1839 estis kvalifikigita kiel mina inĝeniero.

Reveno[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1841 Zan revenis al patrolando. komence li laboris kiel mina inĝeniero kaj oficisto. En la jaro 1845 li estis eksigita. Verkis muzikon, kantoj, interalie je vortoj de Jan Czeczot. Tiatempe li konatiĝis kun Brigita Sventaĵeckaja, kun kiu li poste edziĝis. Havis 4 filojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tomasz Zan estas aŭtoro de fonditaj sur belorusa folkloro pollingvaj verkoj. Uzis belorusan folkloron en komedio "Fagopiraj kukoj" (1817, surscenigita en Orenburgo 11-an de februaro 1830), same en poemo "Tabakujo" (1818). Verkis baladojn kaj poemojn "Ciganino", "Svicjaz-lago" (ambaŭ en la jaro 1820).

En sia taglibro li skribis, ke volas verki en belorusa lingvo, sed neniu el ĉi tiaj verkoj konserviĝis.

En la jaro 1833, Zan skribis en taglibro, ke verkis ruslingvan porinfanan komedion "Niksinoj kaj koboldo", simila al "Fagopiraj kukoj", sed ne estis konate, ĉu estis ĝi surscenigita en Orenburgo.